MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

EKOLOGIO

Ĉu frandemaj larvoj liberigos la mondon de plasto?

Delonge la scienca komunumo serĉas manieron por elimini la multajn plastosaketojn, kiujn homoj daŭre forĵetas kaj kiuj poluas marojn kaj oceanojn de la tuta mondo. Efika solvo ŝajnas esti tiu, kiun senintence trovis Federica Bertocchini [federika bertokini], itala esploristino ĉe la hispana nacia centro de esplorado. Ekspluateblas laŭ ŝi difinita aparta raŭpo, kiu estas treege glutema pri plasto, kio por ĉiu alia besto kutime estas nedigestebla aŭ eĉ mortiga.

Truoj

La sciencistino interesiĝis precipe pri la larvo de Galleria mellonella, komune nomata ankaŭ „vaksa tineo” laŭ sia frandemo pri vakso. La itala fakulino pri molekula biologio konstatis, ke por la koncerna larvo ankaŭ plasto estas tre ŝatata manĝaĵo. „Mi kutime min okupas pri evolua biologio: mi do pristudas embriojn. Mi konfesas, ke la malkovro de la raŭpo, kiu manĝas plaston, okazis tute hazarde. Mi ja havas la hobion de abelbredado kaj ankaŭ la kutimon, dum la vintro, teni en mia domo la malplenajn abelujojn. Kiam mi pasintjare eligis ilin eksteren, komence de la printempo, mi ekkonsciis, ke ili estas plenaj de raŭpetoj. Do mi zorge purigis ĉiun el ili, kolektante la bestetojn ene de komuna saketo el plasto. Sed post malmulte da horoj, surprize, tiu estis jam plena de truoj kaj la larvoj estis ĉiuj malaperintaj”, klarigis Bertocchini. Ŝia esploro pri tiu ĉi temo estis akceptita en la fakrevuo Current Biology, kunlabore kun Paolo Bombelli kaj Chris Howe, ambaŭ biokemiistoj ĉe la universitato de Cambridge.

Kunlaboro

Bertocchini renkontis Paolo Bombelli kiam ili ambaŭ plenumis esplorojn en la londona University College. Ili havis komunan intereson pri la biodegradado de poluaj substancoj, precipe plasto, ja noca por bestoj sed samtempe neanstataŭigebla en pluraj fakoj, kiel biomedicino, elektroniko, nutra industrio. Kiam ŝi komprenis la potencialan utilon de sia malkovro pri la saketoj detruataj de tiuj larvoj, ŝi petis, ke ŝia kolego partoprenu la esploradon. La fakuloj eltrovis, ke vakso konsistas el molekuloj ligitaj en maniero simila al tiuj de polietileno. Temas pri ĉeno de karbonaj atomoj, kiu ripetiĝas. Do ne tro strangas, ke tiu raŭpo povas nutri sin ankaŭ je plasto.

La preciza metabola „mekanismo” estos objekto de estonteca esploro. Ĉi-momente, danke al la ĝisnuna testado, oni komprenis, ke la malkombino de la plasto ne okazas nur mekanike, pere de la maĉado fare de larvoj, sed laŭ aparta kemia procedo. El pli detalaj kemiaj analizoj eblos malkovri, kiu estas la enzimo aŭ la bakterio plast-malaperiga, kiu sin kaŝas en la digesta sistemo de la koncerna larvo.

Akvoboteloj

Oni ne neglektu ankaŭ la malkovron okazintan en 2016: sciencistoj el Kyoto Institute of Technology, en Japanio, izolis iun bakterion, nome Ideonella sakaiensis, kapablan malkombini similan polimeron, la polietilenan tereftalaton (PET), la materialon de multaj akvoboteloj, danke al du enzimoj. Verŝajne tiuspeca biologia procezo klarigas ankaŭ la agadon de la vaksa tineo. Tamen la manĝegemo estas malsama. Ideonella sakaiensis detruas nur 0,13 miligramojn da PET tage. La raŭpo, kiu manĝas vakson, male manĝas duoblan kvanton da plasto ĉiuhore.

Restaĵoj

Kiuj estas la efektivaj aplikebloj de tia esplorprojekto? Oni bezonas ekstrakti la aganton, kiu malkombinas la plaston kaj kiu kuŝas en la larvoj. Oni ne vere bezonos grandajn kvantojn da vivaj bestetoj, nelaste ĉar ili estas malutilaj por abeloj, kiuj jam tutmonde malpliiĝas. Problemo solvenda estas la restaĵoj de la manĝita plasto. Post tiu biologia traktado restas minimumaj kvantoj da etilena glikolo (toksa substanco uzata en kontraŭfrostaĵoj). Ĝis nun oni celis la malmuntadon de la polimero. La venonta paŝo estos sukcesi „remunti” ĝin, produktante aferon utilan aŭ almenaŭ tute sendanĝeran por onia sano.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07