MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

KURIOZAĴO

La ŝulaĉa problemo

Ili ŝajnas firmegaj kaj faritaj laŭ ĉiuj reguloj de la arto, sed post kelkminuta promenado aŭ kurado oni devas fatale kurbiĝi, ĉar ili bezonas re-nodiĝon. Kiamaniere ŝulaĉoj ĉiam sukcesas malligiĝi, sen ke iu tuŝus ilin, estas la „ekzistada” demando de multaj gepatroj kaj sportuloj. Kaj ĉi tiu problemo, danke al la esplorprojekto de usonaj fakuloj, finfine havas respondon.

Grupo de fakuloj pri mekaniko el la Universitato de Kalifornio pruvis, ke pluraj kombinitaj fortoj agadas sur ŝulaĉojn kaj ke, kiam ilia malligiĝa procezo komenciĝas, ĝi rapide (kaj neeviteble) kompletiĝos. Oliver O'Reilly el la menciita universitato filmis per lantmova aparato du kolegojn, kiuj kuris sur rultapiŝo kun paro da gimnastikaj ŝuoj sur siaj piedoj. Sur lango de unu ŝuo li estis instalinta akcelometron kun la celo mezuri la fortojn, kiuj aplikas premon sur la ŝulaĉojn. Oni tiel vidis, ke, kiam persono kuras, liaj piedoj frapas la teron per forto 7-obla de la gravita konstanto g: temas pri forto simila al tiu, kiun pasintece spertis la astronaŭtoj de kelkaj kosmaj misioj ĉe la propra reveno en la atmosferon.

Nevidebla mano

Responde al tia streĉo la nodo unue kunpremiĝas, sed poste ekloziĝas. Ĉi-momente intervenas la dua – gravega – faktoro: la onda movo de la kruro, moviĝanta antaŭen kaj malantaŭen, aplikas iun inertecoforton sur la du ekstremaĵojn de la ŝulaĉo, kio malligas – kiel nevidebla mano – la nodon. Neniu el la du fortoj, sen la alia, sufiĉas por malkonstrui tion, kion oni antaŭe estis tiel zorge farinta. Kaj, kiam la nodo komencas loziĝi, sufiĉas malmultaj paŝoj por fini ĝian malimplikon.

Submaraj kabloj

La observado rilatis trifoliajn nodojn, la plej klasikajn kaj simplajn. Sed la esploro estis farita ne nur por pristudi ŝulaĉojn kaj nodojn pro iu plezurkaprico de la aŭtoroj. Estus tre utile kompreni, kiuj fortoj ekzakte kontribuas al la malfaro de nodoj, por plenumi estontece pli bonajn suturojn, por kompreni pli detale la strukturon de DNA kaj eĉ por trovi pli efikajn manierojn por fiksi submarajn kablojn ĉe la marfundo.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07