MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

REAGO

Ni havu aliajn prioritatojn

Estus bone, se ĉiu homo estus libera porti ĉapojn, beretojn, kaskedojn, vualojn, kaptukojn, akvokuvetojn (kio ja plu okazas en la sud-itala vilaĝo, kie mi naskiĝis) kaj ion ajn alian sur la propra kapo, se tio ne estigus klaran provokon aŭ gravan insulton al malsamopiniaj (kaj fojfoje rasismaj, malantaŭ la oficialaj deklaroj) personoj.

Tre ofte en Eŭropo mi renkontas survoje aŭ eĉ en publikaj lokoj katolikajn aŭ ortodoksajn monaĥinojn, kiuj pro personaj kialoj, por plenumi „mision” kaj fari la volon de la Dio, je kiu ili kredas, decidas surhavi vintre kaj somere grizan, blankan aŭ nigran vualon sur la kapo. Mi treege respektas kaj admiras ilin kaj neniam akceptus, se oni devigus ilin depreni ĝin ene de publikaj lokoj aŭ se ili vojaĝus al alia lando kun ĉefa religio malsama ol tiu kristana.

Pasintsemajne mi iris al preĝejo okaze de Cindromerkredo (fasta tago, kiu estigas por katolikoj la komencon de la karesmo; por ortodoksuloj tio okazas la antaŭan „puran/verdan lundon”): senhonte mi poste eliris el la preĝejo, promenis sur vojo, eniris bakejon kun evidenta, granda cindra kruco sur mia senhara kapo. Se oni dirus al mi forĵeti la cindron antaŭ ol eniri en la vendejon, tio ja ofendus min kaj mian liberon. Kian malbonon mi estis faranta al aliaj homoj? Eble mi ŝajnis ridinda al iuj personoj, sed tio estas mia problemo, ne ilia.

Cindro aŭ ajnspeca ĉapo sur la kapo de pacemaj uloj (oni pensu ankaŭ pri la hebrea vertoĉapo) ofendas neniun. Malsama estas la afero, se la ĉapportanta persono estas malpacema persono, volas kaŝi sian propran identecon aŭ intencas fari prozelitismon. Sed tio ne ofte okazas: plej ofte islama virino kun vualo/kaptuko volas nur aĉeti ion en superbazaro aŭ ĉeesti universitatan lecionon.

Laŭ mia sperto, multaj islamaj virinoj eĉ kulon ne tuŝus aŭ mortigus: temas pri simpla vesta tradicio el iliaj landoj. Pri kio ni do estas parolantaj?

Evidentas, ke la „libereca” Eŭropo perdas (multan) tempon diskutante pri vestar-detaloj de liberaj homoj, kiuj vivas en ĝi. Oni vidas ĉiuloke neekzistantajn provokojn (mi havis en la lastaj jaroj lernantinojn kun vualo kaj kaptuko, kaj ili estis tre mildaj kaj afablaj personoj) kaj plurmaniere provas trudi sian laikan kaj kelkfoje ateisman pensmanieron, kadre de kiu ne-kaŝata aparteno al iu religio estas mezepoka aŭ pasinteca aŭ ĝena/evitenda afero.

Tute aliaj estas la prioritatoj kaj la defioj, kiujn ni – homoj de la tria jarmilo – estas vokataj alfronti. Min persone nervozigas ege pli la individuoj, kiuj en publikaj lokoj daŭre uzas sian poŝtelefonon aŭ montras siajn pli kaj pli grandajn kaj kiĉajn tatuojn. Esence, kiel detaloj/akcesoraĵoj de onia ekstera apero, temas objektive pri la sama afero.

Roberto PIGRO
Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07