Moderna vivoMUZIKOGitaro 18-korda por la publiko novjorkaĈu ekzistas gitaro kun 18 kordoj? Jes ja: kaj ĝi ĵus alfrontis longan aviadilan vojaĝon de la itala insulo Sardio al Novjorko, kie oni ĝin atendis kun komprenebla scivolo. Por ĝia inventisto, Paolo Angeli [páolo ánĝeli], estas malfermiĝontaj la pordoj de la legenda Carnegie Hall en Manhatano. Lia oficiala debuto en tiu „olimpo” de la muziko, okazos la 26an de januaro 2018. „Mi sentas min nekredeble kontenta pro ĉi tiu novaĵo”, deklaris la eklektika muzikisto el Palau, vilaĝo kuŝanta proksime de la sarda ĉefurbo Kaljaro (itale Cagliari). PiedklavaroPaolo Angeli mem ekhavis la ideon pri iu tiel nomata sarda gitaro: reala orkestra muzik-instrumento, kies ĉefa karakterizo estas la posedo de 18 kordoj. Temas esence pri hibrido inter baritona gitaro, violonĉelo kaj drumo. Ĉio estas valorigita de la ĉeesto de etaj marteloj, piedklavaro, helicoj kun ŝanĝiĝema paŝo. La unua koncerto de Paolo Angeli estis enmetita en la fako World pop and jazz (monda popo kaj ĵazo). Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio, Kipro kaj Grekio
|