MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

MINORITATAJ LINGVOJ

Katarakto revigligas la gaelan

Oni ne longe bezonas esplori por konstati, ke la minoritataj lingvoj de Eŭropo – kaj eventuale de la tuta mondo – troviĝas en aparte granda danĝero. Unu el tiuj minacataj idiomoj estas la tre antikva gaela lingvo, kiu estis iam parolata en preskaŭ la tuta Skotlando, sed antaŭ pli ol jarcento komencis draste ŝrumpi en la regionoj, kie antaŭe ĝi estis la ĉiutaga idiomo de la loĝantaro. Kiam iu ajn lingvo iĝas malforta pro la premo kaj la influo de alia (pli prestiĝa kaj potenca), eĉ relative malgranda faktoro povas sufiĉi por ĵeti ĝin definitive al la forgesujo. Aliflanke, kelkfoje, unuopa iniciato aŭ eĉ interveno fare de unu persono (aŭ de malmultaj) povas ŝanĝi la destinon de supozeble mortanta lingvo.

Krio

Rimarkindan baton spertis la gaela lingvo en Skotlando, kiam, post duonjarcenta ekzisto, interrompiĝis la publikigo de la plej elstara gaellingva eldonaĵo, nome Gairm (alvoko, krio). Temis pri literatura revuo, sed ĝia influo ja estis pli vasta ol la relative limigita kampo de literatur-ŝatantoj. Sub la direktado de la propra redaktoro Gairm revigligis kaj disvastigis la antikvegan gaelan lingvon kaj radikale transformis la kulturan mondon de la kelta Skotlando. Antaŭ la fondiĝo de la televida servo en la gaela, neniu faktoro estis pli influhava ol la ĉeesto de Gairm en la moderna historio de la gaelaj lingvo kaj popolo.

Produktoroj

En la jaro 1951 Ruaraidh MacThòmais (1921-2012), poeto, literaturisto kaj lektoro (poste profesoro) pri keltaj lingvoj ĉe la universitato de Glasgovo, kaj Fionnladh MacDhònail (1926-1987), televida kaj radia produktoro, decidis fondi novan revuon en la gaela. Kun la titolo Gairm ĝi estis lanĉita en la jaro 1952; kaj ĝi daŭris ĝis 2002, dek jarojn antaŭ la forpaso de MacThòmais. Dum tiu tuta duonjarcento (escepte de la unuaj jaroj post la apero de la revuo), MacThòmais estis la ununura redaktoro.

Kontribuantoj al la revuo estis ne nur ĉiuj plej grava verkistoj, poetoj kaj eminentuloj de la gaela mondo – kiel, ekzemple, Somhairle MacGill-Eain, vere elstara gaela poeto, plurfoje nomumita por la Nobel-premio pri literaturo, – sed ankaŭ verkistoj el aliaj landoj kaj regionoj, kiuj lernis la lingvon. MacThòmais instigis kaj bonvenigis al la paĝoj de la revuo multajn junajn kontribuantojn, inter kiuj kreskis intereso pri la lingvo.

Varieco

Gairm siaflanke helpis la disvolvon (komenciĝintan en la unuaj jaroj de la 20a jarcento) de la gaela lingvo – tiam tre tradicia idiomo, parolata precipe de malriĉaj insulanoj kaj kamparanoj –, transformante ĝin en modernan literaturan kaj komunikan ilon. Sur ĝiaj paĝoj aperis poezio, noveloj, romanoj, eseoj kaj artikoloj pri geografio, politiko, moderna vivo, biografio, historio, turismo, scienco (arkeologio, astronomio, nuklea tekniko ...) ktp. Ĝi modernigis la lingvon kaj iom simpligis ĝian komplikan ortografion (sed ne troe, por ne malfaciligi la komprenon de malnovaj tekstoj). Plie, ĝi publikigis tradukojn el multaj fremdaj idiomoj kaj artikolojn pri diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Parlamento

Gairm instigis plurajn angleparolantajn skotojn kaj surprize grandan nombron da eksterlandanoj studi – kaj eĉ majstri – la gaelan lingvon. Konsekvence, tiu longe malestimata kaj eĉ persekutata idiomo finfine ricevis iom da oficialeco, eĉ en la skota parlamento en Edinburgo. Multaj loknomoj en Skotlando estas nun indikataj dulingve: en la angla (aŭ skota) kaj en la gaela.

Truo

Kiam la eldonado de Gairm ĉesis, tiu malapero estis kaŭzo de granda bedaŭro kaj grava kultura manko. Dum kelka tempo, grupo de apogantoj, gvidata de la profesoro Domhnall Meek, provis plenigi la truon per simila altkvalita revuo, kies titolo estis Gath [gah]. Bedaŭrinde tamen, nur naŭ numeroj de tiu publikaĵo estis eldonitaj, pro manko de konstanta redaktoro.

Ŝpruco

Feliĉe por la legantoj de gaela literaturo, en oktobro 2016 estis anoncita la baldaŭa apero, en papera formo kaj interrete, de tute nova literatura revuo: Steall (ŝpruco, torento, katarakto). Ties redaktoroj, kiuj devenas el Skotlando kaj Irlando, deziras, ke ĝi estu tiom sukcesa, bonkvalita, populara kaj influhava kiel pasintece Gairm. Fakte, la unua numero estas tre alloga kaj interesa, kaj enhavas kontribuaĵojn de diversaj aŭtoroj, inkluzive de unu, Petra Johava Poncarová, el Prago. El la originaj kontribuantoj al Gairm restas malmultaj, ĉar pluraj ne plu vivas. La enhavo de Steall inkluzivas novan novelon, intervjuojn, poezion, kanton, recenzojn, rakontetojn kaj konkurson. Inter la recenzoj estas unu pri gaellingva romano verkita de Michael Klevenhaus, germano, kiu studis ĉe la gaela altlernejo (parto de la Alteja Universitato de Skotlando) sur la insulo Skye, gaele Eilean Sgitheanach, kaj nun instruas la gaelan en la urbo Bonno.

Kimrio

La nova revuo eldoniĝas en Inverness, gaele Inbhirnis, la agrabla ĉefurbo de la skota Altejo (angle Highlands, gaele Tìr nam Beann), kaj estis presata en Kimrio, alia „fratina” kelta lando. Espereble Steall ĝuos la saman sukceson kiel Gairm, kaj eĉ pli longe daŭros, kontribuante al la vivo kaj al la kulturo de la gaela popolo; samtempe montrante ankaŭ, ke minoritata etna lingvo ne nepre devas morti.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07