MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

AŬTOMATIĜO

Memstiraj veturiloj fariĝas realo

Oni antaŭvidas, ke en la venontaj jaroj kelkaj kompanioj komencos vendi aŭ luigi memstirajn/aŭtonomajn veturilojn. La plej grava fakto, kiun oni reklamas rilate al memstiraj veturiloj, estas, ke ili estos verŝajne pli sekuraj ol veturiloj stirataj de homo. Iuj pensas, tamen, ke ĉi tiu ideo estas freneza. Kiel 18-rada memstira kamiono povus esti pli sekura ol homstirata ŝarĝaŭto?

Unue oni konsideru, ke aŭtoj membremsaj estas nuntempe pli sekuraj ol tiuj, kiujn bremsas homo. Multe da kompanioj nun vendas aŭtojn kun membremsiloj ekfunkciantaj en krizaj momentoj. Ĉi tiaj aŭtoj ja estas pli sekuraj ol la ordinaraj. La instituto Insurance Institute for Highway Safety (Asekura institucio por ŝosea sekureco) siaflanke sciigis, ke membremsiloj reduktas la nombron de vunditoj je 35 %. Dek gravaj aŭtoproduktaj kompanioj – Audi, BMW, Ford, General Motors, Mazda, Mercedes-Benz, Tesla, Toyota, Volkswagen kaj Volvo – cetere anoncas, ke ili planas igi membremsilojn seriaj en la propraj aŭtoj.

Membremsiloj funkcias uzante diversspecajn lokalizilojn. Plej oftas la uzo de radaro pro tio, ke ĉi-lasta, kompare kun alispecaj lokaliziloj, havas pli longan detektan distancon. Ĉiaj lokaliziloj, iel ajn, povas determini la distancon kaj la rapidecon de la aŭto, kiu troviĝas antaŭ tiu kun membremsilo.

Antaŭa glaco

Ĉi tiuj membremsiloj ne estas apartaj sistemoj, kiuj bremsas aŭ ne bremsas. Ili estas partoj de la sekureca sistemo de la koncerna aŭto. Do, en iuj aŭtoj kun membremsiloj, la reago dependas de la rapideco de la aŭto. Ekzemple, se la aŭto veturas pli malrapide ol 50 kilometrojn hore, kaj la aŭto „sensas”, ke la antaŭa veturilo aŭ objekto ial alproksimiĝas, ĝi unue ŝargas la bremsilojn kaj plistreĉas la sekurzonojn; kaj ĝi poste aperigas ruĝan luman indikilon sur la antaŭa glaco de la aŭto. Se tiu ankoraŭ ne sufiĉe malrapidiĝas, la membremsilo bremsas aŭtomate la aŭton kun malakcelado ĝis 1 g (la forto de gravito). Sed ankaŭ ĉi tio ne nepre sufiĉas. La aŭto kun la membremsilo ja povas postpuŝi la antaŭan veturilon, objekton aŭ homon, kvankam en plej multaj okazoj ĉio ĉi sufiĉas kaj la aŭto kolizias kun nenio.

Robotaj ĉaretoj

La temo de la artikolo ne estas tamen veturiloj membremsaj. Ni menciis veturilojn memstirajn. Unue ni devas memori, ke krom aŭtoj ekzistas pluraj aliaj specoj de veturiloj. Ekzemple estas kamionoj, aviadiloj, submarŝipoj kaj surfacaj ŝipoj. Kaj ni ne parolas pri telekondukataj senpilotaj veturiloj. Ni parolas pri veturiloj memstiraj, kiuj, post la ricevo de specifaj instrukcioj pri la atingenda ejo, ekveturas kaj venas al fora loko. Oni povas imagi memstiran ŝipon, kiu ekas de Ŝanhajo kaj alvenas Los-Anĝeleson sen homa skipo kaj telestiranto, aŭ kun minimuma skipo, kiu subtenu la ŝipon. Oni povas pripensi ankaŭ memstiran komercan/pasaĝeran aviadilon, kiu flugas de Novjorko al Frankfurto sen piloto kaj sen telestiranto. Eble tiu memstira aviadilo povus antaŭvidi la ĉeeston de robotaj ĉaretoj por prizorgi la pasaĝerojn. Kaj oni povas bildigi al si vagonarojn memstirajn, kiuj portas pasaĝerojn de Romo al Stokholmo.

Interurbaj ŝoseoj

Tiuj ĉi ekzemploj de memstiraj veturiloj estas imagaj. Iuj inter ili disvolviĝas nun. Ekzemplon estigas la memstiraj aŭtoj de Guglo. Sed estas 18 aldonaj kompanioj, kiuj testas aŭ testos aŭtonomajn veturilojn. Temas pri Volkswagen Group of America, Mercedes-Benz, Delphi Automotive, Tesla Motors, Bosch, Nissan, GM Cruise LLC, BMW, Honda, Ford, Zoox Inc., Drive.ai Inc., Faraday and Future Inc., Baidu USA LLC, Wheego Electric Cars Inc., Valeo North America Inc., NextEV USA Inc. kaj Telenav. Okazas testoj ankaŭ en pluraj usonaj ŝtatoj. Notinda estas testo, kiu kunligas Ford kaj Uber, kaj nun okazas en Pensilvanio. En Germanio, BMW kaj Mercedes-Benz havas prototipajn aŭtojn. Kelkaj kompanioj volas havi vendeblajn memstirajn aŭtojn antaŭ la jaro 2020. Iuj testas memstirajn kamionojn, ekzemple Mercedes-Benz. La plano estas havi memstirajn kamionojn, kiuj povas unue funkcii sur interurbaj ŝoseoj sen stiranto, sed kiuj bezonas homajn stirantojn por loka veturado.

6-nivela normo

Ne ĉiuj kredas, ke memstirveturiloj baldaŭ haveblos. Ili mencias la 6-nivelan normon eldonitan de SAE (iama Society of Automotive Engineers, nome „Societo de Aŭtomobilaj Inĝenieroj”). Tiun ĉi normon poste adoptis la Usona Nacia Administracio de Ŝosea Sekureco (NHTSA). La normo baziĝas sur la bezonata nivelo de homa atento. Kelkaj el la niveloj estas: la nula nivelo (la aŭtomata sistemo ne mastrumas la veturilon, sed eble donas avertojn); la unua nivelo (la stiranto devas ĉiam preti ekmastrumi la veturilon; la veturilo povas havi kelkajn aŭtomatigitajn sistemojn, ekzemple rilate regadon de la rapido kaj aŭtomatan parkumadon); la tria nivelo (ĉe limigitaj, konataj lokoj kiel ŝoseoj la stiranto povas turni sian atenton for de stirado); la kvara nivelo (krom la startigo de la sistemo, nenia homa interveno estas postulata; la aŭtomata sistemo povas stiri al iu ajn loko, kien estas laŭleĝe stiri). Kiel ĉiu povas vidi, la detaloj por la atingo de la lasta nivelo de la normo por memstirveturiloj estas multaj. Tio ĉi kreas dubon, ĉu oni povos efektive plenumi la taskon ene de tri jaroj.

Procedura programado

Ŝajnas, ke la programado de memstiriloj estas diversspeca. Tiuj, kiuj prizorgas la diversajn trajtojn unu post la alia, verŝajne uzas pli tradician proceduran programadon. Aliaj disvolvantoj uzas male maŝinan lernadon. Tiel nomata procedura programado pli certe funkcias. Se la sistemo misfunkcias, oni povas pli rapide ripari la misaĵon. Tamen procedura programado estas pli difektiĝema. Alivorte ĝi bone funkcias ĝis ĝi renkontas staton, kiu ne estis inkluzivita en la programado: tiuokaze ĝi subite haltas aŭ subite mise agas. Oni bezonas ankaŭ pli da tempo por programi la proceduran sistemon. Se oni disvolvas maŝinlernan memstirilon, oni komencas per antaŭe programita sistemo kaj poste instruas la sistemon per multegaj ekzemploj.

Lastatempe, oni ofte uzas sistemojn kun profunda lernado. Tiaj sistemoj ne estas tiel rompiĝemaj kiel la procedure programitaj sistemoj. Do ni devas atendi por vidi, kia estos la plej ofte uzata speco de programado de memstiraj veturiloj. Kelkaj faktoroj influos la rezulton. Unu inter ili estas, kiu programtipo produktas la plej bone funkciantan veturilon. Dua faktoro estas la varieco de leĝoj en diversaj jurisdikcioj. Do oni bezonas bone elpensitajn agojn fare de leĝfarantoj.

Sekvoj

Kiaj estos la sekvoj de la enkonduko de memstiraj veturiloj? Unu sekvo sendube koncernos la laborpostenojn por stirantoj aŭ ŝoforoj, ekzemple taksiaj ŝoforoj, ŝoforoj de grandaj 18-radaj kamionoj, ŝoforoj de aŭtobusoj ktp. Se ni streĉas la imagon, ni povas inkluzivi iutage ankaŭ stiristojn de trajnoj, pilotojn de komercaj aviadiloj kaj stirantojn de komercaj ŝipoj. En Usono, kaj eble en aliaj landoj, ne estas sufiĉe da kamion-stirantoj je la nuna paga nivelo. Pro tio, komercistoj, kiuj uzas aŭ dungas stirantojn, ŝatus anstataŭigi ilin per stiraj sistemoj. La kosto de tia ĉi anstataŭigo ŝajnas esti favora. La kompanio Otto sciigas, ke oni povas konverti grandan kamionon al interurba memstira kamiono kontraŭ nur 28 000 dolaroj (dum la mezuma pago por kamion-stirantoj en Usono estas 42 000 dolaroj jare). Otto aldonas, ke oni plu bezonas stiranton por enurba veturado. Por plene ekspluati tian sistemon, oni ja bezonas ŝanĝon de la reguloj rilate la interurban ripozon por stirantoj de kamionoj.

Traktado de senlaboruloj

Ford kaj Uber testas memstirajn taksiojn en Filadelfio. Sed ili havas stiranton kaj inĝenieron en la aŭtoj dum la testoj. Alia kompanio (Nutonomy) faris similan teston en Singapuro. Multaj laborantoj en la aŭtomobila industrio avertas, ke tiu ĉi fazo estas la komenca de la disvolvo de memstiraj aŭtoj kaj taksioj. Estas memkompreneble, ke la nombro de ŝoforoj kaj alispecaj stirantoj estonte malpliiĝos. Tiuj postenoj estos perditaj. Tiu ĉi efiko ĝenerale okazos dum la aŭtomatiĝo progresos.

Kiel anoj de monda kulturo, ni devas pripensi tiun perdon kaj plani dignan traktadon de senlaboruloj, ĉu per la propono de universala baza enspezo ĉu alimaniere. Aliaj ŝanĝoj povos okazi tiam, kiam memstiraj veturiloj plene integriĝos en la komerca kaj familia vivoj. Unu ŝanĝo, kiu venas al la menso, estas la ŝanĝo de la urba strukturo. En la okazo de memstiraj aŭtoj, la aŭto povas esti uzata eĉ kiam la posedanto estas okupita. Do oni ne bezonas tiom da aŭtoj kiom nun. Esploristoj ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) taksas, ke ni bezonos nur kvaronon de la aŭtoj, kiujn ni nun utiligas.

Parkumejo

Tio havos grandan influon sur la bezono de novaj vojoj, ŝoseoj kaj superŝoseoj. Kun tia malaltiĝo de la nombro de aŭtoj, oni povus uzi parton de la tereno nun okupita de vojoj por aliaj celoj: ekzemple novaj apartamentaroj, aŭtejoj aŭ parkoj. Kiam via aŭto estos liverinta vin al via hejmo aŭ oficejo, ĝi povos memstiri al parkumejo kaj „atendi” tie. Do niaj hejmo kaj laborejo ne bezonos apartan aŭtejon. Niaj aŭtoj povos uzi grandajn centrajn aŭtejojn. Por plisekurigi la transportadon, novaj veturiloj baldaŭ devos komuniki inter si. Memstiraj interkomunikaj veturiloj ebligos ŝanĝojn ĉe vojkruciĝoj.

La bezono de vojsignaliloj malpliiĝos. Unu memstira veturilo, simple, iom malrapidiĝas por lasi alian, antaŭan veturilon turniĝi. Ankaŭ grupo de memstiraj veturiloj, kiuj iras ĉiuj al la sama loko, povos veturi kiel grupo, pli sekurigante ĉiujn veturilojn en la grupo. Memstiraj veturiloj ne perdiĝos. Do la neceso pri subitaj ŝanĝoj de itinero kaj pri abruptaj deturniĝoj malpliiĝos.

Resumo

Membremsaj kaj memstiraj veturiloj nun disvolviĝas kaj estontece aperos sur niaj vojoj kaj ŝoseoj. Membremsaj veturiloj venos baldaŭ. La alveno de memstiraj veturiloj okazos iom poste, sed iel ajn relative frue. Tio multe dependas de la maniero programi kaj de la komercaj fortoj, kiuj antaŭenigos la koncernan celadon. La realiĝo kaj enkonduko de membremsaj, interkomunikaj kaj memstiraj veturiloj ŝanĝos nian mondan kulturon. Kiel parto de la ĝeneralaj ŝanĝoj kaŭzotaj de la kreskanta aŭtomatiĝo, ni devas nin prepari por certaj ŝanĝoj enkadre de la labora merkato. Ni kaj niaj registaroj devas taŭge pretiĝi. La digno de niaj samnacianoj en niaj diversaj patrujoj dependos de la nivelo de ĉi tiu pretiĝo. Estos tuŝita ankaŭ la strukturo de niaj urboj: niaj vojoj kaj ŝoseoj fariĝos tiel pli sekuraj. Ŝanĝiĝos nia rilato eĉ kun niaj propraj veturiloj.

Fred MEYER III
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fred Meyer III el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07