MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MONARKIOJ

Princa geedziĝo en Tirano

Antaŭ nelonge okazis en Tirano princa geedziĝo. Temis pri la nepo de la eksa albana reĝo Ahmet Zog la 1a, reginta de 1928 ĝis 1939, kiam la itala armeo de Mussolini okupis la landon.

La reĝo Zog la 1a tiam fuĝis kune kun sia edzino Geraldina, de hungara-usona deveno, nur kelkajn tagojn post la nasko de ilia filo Skender, unue al Grekio, poste al Egiptio, Hispanio, Britio kaj Sud-Afriko. Kvankam li partoprenis en la antifaŝisma rezistado enlande pere de la partio Legaliteti, la komunistoj malpermesis al li reveni en Albanion per speciala decido de la Kongreso de Përmet en majo 1944.

Referendumo

Lia filo, Skender Zogu, revenis al Albanio nur en la jaro 1993. En la jaro 1997, post gravaj enlandaj tumultoj, okazis referendumo pri restarigo de la monarkio, kiu tamen malsukcesis. Tamen en marto 2002, 72 membroj de la albana parlamento invitis la reĝan familion reveni. Skender Zogu, lia edzino Suzana, la filo Leka kaj la patrino Geraldina akiris la rajton ekloĝi en la iama reĝa palaco centre de Tirano, esperante repreni ankaŭ aliajn familiajn posedaĵojn. Skender deklaris sin ekster la politiko.

Post la morto de Suzana, de Geraldina kaj de Skender mem, la registaro enpostenigis la nepon de la eksa reĝo, Leka Zogu, diplomiĝintan en prestiĝaj lernejoj eksterlande, ĉe la ministerio pri eksteraj aferoj, tiel ekspluatante la rilatojn de la eksa reĝa familio kun pluraj reĝaj familioj tra la mondo.

70 reĝaj familioj

Antaŭ kelkaj jaroj la 30-jara Leka fianĉiĝis kun la albana aktorino Elia Zaharia. Ilia geedziĝo estis neoficiale subtenata de la registaro, kiu esperis tiel ricevi pli da prestiĝo inter aliaj monarkioj. La solenaĵo okazis la 8an de oktobro 2016 en la prezidanta palaco, kiu estis konstruita de italoj dum la 1940aj jaroj sur monteto sude de la ĉefurbo, meze de granda parko. Ĉeestis reprezentantoj de 70 reĝaj familioj, de Hispanio, Britio, Nederlando, Jordanio, Maroko kaj aliaj.

La princo Leka daŭre servas en la ministerio pri eksteraj aferoj kaj lia edzino Elia ĵus reĝisoris grandan muzikfestivalon „La magia kanzono”, kiun organizas ĉiujare la privata TV-kanalo KLAN.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07