MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

FINNLANDO

Somermeza festo en Seurasaari

Lige kun la somera solstico en junio en Nordio okazas ĉiujara festo, kies nomo varias diverslingve: Juhannus (finne), Midsommar (svede), Jaanpäev (estone). La finna festo igas multajn urbanojn iri al feriodometoj kampare aŭ al la hejmo de parencoj kaj geamikoj. Turistoj demandas sin kial la ĉefurbo aspektas strange malplena, kun butikoj kaj restoracioj fermitaj, kial la publika trafiko preskaŭ ne funkcias en Juhannus-tago. Tamen buso al la muzea insulo Seurasaari, dekon da kilometroj for de la centro de Helsinko, senĉese trafikas tien kaj reen ĝis la unua horo kaj duono nokte. Finnoj, enmigrintoj, turistoj ŝatas veturi al la granda arbarkovrita insulo, esperante ke ankaŭ ili ĝuos la tradician etoson de la festo.

En Seurasaari oni moviĝas piede aŭ per ĉevalo. Pro la sekureco kaj oportuneco polico, fajrobrigado kaj liverantoj al restoracio kaj kioskoj rajtas uzi aŭtojn, kvankam en la insulo estas ĉefe piedirantoj, infanĉaretoj, ĉaroj tirataj de ĉevaloj, bunte vestitaj dancantoj de popoldancoj, korusanoj en naciaj kostumoj, pli modernaj ensembloj en siaj fantaziaj vestoj.

Distraĵoj

Laŭvoje manlaboristoj montras siajn malnovajn metiojn: forĝado, tajlado, trikado, plektado, brodado. Aĉeteblas frandaĵoj kaj senalkoholaj trinkaĵoj.

Allogas magia pado, kie sur arboj aŭ en korbetoj oni trovas taskojn kaj sciigojn pri mitoj kaj magiaĵoj, ligitaj kun la somermezo. Sur la herbejo oni provas uzi stilzojn kaj (mal)lerto amuzas la spektantojn. Oni konkursas, tirante ŝnuregon je unu fino aŭ je alia por provi, kiu teamo venkos. Infanoj spektas pupteatraĵon, plektas kun adoltoj florkronojn el herboj kaj floroj, falĉitaj kaj lasitaj en puŝĉareto. Per siaj plektaĵoj ili ornamas stangaron, starigotan en la korto de muzea bienego-domo. Pli alta majstång (festostango), kiu reprezentas la svedlingvan tradicion, estis ornamata jam la antaŭan tagon.

Geedziĝfesto

Ĉe granda ruĝa pastorejo svarmas bele vestitaj invititoj al geedziĝfesto. La geedziĝo okazas en gudrita ligna preĝejeto laŭ malnova kristana ceremonio. En la insulo la novgeedzoj iom rondveturas en ĉaro, tirata de bela ĉevalo. Sur la portempa breta podio ili valsas kaj komencas la komunan balon. Kiam krepuskiĝas, la novgeedzoj estas veturigataj per dekmetra remboato al flosanta amasego da branĉoj kaj aliaj lignaĵoj por ekbruligi la ĉefan festofajron.

La tuta boatanaro estas en tradiciaj naciaj kostumoj: la viroj en blankaj longmanikaj bluzoj aŭ ĉemizoj, diverskoloraj veŝtoj kun brilaj metalbutonoj, ŝnuretoj, striitaj longaj jupoj, kaj la virinoj en flavaj, ruĝaj, verdaj aŭ nigraj kulotoj, tradiciaj tranĉiloj (puukko) sur orkolore brilantaj zonoj.

Pliaj festofajroj en la formo de ŝpinrado, sunrado, turo kaj aliaj ekbrulas laŭlonge de la bordo. Fajreroj kaj fumo leviĝas al la mallumiĝanta ĉielo. Ne ĉiuj ĉeestantoj sukcesas vidi ĉion, kelkaj plendas. La marbordo estas marĉa aŭ glite roka. La fajrobrigado kaj gardistoj certigas la sekurecon. Mevo ŝvebas super la fajroj, ŝanĝas la flugdirekton por ne damaĝi siajn plumojn. Homaj revoj kaj deziroj libere disflugas. Oni ja serĉas amon kaj miraklojn en la magia etoso de la junia nokto blanka, kiam la suno nur mallonge restas sub la horizonto aŭ entute ne subiras kiel en Laponio.

Raita PYHÄLÄ
korespondantino de MONATO en Finnlando

Sekve al tiu ĉi artikolo estis publikigita reago en posta numero de MONATO: Ne jupoj sed kulotoj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07