MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

ITALIO

Kafo kapturna en Triesto

Espresso [espreso], cappuccino [kapuĉino], macchiato [makjato]. Levu la manon tiu, kiu neniam antaŭe aŭdis – eĉ en kafejoj de sia patrolando – la suprajn vortojn kaj ne sorbofrandis almenaŭ unu fojon unu el la bongustaj kaj vigligaj italaj kaftrinkaĵoj. Manlibroj pri la italaj lingvo kaj kulturo kutime dediĉas kelke da paĝoj al la tipoj de kafo mendeblaj en itala kafejo. Ne aŭdacu tamen mendi tiajn kafojn en la marborda urbo Triesto, se vi ne volas esti turnita de la verŝisto al iu poŝta oficejo aŭ fervoja stacidomo (por la de vi petita espresso), al romkatolika konvento (por trovi bonan cappuccino-n, kies signifo estas ankaŭ en la itala, kaj ĉefe en Triesto, „kapuceno/monaĥo”) aŭ al la plej proksima lavbutiko (por via dezirata macchiato, kiu por veraj/ĝisostaj lokuloj indikas nur „makulitan (veston)”).

James Joyce

Triesto estas la ĉefurbo de la nord-orienta regiono Friuli – Venezia Giulia [friuli venecja ĝulja] kaj, kun siaj 200 000 loĝantoj, unu el la 15 plej grandaj urboj de Italio. Ĝi kuŝas ĉe la landlimo inter Italio kaj Slovenio: temas pri tre bela loko, kun grandaj placoj, mirinda kastelo, elegantaj vendejoj. Notindaj poetoj kaj verkistoj (ankaŭ fremdaj, kiel James Joyce) loĝis aŭ vizitadis tiun ĉi urbon kaj laŭdire amis kaftrinki en ĝiaj renomaj kafejoj.

Kapriculoj

Ĉi-lastaj tamen uzas, por kafo, nomojn tute aliajn ol tiuj uzataj en la ceteraj regionoj de Italio. Por mendi klasikan ekspreson en malgranda taso, oni devas fakte peti un nero (laŭvorte: „unu nigran”, kiu en aliaj urboj igus la kelneron provizi sian klienton per plej malhela vino).

Tiuj, kiuj volas trinki ekspreson en glaseto anstataŭ en taseto (kapriculoj verŝajne abundas en Triesto!), ja devas peti de la propra verŝisto un nero in B [un nero in bi], kio povus esti tradukita en Esperanton kiel unu nigran en G (G, ĉar ĝi estas la komenca litero de la vorto glaso , itallingve bicchiere ).

Glaseto

Por havi realan italan cappuccino-n, oni devas peti un caffellatte. Tamen tiu vorto en Italio ja signifas kutime „kafo kun lakto”, kiu spite al iu svaga simileco havas neniun rilaton kun la renoma ŝaŭmplena itala trinkaĵo. Se plaĉas al vi (latte) macchiato, nepre utiligu la vorton „un capo” [un kapo] (laŭlitere: „unu kapon”, „unu ĉefon”): temas, por tiuj, kiuj ne konas ĝin, pri ekspresa kafo kun malmulte da lakto. Se oni erare petos macchiato-n, alkutimiĝinte ekzemple al kafejoj de Romo, Milano, Napolo, oni baldaŭ ricevos ekspreson kun apuda glaseto da lakto. Kapturna situacio, ĉu ne? Sed la surprizoj ne finiĝis.

Guto

Alia trinkaĵo simila al la menciita capo, sed ŝajne ĉeesta nur en Triesto, estas t.n. gocciato [goĉato] aŭ pli mallonge goccia [goĉa] („guto”). Tiumaniere oni ricevos kafon kun iom da lakta ŝaŭmo centre. Krome: tiuj, kiuj deziras ne enigi kafeinon en sian korpon, certe ne forgesu la vorton „deca” [deka] (mallongigo de la itala vorto „decaffeinato”, t.e. senkafeina); petante un deca, la klientoj ricevos ordinaran ekspreson sen kafeino; per un deca in B [un deka in bi] ili ricevos ekspreson senkafeinan ene de glaseto (B, kiel jam dirite, estas la komenca litero de „bicchiere”, „glaso”); per un capo deca [un kapo deka] ili baldaŭ ĝuos kafon sen kafeino sed kun iom da lakto; per capo deca in B [kapo deka in bi] oni ricevos la samon, sed en glaso anstataŭ en taso.

Komplike sed amuze

Ĉu komplike? Unuavide jes (ĉefe por tiuj, kiuj iam lernis la italan lingvon kaj eble kredis, ke estas tre simple mendi kafon en la urboj de Italio). Sed kiom amuze, samtempe!

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07