MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

NEDERLANDO

Ĉampionoj pri sidemo

Bedaŭrinde, ĉi-jare, Nederlando ne fariĝis eŭropa ĉampiono pri piedpilko. Male, la oranĝkolora nacia teamo estis eligita en la antaŭa elimina fazo kaj, unuafoje en sia historio, gajnis Portugalio. Sed estas, se tiel diri, konsolo: la nederlandanoj estas eŭropaj ĉampionoj en tute alia kampo, tiu de sidemo. Ĉu la nederlanda popolo fieru pri tio? Certe ne.

Poŝtelefono

Antaŭ nelonge la loka ŝtata instituto pri popola sano kaj higieno (RIVM), kunlabore kun la centra statistika oficejo (Cbs) kaj la nederlanda organizaĵo pri sekureco (VeiligheidNL), plenumis komunan esploron, enkadre de kiu oni petis 9000 nederlandanojn indiki, kiom longe ili sidas ĉiutage. Evidentiĝis, ke la intervjuitoj averaĝe sidas ĉirkaŭ 9 horojn tage dum la propraj laborado, studado, vojaĝado, aŭ en sia libera tempo. Tiu tempodaŭro estas pli longa ol en iu ajn alia lando de Eŭropo. Krome la gejunuloj inter 12- kaj 20- jaraj sidas eĉ pli longe: proksimume dek horojn en ĉiu unuopa tago. Iliaj stud-devoj, hejmtaskoj kaj diversspecaj okupaĵoj plenumendaj per komputilo aŭ poŝtelefono ĝenerale postulas pli da tempo ol por la adoltoj.

Sangopremo

Rimarkindas, ke ulo, kiu sidas dum 9-10 horoj kaj aldone dormas 8 horojn ĉiunokte, fakte moviĝas dum nur 6-7 horoj tage. Fakuloj pri medicino konsideras, ke tio ne nur ne sufiĉas, sed alportas notindajn riskojn por onia sano. Tial ili priskribas daŭran sidadon kiel „novan fumadon”. Diversaj esploroj montras, ke la homaj muskoloj kune estigas gravan organon. Se tiu organo estas uzata nesufiĉe, ĝi ne plu funkcias laŭcele. Regula streĉado de la muskoloj kreas metabolisman ekvilibron, malpliigante la pintojn de glukozo kaj plibonigante la konsumadon kaj solvadon de la grasoj en la sango.

Daŭre altaj niveloj de glukozo kaj graso ene de vejnoj kaj arterioj povas konduki al kresko de la pezo kaj eĉ al dikventreco, krom aliaj malsanoj, kiel diabeto, alta sangopremo, arteriosklerozo, koraj kaj angiaj misfartoj, antaŭtempa morto, kaj eĉ kelkaj specoj de kancero.

Aldone iuj esploroj ŝajnas evidentigi, ke, se persono sidas dum pli ol 10 horoj tage, ties ŝanco esti trafita de frua morto estas je 40 ĝis 60 procentoj pli alta kompare al tiuj, kiuj sidas malpli ol 4 horojn. Tio okazas ankaŭ se vi, kiel la verkanto, kelkfoje semajne sportas aŭ moviĝas alimaniere. Fakte ne la sumo de la sidaj horoj dum la tuta semajno gravas, sed la mezuma ĉiutaga sid-daŭro.

Krano

Eble kelkaj legantoj nun volas diri al la artikolanto: „Vi bone parolas, sed kiel mi sufiĉe moviĝu, se mia laboro estas plenumata ĉefe side?”. Ĝenerale sufiĉas moviĝi ĉiutage 30-60 minutojn pli ol kutime. Oni povas distribui tion tra la tago, tiel ke la sumo de la moviĝa tempo oscilas inter duona kaj unu horo. Jen kelkaj praktikaj konsiloj kaj ekzemploj:

1) Kiam vi veturas al via laboro per metroo, buso aŭ tramo, simple eliru unu haltejon pli frue kaj poste promenu al via laborloko. Aŭ, se eble, biciklu tien.

2) Se via laborloko situas en konstruaĵo kun pluraj etaĝoj kaj se vi fizike kapablas tion fari, uzu la ŝtuparon anstataŭ la lifton.

3) Dum via laboro, faru paŭzeton proksimume ĉiun duonhoron: stariĝu el via seĝo kaj faru mallongan promenon.

4) Vizitu persone viajn kolegojn se vi bezonas ilin, anstataŭ voki ilin telefone, sendi al ili retmesaĝojn aŭ uzi tujmesaĝilojn.

5) Metu vian poŝtelefonon kaj presilon iom malproksime de tie, kie vi sidas.

6) Ne uzu botelon por trinki akvon, sed regule promenu al krano por sensoifiĝi.

7) Promenu dum la tagmeza paŭzo. Se vi estas sportema kaj se via laborejo proponas la eblon duŝiĝi, ekspluatu la tagmezan paŭzon por kuri iomete.

8) Provu labori starante dum kelka tempo.

9) Kaj, laste, ne forgesu iom moviĝi fojfoje, kiam vespere vi spektas la televidon aŭ komputilumas.

Pensante laŭ ĉi tia logiko, ĉiu povos trovi aliajn similajn kaj facilajn rimedojn por eviti tro longdaŭran sidadon kaj tiel konservi sian propran sanon.

Jean-Jacques WINTRAECKEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Jacques Wintraecken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07