MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Kvin gutoj el oceano

Julia Sigmond, rumania hungarino, pupteatristino, dum 60 jaroj korespondis kun dekoj da esperantistoj. Akumuliĝis abundego da leteroj. Kaj ŝi decidis kolekti leterarojn de kelkaj personoj, kiuj povas prezenti intereson ankaŭ al la vasta publiko. Do, ŝi elektis kvin personojn – iuj el ili (Ada Fighiera Sikorska, Tibor Sekelj) estas internacie tre vaste konataj kaj lasis grandan spuron en la historio de Esperanto, iuj estas pli konataj naciskale (Johannes Palu, Nikolao Danovskij, Stanisław Janusiewicz), sed ankaŭ ilia rolo en la evoluo de niaj lingvo kaj movado estas senkonteste signifa. Kaj simple kiel homoj ili estis ege interesaj.

La kolektoj de la leteroj estas plenaj: ili inkludas la tutajn leterarojn, kiujn ricevis de ili Julia Sigmond, ĉu tio estas grandaj aŭtobiografiaj skizoj, ĉu gratulkartoj. Bedaŭrinde, sed neeviteble, la korespondadoj estas unuflankaj, kaj pri kelkaj aferoj, je kiuj la homoj respondas, ni povas nur konjekti. Sed ja kompreneble estas, ke en la epoko de manskribado de leteroj oni ne ofte kutimis lasi kopiojn de siaj propraj leteroj ...

Kion donas al ni la legado de malnovaj leteroj? Unue, ni ekscias ion pri la elstaraj homoj – pri iliaj vivcirkonstancoj, detaloj de biografioj, pensmanieroj ... Eĉ tiam, kiam la informoj ne estas tute novaj (ekzemple, Ada Sikorska lasis libron de rememoroj, en kiuj ŝi rakontas multon el tio, kion ŝi rakontas al sia korespondamikino), ni vidas novajn aspektojn de la faktoj, sentas aliajn, pli intimajn intonaciojn, kio donas specialan guston al ilia percepto. Sed plejparte ĉio estas nova.

Due, ni travivas la vivepokojn, kiuj nun estas historiaj – kaj travivas ne per oficialaj raportoj en gazetaro, ne de la vidpunkto de ĵurnalistoj, sed per vortoj de simplaj homoj – ja en privata korespondado eĉ famaj ĵurnalistoj kaj verkistoj kutimas esprimi sin iom alimaniere ol en la tekstoj destinitaj por publikigo. Do principe temas pri tuŝado de la viva historio – tia, kia ĝi perceptiĝis en ĉiu konkreta tempo. Antaŭ jardekoj homoj (ĉiu el ni!) pensis iom alimaniere ol nuntempe, kaj la malnovaj leteroj permesas tion bonege eksenti.

Sekve, Julia Sigmond malkovris al ni freŝan historian fonton, kiu malofte atingeblas eĉ por profesiaj historiistoj (ja ne multaj privataj arkivoj estas por ili atingeblaj), kaj des pli – por ordinara leganto. Notindas, ke tiu fonto nuntempe apartenas jam precipe al la pasinteco – ĉiam malpli da homoj korespondas surpapere, kaj elektronika korespondado estas ĝenerale pli supraĵa, kaj la arkivoj ne tiom bone konserveblas kaj retroveblas. Des pli tio estas la kaŭzo por pli zorge rilati al tiuj trezoroj, kiuj dume kuŝas en hejmaj arkivoj de malnovaj esperantistoj! La leteraroj publikigitaj en tiu ĉi libro estas interesaj, sed tio ja estas nur kvin gutoj el la oceano de esperantista korespondado!

Kaj nepre prenu la libron Kvin geamikoj kaj legu ĝin – tio donos la realan eblon konatiĝi – vere, preskaŭ persone konatiĝi! – kun kelkaj elstaraj homoj, kaj senti, kial kaj kiel ili vivis kaj sukcesis tiom multe fari por nia lingvo kaj komunumo.

Nikolao GUDSKOV
Julia Sigmond: Kvin geamikoj Eld. Exit, Cluj-Napoca, 2016. 480 paĝoj. ISBN 978-973-7803-31-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07