MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

UKRAINIO

Preĝejoj en Ĥarkivo

Ĥarkivo estas vere multnacia urbo. Proksimume triono de ĝia loĝantaro de 1,45 milionoj laŭ nacieco estas ne ukrainoj, sed anoj de aliaj nacioj. La plimulto de la kredantoj en la urbo estas ortodoksaj kristanoj. Tial la funkciantaj kaj nun konstruataj religiaj konstruaĵoj estas ĉefe ortodoksaj. Krome, el la 700 religiaj societoj en la ĥarkiva regiono en la jaro 2007 plimultis tiuj de ortodoksaj kristanoj.

Ortodoksaj preĝodomoj

La plej malnova religia konstruaĵo en la urbo estas la vira monaĥejo de la Perado de la Virgulino. Ĝin oni nomas „La koro de la urbo”. Sur ĝia teritorio troviĝas ankaŭ monumentoj omaĝe al Jesuo Kristo kaj la 1000-jariĝo de la baptado de Rusio. Ĝia katedralo estis konstruita en 1689. Mallarĝaj longaj fenestretoj kaj fortikaj muroj atestas, ke la katedralo apartenis al la fortikaĵa sistemo de la ĥarkiva fortreso. Siatempe ĉi tie oni entombigis la urbajn episkopojn kaj ankaŭ familianojn de la ukraina verkisto Hrigorij Kvitka-Osnovjanenko.

La katedralo de la Anunciacio estis konstruita en 1901 kaj nun estas la plej granda en la urbo. En 1930 la katedralo estis „fermita”, kaj laŭ atestoj de maljunaj loĝantoj en ĝi troviĝis ĉevalejo kaj deponejo de nafto-produktoj. Ĝi estis refunkciigita dum la nazia okupado. Post la liberigo de la urbo ĝi daŭre funkciis kaj plu funkcias ankaŭ nun.

Plia preĝodomo troviĝanta en la urba centro estas la preĝejo de la Ĉieliro de la Dipatrino Maria. La unua informo pri ĝia ligna konstruaĵo aperis en 1658. Pro hastado dum la konstruado la preĝejo baldaŭ ruiniĝis. Kaj la ŝtona vario de la preĝejo (ĝin oni finkonstruis en 1688 apud la malnova), kaj malgranda kapelo staris ankoraŭ cent jarojn poste sur la loko de la malnova ligna preĝejo.

En 1733 okazis granda incendio, kiu plene ruinigis la preĝodomon, sed unu jaron poste ĝi estis plene rekonstruita. La incendio ne restis sen sekvoj, iompostiome la preĝejo ruiniĝis. Oni decidis plene rekonstrui ĝin. La konstruado de la nova preĝejo estis finita en 1783.

Preĝejoj de aliaj eklezioj

Pri la ortodoksaj preĝodomoj en Ĥarkivo oni povas verki grandegan artikolon. Se oni kalkulus ilin ĉiujn, la nombro povus atingi milon. Tamen krom ili en la urbo estas ankaŭ preĝejoj de aliaj konfesioj.

La romkatolikan katedralon oni konstruis en novgotika stilo en la periodo 1887-1892. Samkiel aliaj religiaj konstruaĵoj, tiu preĝejo multajn jarojn estis uzata ne por sia celo. Nur en la 1990aj jaroj post restaŭraj laboroj ĝi denove ekfunkciis kiel preĝodomo.

La historio de la romkatolika konfesio en Ĥarkivo komenciĝas en la 18a jarcento, kiam en la urbo estis proksimume 100 eksterlandanoj, plejparte katolikoj. Pro manko de preĝejo la diservoj okazadis en la 1a ĥarkiva gimnazio. Ekde la 19a jarcento, kiam en la urbo ekfunkciis universitato, la nombro de la katolikoj pligrandiĝis. Ekde 1923 la diservoj okazis en aŭditorio de la universitato.

Apud la urba centro troviĝas sinagogo. Longan tempon ankaŭ ĝi estis forprenita de la kredantoj kaj servis kiel sporthalo.

Fine de la 18a jarcento sur la loko de la nuntempa sinagogo troviĝis preĝodomo en klasikstila konstruaĵo. Konkurso pri nova sinagogo estis anoncita inter arkitektoj kaj la konstruado efektivigita en 1912-1913. La sinagogo tamen estis fermita en 1923. Nur en 1990 la konstruaĵo estis redonita al la judoj.

Notindas, ke la ĥarkiva sinagogo estas la plej granda en Ukrainio kaj la dua en Eŭropo post la budapeŝta. Laŭ diversaj informoj ĝis la rusa revolucio de 1917 estis kvin sinagogoj en Ĥarkivo.

Ĥarkivaj islamanoj (ĉefe tataroj kaj turkoj) okazigas diservojn en la moskeo Fatima. Ĝi estas ĉefa preĝodomo por islamanoj en la urbo. Oni konstruis ĝin en 1906, poste en 1936 ĝi estis plene detruita kaj en 2006 rekonstruita. Provoj rekonstrui la moskeon estis faritaj ankoraŭ en 1999. Kelkfoje estis paŭzoj en la rekonstruado kaj nur en 2000 estis farita fosaĵo, en kiu oni trovis fragmentojn de la antaŭa fundamento de la moskeo. Ĝi fariĝis bazo por la rekonstruota. Ĝis tiam la antaŭa konstruaĵo de la moskeo servis kiel fulmoŝirmilo.

La moskeo servis ankaŭ kiel islama lernejo, kaj poste ĝi ekfunkciis kiel tatara preĝodomo. Laŭ esploroj de sciencistoj en Ĥarkivo en 1866 estis 38-persona islamana komunumo, kaj en 1897 en la urbo jam loĝis 760 tataroj.

Armenoj, budhistoj, karaimoj

La unua armena pastro venis al Ĥarkivo en 1870. La preĝodomo de la armenoj tiutempe troviĝis en ordinara domo. Nur en 2000 oni donis permeson pri la konstruado de armena preĝejo. La unuaj 16 sanktaj ŝtonoj en ĝian fundamenton estis metitaj la 1an de julio 2000. La preĝejo Surb Harutjun (Sankta Resurekto) ekfunkciis en 2004.

Budhistoj povas preĝi (aŭ mediti) en la Ĥarkiva Budhisma Centro, kiu estis registrita kaj ekfunkciis en 1992. Tio okazis post la vizito de lamao Ole. Dum la unuaj ok jaroj kvarfoje ŝanĝiĝis la adreso de tiu centro. Ekde 2000 la Budhisma Centro troviĝas en granda privata domo kun areo de 500 m 2. Krom kutimaj ĉiutagaj meditadoj la Ĥarkiva Budhisma Centro regule okazigas prelegojn. En ĝi troviĝas ankaŭ biblioteko.

Keneso estas preĝejo de la karaimoj (krimeaj tataroj, kiuj apartenas al la judismo). La unua ĥarkiva keneso ekestis en 1853. La nuntempan oni komencis konstrui en 1891, kaj ĝi ekfunkciis en 1893. En 1929 la sovetia registaro malfunkciigis la preĝodomon kaj lokis en la konstruaĵo la klub-muzeon Militema ateisto. Poste oni faris plurajn arkitekturajn ŝanĝojn. Nur en 2006 la domo estis redonita al la karaima komunumo.

Ni ne mencias la konstruaĵojn de baptistoj, atestantoj de Jehovo, anoj de la pentekosta kristanismo kaj de aliaj religiaj konfesioj, kies membroj malmultnombras. Nun en Ĥarkivo estas konstruataj pluraj preĝejoj.

Dmitrij CIBULEVSKIJ Cibulevski

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07