MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Literaturo

NOVELO

Ekstertera futbalo

Dimanĉo. 5a vespere. Camp Nou. Finalo de la Pokalo de la Reĝo. Barcelona – Real Madrid.

Kiam la arbitracianto estas ekfajfonta, aperas kosmoŝipo, kiu kovras la tutan stadionon. Aŭdiĝas voĉo diranta: „Bonan vesperon, gesinjoroj. Kiel vi povas imagi, ni estas eksterteranoj. Ni havas kelkajn informojn por transdoni al vi kaj multon por fari ... por montri nian bonan volon, ni decidis prezenti nin ĉi tie kaj ludi kun vi futbalmatĉon, ĉu kontraŭ selektitaro de ambaŭ teamoj, ĉu iom kontraŭ ĉiu el ili. Se vi konsentas, ni sendos etan ŝipon kun niaj reprezentantoj.”

La publiko estas kvazaŭ hipnotigita, la homoj ne scias, ĉu timi aŭ entuziasmiĝi.

Post tri minutoj, aŭdiĝas tra la laŭtparoliloj de la stadiono la voĉo de la prezidanto de la loka klubo: „Karaj amikoj el la spaco, pro la eksterordinaraj cirkonstancoj de via vizito, ni decidis ŝanĝi nian programon kaj akcepti vian proponon. Se al vi ŝajnas oportune, vi ludos unu periodon kontraŭ ĉiu teamo.”

„Kun granda plezuro. Vi saĝe decidis”, respondas la eksterteranoj. „Sciu, ke ĉi renkontiĝo estas samtempe dissendata per monda ĉeno al ĉiuj ekranoj ekzistantaj sur via planedo, ĉu televidaj, komputilaj aŭ de plurfunkciaj telefonoj, kun samtempa traduko agordata specife por ĉiu spektanto. Kaj, certe, kiam ni revenos, filmoj pri la evento aperos en la ĉefaj novaĵraportoj de nia mondo.”

La unua kontakto estas farita, kaj la ĉeestantoj sentas sin atestantoj de historia momento.

Kun la nura sono de la fotiloj kiel fono, alteriĝas fluganta telero granda kiel la centra cirklo de la ludejo, kaj malsupreniras el ĝi dek unu malgrandaj estaĵoj, arĝentkoloraj, kun formo de homa torso. Ili ŝajnas levitacii proksime al la grundo. Unu el ili parolas:

„Pro tio, ke niaj teknologio kaj kapabloj estas multe pli disvolvitaj ol viaj, se vi akceptas, ni ludos kun nur la golulo, kiu ankaŭ plenumos la aliajn rolojn.”

„Jes, jes ... laŭ via plaĉo ...” kuraĝe asertas la prezidanto de la klubo, subite transformita en proparolanton de la reprezentantoj de la homaro.

Noto de la kronikisto: Por ne priskribi ĉiujn detalojn de ĉi unika epopeo – kio farus el ĉi mallonga rakonto libron, kies grandecon mi ne riskas imagi – ni iros rekte al la momento, kiam la matĉo komenciĝis.

Messi, Neymar kaj Suárez decide avancas en la direkton de la golejo, kie troviĝas la ekstertera ludisto. Alpreninte homan formon, li apogas sin kontraŭ la maldekstra stango, rigardante siajn ungojn.

Alveninte al la malgranda areo, Neymar fintas kaj kikas la pilkon al Messi, kiu ĝin tuj frapas kun forto sufiĉa por rompi la reton de la alimonda vizitanto.

Surprizante ĉiujn, la eksterterano lumrapide etendas sian elastan brakon kaj haltigas la pilkon ĉe la linio.

„Bone, knaboj ... nun estas mia vico ... bonvolu, foriri el la areo ...” oni aŭdas lin diri, antaŭ la surprizita rigardo de la ludantoj kaj de la ĉeestanta publiko, kiu ne scias ĉu aplaŭdi aŭ sin prepari por tio, kio ŝajnas baldaŭa malvenko de la speco.

Li lokas la pilkon sur la planko kaj frapas sen kuri. La sferaĵo iras trans la ludkampon, kaj kiam ĝi preskaŭ falas en la manojn de la golulo de Barcelono, ĝi devias kaj nestas ĉe la fono de la golejo blu-skarlata.

Dum la kameraoj – reĝisorataj jam de fortoj alimondaj – montras la ripeton de la ludmovo, la plej famaj atakantoj de la planedo sin demandas, ĉu ili devas forlasi la matĉon aŭ provi novan strategion.

Per la malmulto el la digno al ili restanta, ili decidas denove klopodi, farante homan barieron fronte de la venonta frapanto, kun la espero trompi la golulon eksterteran.

Tuj post kiam ili komencas avanci, la rapida rivalo interrompas paskikon, kaj subite la pilko aperas en la reto de Barcelono.

En tiu momento la alimondano kreskas ĝis alteco de proksimume 25 metroj kaj diras:

„Nu, mi supozas, ke tiu ekzemplo sufiĉas ... vi jam devas kompreni, ke vi ne havas eĉ plej etan ŝancon gajni ... eĉ se vi ludus kun la du teamoj kune, mi enuus, gajnante ĉiam ... mi kredas, ke alvenis la tempo por paroli pri parolendaĵoj ...” oni aŭdas lin diri, klare, sen bezono de amplifiloj.

Jam ne aŭskulteblas eĉ la sonoj de la fotiloj. La silento estas tutmonda.

„Pluraj evoluintaj civilizacioj de la galaksio estas surprizitaj, vidante, ke vi – disvolvinte tiom malmulte viajn sciencon kaj teknologion – iom post iom fariĝas kosma minaco. Ni estis senditaj de Interplaneda Komisiono por helpi vin ordigi la aferojn. Nia unua ago, tuj post kiam ni eniris vian atmosferon, estis ripari la ozontavolon kaj transformi ĉiujn gasojn de forceja efiko en plej puran oksigenon ...” diris la eksterterano, montrante, ke li ankaŭ konas subtilajn rimedojn de parolarto, ĉar kiam li faris paŭzon post sia lasta vorto, la silento tuj pleniĝis per la sono de aplaŭdoj kaj ĝojkrioj.

„La afero estas, ke se ni lasas vin daŭrigi en la nuna direkto, vi detruos la teron ... kaj kun la tero la sunsistemon, la galaksion, ktp ... kaj tion ni ne permesos ... bonŝance, ni kalkulas je tre disvolvinta teknologion, kiu ebligas al ni, ekzemple, purigi viajn riverojn kaj oceanojn en 24 horoj. Ni tion faros ... Ni transformos ĉiujn viajn rubejojn en fekundan grundon, kaj ni lasos por vi maŝinojn kaj produktojn, por ke vi mem povu tion fari en la estonteco ... (la homamaso aplaŭdas stare) ... Bonvolu ... atendi, ĉar ĉi tio nur nun vere komenciĝas ... La fosiliaj karburaĵoj ne plu estos uzataj ... eĉ se vi jam preskaŭ ne havas plu, ekde hodiaŭ, ni transformos ĉiujn viajn artefaktojn, tiel ke ili povu funkcii per energioj senpagaj kaj renovigeblaj ... Mono, ekde hodiaŭ, ne plu estos bezonata ... ĉiuj havos ĉion deziratan sen esti devigataj labori por tio ... (la homoj brakumas unuj la aliajn, la paroj kisas sin ... pluraj asertas, ‚Mi diris al vi ke io bona okazos’). Ĉiuj konstruaĵoj estos rekonstruitaj ... por tio ni bezonos proksimume unu semajnon ... ni esperas, ke vi pacience eltenos ... post tiu semajno ĉiuj havos domon kun plej moderna teknologio ... nun, mi ŝatus diri, ke tio okazos sendepende de via merito ... sed la vero estas, ke ne estas tiel ... do, mi profitas la okazon por anonci parton de la plano, kiu ne estas tre facile digestebla ... (denove, la silento estas totala). Ni vidis, ke vi havas proksimume 7000 milionoj da loĝantoj ... kaj, analizinte ĉies aŭrojn, ni konstatis, ke ĉirkaŭ 4000 milionoj havas siajn kolorojn ekde malhela grizo ĝis nigro ... tio, bedaŭrinde, estas neakceptebla en la nova ordo ... mi devas diri, ke tiuj homoj estos eliminitaj ... sen doloro, kompreneble ...”

Noto de la kronikisto: Eĉ se ni ĉiuj konsideras nin mem esence bonaj, fronte al testo tiel tuja kaj konkreta kiel la ĉi tie proponata, ni povas subite memori pri momentoj, en kiuj ni ne agis tiel bone, kiel ni povintus, kaj – malpovante vidi aŭron – ne sciante, ĉu la pezo de la ekstertera Justico falos sur nin ... per tio mi volas diri, ke la ĝojo, kiu regis en la stadiono, rapide transformiĝis en panikon, kaj multaj volis forkuri. Kelkaj petis helpon de militistoj, aliaj preĝis.

„Kalmon, mi petas”, daŭrigis la alimondano. „Tiu parto de la projekto ne diskuteblas kaj realiĝos baldaŭ, do ni rekomendas, ke vi restu trankvilaj, sendepende de via eventuala destino ... se vi komencas krii kiel frenezuloj, mi ne povas paroli kaj vi min devigas paralizi vin ... bonvolu, ne estu infanecaj ... mi preskaŭ finis ... la lasta parto de nia pli ampleksa plano pro tio, ke la plejmulto el ni revenos al nia planedo, post kiam la ordo estos restarigita, konsistas el du strategioj: la unua estas lasi ĉi tie grupon de volontuloj, kiuj regos la mondon dum sep jaroj ĝis la novaj transgenaj homoj estos pretaj por transpreni la respondecon. La dua – kaj la pli inteligentaj tutcerte jam intuicias, pri kio temas – estas fekundigi duonmilionon da inoj, kiuj naskos novan rason de mutaciintoj kun eksterordinaraj kapabloj kaj kiuj havos en sia DNA la instinkton de memkonservado nepra por gvidi ĉi planedon kiel eble plej bone en la estonteco”, li finparolis.

„Vi ne tuŝu mian filinon!” kriis patro, preta defendi la honoron de sia filino ĝis la lastaj konsekvencoj.

„Paĉjo, silentu”, kriis lia filino, eble entuziasmiĝinta pro la eblo esti fekundigita de eksterterano, eble por komprenigi al li, ke ne estas eliro.

„La ŝanĝiĝo komenciĝas nun”, asertis la alimondano, antaŭ ol li malaperis.

Alejandro COSSAVELLA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alejandro Cossavella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07