MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

NOV-ZELANDO

Rabobestoj ne plu estu

Nov-Zelando planas mortigi, sur ĉiu insulo de la lando, ĉiujn neindiĝenajn rabobestojn. La loka ĉefministro John Key [ĝon ki] anoncis fine de julio 2016, ke la registaro pretas pagi ĝis 28 milionojn da novzelandaj dolaroj ĉiujare por ekstermi, antaŭ la jaro 2050, iun ajn raton, musteledon kaj oposumon. Tiu sumo aldoniĝos al la mono, kiu jam estas elspezata por mortigi ĉi tiajn bestojn en pli malgrandaj areoj. La registaro fakte taksas, ke neindiĝenaj rabobestoj malaperigas 25 milionojn da aŭtoktonaj birdoj jare, kio ĉiujare kostas al la loka ekonomio pli ol 3 miliardojn da novzelandaj dolaroj (proksimume 1,5 miliardojn da eŭroj).

Nov-Zelando ja havas grandan sperton pri tio. Ĝi jam ekstermis rabobestojn sur multaj malgrandaj mar-insuloj kaj en kelkaj rezervejoj, danke al la utiligo de grandaj bariloj. Antaŭ la alveno de homoj al Nov-Zelando, tie vivis multaj specioj de birdoj, fiŝoj, insektoj ktp, sed ĝenerale mankis mamuloj (escepte de vespertoj kaj iuj maraj bestoj, kiel delfenoj kaj fokoj).

Multaj specioj estas endemiaj en Nov-Zelando. Krom la kivio (apterigo), estas menciindaj ankaŭ aliaj specioj, kiuj jam nun formortis pro la agado de bestoj enportitaj de homoj kaj pro la detruado de loĝlokoj kaŭze de kultivado kaj konstruado. Multaj specioj de novzelandaj birdoj ne kapablas flugi aŭ ne flugemas. Tio estis taŭga strategio sen rabobestoj, sed havas katastrofajn sekvojn nun pro la ĉeesto de predantoj.

Tuberkulozo

En 2012 la ĉefa sciencisto de la registaro, la fizikisto Paul Callaghan, proponis ekstermi ĉiujn mamulajn predantojn, tio estas miliardojn da marsupiuloj, musteledoj kaj ronĝuloj. Tiucele oni eĉ fondis apartan organizaĵon, Predator Free New Zealand (Nov-Zelando sen rabobestoj, predatorfreenz.org), kies simbolo estas kivio staranta sur morta rato.

Eŭropaj ratoj venis al Nov-Zelando seninvite, sed ermenojn kaj mustelojn oni intence importis por kontraŭi la kuniklojn, kiujn oni pli frue enkondukis por sporto kaj por manĝado. La kunikloj iom post iom fariĝis tamen plago.

Bedaŭrinde la musteledoj facile kaptadis indiĝenajn birdojn, kiuj ĝis tiam ne konis mamulajn predantojn. En la 1930aj jaroj oni importis ankaŭ oposumojn el Aŭstralio kun la celo establi industrion, kiu ekspluatu iliajn peltojn. Sed oni ne kultivis ilin kaj tial ili disvastiĝis tra la tuta lando, kie ili nun prosperas eĉ pli ol en Aŭstralio mem. Ili kutimas manĝi birdidojn kaj ovojn, detruas arbojn kaj disvastigas tuberkulozon. La celo de la importado de neaŭtoktonaj bestoj estis igi la foran landon de Oceanio pli simila al la landoj, de kiuj venis la migrantoj, ĉefe Britio.

Rezervejo

Iuj opinias, ke ne eblas elimini la nedeziratajn bestojn, do oni devus simple akcepti la nuntempan situacion. Tamen dum la lastaj jardekoj diversaj grupoj, kaj profesiaj kaj volontulaj, forigis rabobestojn el 117 malgrandaj insuloj ĉirkaŭ Nov-Zelando. Unue ĉi tio okazis en etetaj insuloj, sed laŭgrade oni sukcesis tion fari ankaŭ pri pli grandaj.

Rezervejoj kun best-imunaj bariloj nun enhavas maloftajn birdojn, kiuj ne povas prosperi kun rabobestoj. La rezervejo Zealandia (visitzealandia.com), en la urbo Wellington, havas areon 225-hektaran. Necesis tri jaroj por mortigi la rabobestojn ene de ĝia granda, ĉirkaŭa barilo, sed spite al granda provo oni ankoraŭ ne tute eliminis la musojn. Iel ajn, la menciita rezervejo nun denove havas 18 indiĝenajn speciojn, el kiuj 6 estis malaperintaj sur la du ĉefaj insuloj dum pli ol jarcento.

En montaj regionoj oni faligis kaj plu faligadas venenajn bolusojn el aviadiloj por mortigi la rabobestojn. Tiel oni savis diversajn neoftajn birdojn, kiuj aliokaze nun estus formortintaj. Oni ĉi-momente volas etendi la ekstermadon al la tuta lando, kies areo egalas 268 021 kvadratajn kilometrojn.

Nov-Zelando nun havas grandan sperton kaj ankaŭ novajn teknikojn. Oni ekzemple inventis instrumentojn, kiuj enkaptas raton kaj poste aŭtomate repretigas sin por kapti kroman: do ne necesas prizorgi la kaptilojn ĉiutage. Nov-Zelando eĉ eksportas hodiaŭ sian propran spertecon al aliaj landoj, kiuj alfrontas similajn problemojn.

Veneno

La ĉefministro anoncis, ke la unua etapo de la plano estas pligrandigi la senrabobestajn areojn, subtenante lokajn iniciatojn kaj investante por pliaj sciencaj esploroj. Li esperas, ke novaj malkovroj sukcesigos la klopodon. Sciencistoj jam komencis esplori posum-specifajn genojn por evoluigi venenon specifan por tiu besto.

Ne mankas kritikantoj de la plano, kiuj demandas, kial ne ekstermi ankaŭ sovaĝajn katojn, erinacojn, aprojn, valabiojn, cervojn, meleagrojn, kolombojn, fazanojn, paserojn, trutojn ktp. Tamen, fronte al la formortado de multaj indiĝenaj birdoj, fiŝoj, lacertoj kaj insektoj, pli multe da novzelandanoj opinias, ke estas grave mortigi la neaŭtoktonajn rabobestojn kaj pluraj personoj jam aktive partoprenas tiun taskon.

La registaro sendube adoptis la planon pro tio, ke ĝi kredas, ke ĝi estos efika kaj sukcesa. La plano certe estas ambicia: ĉiuokaze multaj sciencistoj kaj aliaj homoj pensas, ke ĝi estas atingebla kaj sekve provinda.

D. E. ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17