MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

HOLOKAŬSTO

Funebro pri Auŝvic-travivinto

La 23an de septembro forpasis Max Mannheimer [maks manhajmer], unu el la plej maljunaj travivintoj kaj atestinto de la tiel nomata „mortofabriko”, koncentrejo de Aŭŝvico (germane Auschwitz [aŭŝvic], pole Oświęcim [oŝfjenĉim]).

Ses familianojn li vidis la lastan fojon ĉe la fifamaj trajnreloj de Auŝvico: Liaj gepatroj, fratino kaj edzino tuj estis murditaj en la gasĉambroj, du fratoj iom poste. Li kaj lia plej juna frato Edgar estis fine transportitaj al Dachau kaj de tie translokitaj al ekstera laborkampo (Außenkommando) ĉe Mühldorf am Inn. Usonaj soldatoj liberigis ilin la 30an de aprilo 1945.

Neniam plu Germanion

Mannheimer reiris al sia naskiĝurbo Nový Jičín en Ĉeĥio. Neniam plu Mannheimer volis eniri la germanan teritorion. Sed jam en 1946 li enamiĝis kaj edziĝis al iama germana rezistantino, kun kiu li revenis Germanion kaj vivis en Munkeno. Al siaj gefiloj li neniam rakontis, kion li spertis, nur multe pli poste al la genepoj. Post jardeko li komencis pentri por forgesi, uzante la nomon Ben Jakov (filo de Jakobo) memore al sia patro.

Aŭtokonkursoj

Mi konatiĝis kun li en 1993. Li gvidis nin tra Dachau [daĥaŭ] okaze de memorkunveno sesdek jarojn post la malfermo de tiu „modela” koncentrejo. Iam li partoprenis lernej-feston, kien li venis per sia aŭtomobilo Tatra el sia hejmurbo. Fiere li rakontis: „Mia frato donacis ĝin okaze de mia 70a naskiĝtago. Ĝi pli junas ol mi (1938). Mi eĉ partoprenas aŭtokonkursojn kaj ĉiam ricevas premion, ne kiel venkinto, sed kiel plej maljuna partoprenanto.”

Sen kolero

Li raportis pri siaj travivaĵoj sen kolero. Kelkfoje li montris la auŝvican tatu-numeron: 99728. Plej kruele laŭ li estis la disigo de la familio kaj la selektoj, ne la bategoj. Jarojn poste li sentis la vivtaskon raporti kaj admoni, ke neniam plu okazu similaĵo. En lernejaj prezentoj kaj prelegoj li rakontis al gejunuloj, kio okazis en Nazi-Germanio. Li eĉ ne rifuzis disputojn kun novnaziuloj: „Certe malfacilas, sed ne maleblas, rekonduki tiajn junajn novnaziulojn el la ‚scenejo’.”

La 23an de septembro 2016 Mannheimer mortis. Li estis enterigita en la juda tombejo en Munkeno, kiun la judoj nomas „domo de eterneco”. Saĝe li diris al gejunuloj: „Vi respondecas ne pri la okazintaĵoj, sed certe pri la okazontaĵoj!” Ne malmultaj junaj homoj diris: „Tian homon ni volus havi kiel avon!”

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17