MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

UNIVERSITATOJ

Seksa (mal)egaleco en Gento

La universitato de Gento, kiu venontjare festos sian 200-jaran ekziston, estas kun siaj pli ol 41 000 studentoj unu el la plej grandaj en Nederlandlingvujo. Ĝi estas monde respektata interalie pro la fakultatoj pri bioteknologio, akvo-sciencoj, mikro-elektroniko kaj historio. Tamen ne pro siaj sciencaj esploroj ĝi atingis la gazetaron fine de septembro. En la kadro de la kampanjo HeForShe (Li por ŝi) de Unuiĝintaj Nacioj – kampanjo por egaleco de la seksoj – la rektorino Anne De Paepe [depape] anoncis, ke ekde la venonta universitata jaro ne plu estu unu rektoro aŭ rektorino, sed ĉiam du, unu viro kaj unu virino.

Uzi sian cerbon

Tuj favore reagis Hilde Crevits [krevíc], flandra ministrino pri instruado: „Jen tre bona paŝo por atingi la egalecon inter la seksoj.” Tamen ŝi ŝajnas esti unu el la malmultaj, kiuj tiel reagis. Robin Portier, laboranto ĉe la universitato de Loveno, komentis: „Kapabloj antaŭ sekso! Se la du plej bonaj kandidatoj estas virinoj, tiam ili konkurencu inter si. La devigo havi viran kontraŭkandidaton estas vere ĉikana.”

Mike de Bock, politikologo, argumentas: „Jen precize tio, kion oni ne faru. La plej bona kandidato por funkcio estas la plej bona kandidato, kaj la plej bonan oni ne diskriminaciu, ĉar tiu havas la malĝustan sekson.”

Gertjan Roels, eksstudento de la universitato de Gent, simile opinias: „En niaj kvin universitatoj du rektoroj estas virinoj, tri estas viroj. Do grava malegaleco inter la seksoj apenaŭ ekzistas. Per tiu ĉi regulo oni diskriminacias la virojn, se ili estas la plej bonaj, kaj la virinojn, se tiuj estas la plej bonaj. Kiam oni finfine uzos sian cerbon kaj elektos surbaze de kapabloj anstataŭ surbaze de sekso?”

Pozitiva diskriminacio

Sara Lahaye, laborantino ĉe la universitata malsanulejo de Ostendo, reagis tre koncize: „Pozitiva diskriminacio estas ankaŭ diskriminacio.” Kaj simile Ilse Bonné: „La plej bona viro aŭ virino sur la ĝusta loko ... tiu pozitiva diskriminacio estas same ridinda kiel danĝera.”

Rik Torfs, rektoro de la universitato de Loveno, opinias, ke oni ne simple desupre povas dikti iun novan regulon. „Ankaŭ tie ĉi regu demokratio, kaj oni lasu la universitatanojn decidi.” Se oni demokratie voĉdonos pri la nova regulo de rektorino De Paepe, tre verŝajne oni denove nuligos ĝin. Almenaŭ ĝis nun neniu publike defendis ŝian novan sistemon de „gerektoroj”.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17