MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Timigitaj per mensogoj

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

En Irlando estis grava konsterno pro la rezulto de la brita referendumo en junio 2016, laŭ kiu majoritato en Anglio kaj Kimrio (sed ne en Skotlando nek Nord-Irlando) decidis forlasi Eŭropan Union. Regis konsterno ankaŭ inter tiuj en Britio, kiuj volas resti en la Unio, sed pro tute alia kialo ol en Irlando.

Britio estas la plej grava komerca partnero de Irlando kaj la ĉefa kliento por irlandaj eksportaĵoj. Sekve en la Irlanda Respubliko oni timas, ke ĝia ekonomio suferos, se la plej najbara lando, Britio, ne plu estos membro de EU. En Nord-Irlando la referendumo vekis timon pro la supozo, ke estos restarigitaj doganaj bariloj inter la du partoj de la Verda Insulo. Kontraste, kelkaj irlandaj respublikistoj iom tro optimisme konjektis, ke, se la Nordo, kiel teritorio sub brita regado, ne plu estos inkluzivita en Eŭropa Unio, dum la Respubliko restos en ĝi, tio povus konduki al la unuiĝo de la du partoj de Irlando.

Por eĉ pli kompliki la konfuzon kaj maltrankvilon, porbritaj unuistoj en la Nordo, el kiuj multaj estas de skota presbiteriana deveno, sentas fortan ligon kun Skotlando. Tie la Skota Nacia Partio (SNP), la plej granda politika partio en Skotlando, kaj la tria plej granda en Britio, intencas daŭrigi sian kampanjon por totala sendependeco ene de Eŭropa Unio. Kompreneble, tio lasus la nord-irlandanojn de skota origino en skizofrenia situacio. Ĉu ili konservos sian britan ŝtatanecon, aŭ iĝos civitanoj de Skotlando aŭ de Irlando?

Ankaŭ trans la Irlanda Maro, en Skotlando, oni severe suferas pro referenduma maldigesto. Dum malpli ol du jardekoj, la skotoj devis partopreni en tri referendumoj. La unua, en 1997, temis pri la restarigo de la parlamento en Edinburgo, kies jesa rezulto donis aŭtonomion, sed ne sendependecon, al Skotlando.

Due, en septembro 2014, okazis nova referendumo por decidi pri la kompleta sendependigo de Skotlando kaj eksiĝo el la Unuiĝinta Regno de Britio. La rezulto estis malvenko por la „jesa” kampo (44,7 % voĉdonis por sendependiĝo, 53,3 % kontraŭ). La apogantoj inkluzivis ne nur anojn de SNP, sed ankaŭ socialistojn, verdulojn, komunistojn kaj membrojn kaj kutimajn voĉdonantojn de tutbritaj partioj en Skotlando. Laŭ ili la homoj, kiuj voĉdonis kontraŭ, estis timigitaj per mensogoj, trompoj kaj minacoj instigitaj de la brita ĉefministro David Cameron.

Estas fakto, ke Cameron persvadis la skotajn pensiulojn, ke, en sendependa Skotlando, iliaj pensioj reduktiĝus. Li provis kredigi la skotan publikon, ke la prezoj en la supervendejoj altiĝus. Krome li asertis, ke la skotaj bankoj translokiĝus al Londono. Plie, li ricevis apogon de prezidanto Obama kaj de la ĉefministroj de Kanado, Aŭstralio kaj de aliaj membro-ŝtatoj de la Brita Regnaro, kiuj konsilis al la skotoj ne sendependiĝi. La konservativa registaro de Britio avertis, ke sendependa Skotlando ne, aŭ apenaŭ, estus akceptita kiel membro de Eŭropa Unio.

La tria referendumo, en kiu ankaŭ Skotlando estis implikita, estis la tiel nomata Brexit-referendum de junio 2016, en kiu la loĝantoj de la tuta Unuiĝinta Reĝlando devis decidi, ĉu ili volas forlasi Eŭropan Union. Kiel jam menciite, majoritato en Anglio kaj Kimrio voĉdonis por forlaso, dum en Skotlando kaj Nord-Irlando la plimulto voĉdonis kontraŭ ĝi.

Ĝis nun ne okazis la katastrofaj konsekvencoj por Britio, EU, kaj la monda ekonomio, kiujn kelkaj fakuloj prognozis post la brita eksiĝo. Laŭŝajne oni devos atendi por scii, ĉu ĝi damaĝos ankaŭ Irlandon kaj Skotlandon.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17