MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

FINNLANDO

La plej alta lumturo de Nordio

La rifa insuleto Bengtskär situas je 25 km sud-okcidente de la urbo Hanko. Ĝi estas la plej suda punkto de Finnlando. Sur Bengtskär staras la plej alta lumturo de Nordio kun pinto de 52 m super la marnivelo. Somere ĝi estas atingebla per regula motorŝipo el Hanko. La albordigo dependas de ventoj. Sur la rifo troviĝas ankaŭ surterigejo por helikopteroj.

En la lumturo troviĝas muzeetoj pri ĝia historio, pri ĝia rolo en la dua mondmilito, pri la vivo sur Bengtskär en la 1930aj jaroj. Tie estas krome tranoktejoj por vizitantoj kaj pli longtempaj loĝantoj. Oni povas refreŝigi sin en du kafejoj, sendi bildkartojn stampotajn per speciala Bengtskär-stampilo, kvietiĝi en asketeca kapelo, grimpi 252 ŝtupojn kaj eskaleton al la supro de la lumturo. De tie videblas – se ne estas nebule – la marvastaĵo. Ĉirkaŭe etendiĝas la nacia insulparko kun 43 000 insuletoj. Tiu loko iam estis nomata la Tombejo de la Ŝipoj.

Piedirante sur Bengtskär oni trovas neniun arbon, neniun arbuston. La granitaj rokoj kelkloke aspektas kiel rondaj dorsoj de kuŝantaj balenoj, aliloke kiel vertikalaj blokegoj. Inter ili estas kavetoj kaj fendoj, en kiuj kreskas herbo, agropiro, karekso, salikario. Sur glataj roksurfacoj oni vidas gravuritajn nomojn, datojn, bildojn, spurojn de dummilitaj eksplodoj.

Aŭtune kaj printempe ornitologoj venas observi la migradon de centoj da birdospecioj. Dekoj, se ne centoj, da somaterioj kaj hirundoj haltas por nesti. La birdoj rimarkis, ke homoj tie neniel ĝenas la kovadon. Male, ilia ofta ĉeesto malhelpas mevojn, kiuj sur senhomaj rifoj rabas ovojn kaj idojn. Kelkfoje fokoj vizitas la rokojn, povas veni ankaŭ granda aro da migrantaj apolono-papilioj. Talpoj, ranoj, erinacoj travintras. La samon faras ankaŭ insektoj, sed ne kuloj.

Historio

La lumturo estis konstruita en 1906 post ripetaj averioj. La graniton por konstrui la eksterajn murojn oni derompis el la rifo. Por la internaj muroj oni mendis duonmilionon da brikoj. La lumigilo estis mendita en Parizo, la lumo vidiĝis ĝis 20 maraj mejloj kaj la trumpeta avertilo dumnebule aŭdeblis ĝis 15 maraj mejloj. La lumo funkciis per petrolo, kiun tri laboristoj daŭre suprenportis laŭ 252-ŝtupa spirala ŝtuparo. Ekde 1983 la lumon provizas elektro, produktata de ventogenerilo sur la pinto de la turo.

En la 1930aj jaroj pluraj familioj loĝis en Bengtskär: entute 32 homoj, el kiuj 21 infanoj. Trinkakvon, manĝaĵojn, brullignon ili devis havigi de la ĉeftero, sed vintraj ŝtormegoj kaj frosto malebligis la kontaktojn. Somere la rifanoj provis kultivi legomojn kaj bredi ŝafojn, sed tio malsukcesis, pro manko de humo kaj herbo. Por siaj infanoj ili fondis lernejeton. Antaŭ la dua mondmilito la ŝtato evakuis la civilulojn. La lumturo fariĝis grava gvatejo kaj defendejo. Tial Sovetio decidis detrui ĝin.

Dummilita atako

En julio 1941 okazis en Bengtskär obstina batalo kaj bombado dum du tagoj. Sur la rifa insuleto mortis 32 finnaj soldatoj kaj cento da sovetiaj, kiujn oni ne nombris. Multaj vundiĝis, aro da sovetiaj soldatoj militkaptiĝis. La finnaj mortintoj havas siajn nomojn gravuritajn en memortabulo en la kapelo. Sovetio, kiu post la malvenko de Finnlando luis la ĉirkaŭaĵon same kiel la neforan duoninsulon Porkkala, starigis al siaj mortintoj en urbo Hanko monumenton. Nun rusaj diplomatoj plu prizorgas kaj ĉiujare vizitas ĝin.

Aktuale la lumturo apartenas al la esplorcentro de la Universitato de Turku. Vigla turismo helpas ne nur la somateriojn, sed kontribuas ankaŭ al la konservado kaj scienca esplorado.

Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17