MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Strigo-kafejo

En Japanio multiĝas kafejoj, kie katamantoj povas karesi katojn. Sed ĉar la nombro de kato-kafejoj atingis ĉirkaŭ 350 en la nuna jaro, ili ne tiom eksterordinaras. Do altiras la atenton de la publiko „strigo-kafejoj”.

Strigojn oni rigardas kiel speciale amindajn birdojn. Ĉar iliaj vizaĝoj estas plataj, kun antaŭendirektataj okuloj, samkiel tiuj de homoj, kaj ĉar ili rekte sidas, oni facile personigas ilin. Fojfoje ili estis rigardataj kiel saĝuloj – filozofoj aŭ ninĵaoj en arbaroj.

Feliĉo kaj bonŝanco

Eĉ grandaj strigoj senbrue alflugas por kapti predon. En la japana lingvo strigo estas fukuro, kaj „fuku” havas saman prononcon kiel feliĉo aŭ bonŝanco. Antaŭe, tamen, en Ĉinio kaj Japanio oni diris, ke strigo manĝas sian patrinon, kaj do oni taksis malbenitaj iliajn kriojn.

Hodiaŭ preskaŭ neeblas vidi strigojn en urbaj regionoj. Tamen lastatempe populariĝis la birdo pro la libroj pri Harry Potter: la juna magiisto Harry uzis neĝo-strigon por porti mesaĝojn.

Antaŭ kelkaj jaroj en Japanio ekestis do „strigo-kafejoj”. Nun troviĝas ĉirkaŭ ok en Tokio kaj Osaka. Unu el ili estas la tiel nomata hejmo de strigoj en Sugamo en la centro de Tokio.

Koturnoj kaj kokidoj

Ĉi tie troveblas 32 strigoj de 26 specioj, ĉefe importitaj el eksterlando. Plejparte ili sidas sur stangoj en granda vitra ĉambro en la kafejo. Ili varias de ekzempleroj de grandeco de 50 cm kaj de pezo de 3 kg ĝis strigo tiel malgranda kiel pasero. Verŝajne plej ŝatataj estas uralaj strigoj, kun grandaj nigraj okuloj, tur-strigoj ŝajne maskitaj, kaj neĝo-strigoj. Oni nutras ilin per viando de koturnoj kaj kokidoj.

Gastoj ĝuas kafon kaj strigforman kukon ĉe tabloj ĉirkaŭ la vitra ĉambro, kie ili povas observi la strigojn. Poste ili laŭvice eniras en la ĉambron kaj tuŝas kaj fotas strigojn.

Estas tute laŭleĝe tenadi kaj eksponadi strigojn tiamaniere en Japanio. En aliaj landoj, precipe en Eŭropo kaj Usono, tio povas esti kontraŭleĝa. Eĉ se ne, oni provokas kritikojn de besto-protektemuloj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17