MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BRITIO

La referendumo: kiel voĉdonis la britaj esperantistoj?

MONATO invitis legantojn en la Unuiĝinta Reĝolando indiki, kiel kaj kial ili voĉdonis en la junia „breksiĝo”-referendumo. Naŭ el dek respondoj montras klaran preferon por resti parto de Eŭropa Unio. Jen kelkaj opinioj:

Harry Barron: Por. „Mi ege bedaŭras la miopan decidon de la brita publiko por eksiĝi de Eŭropa Unio. Mi voĉdonis por resti, ĉar mi kredas, ke ni estas pli fortaj en la Unio.”

Penny Bryant: Por. „Mi voĉdonis por resti en Eŭropo. Mi laboras en malsanulejo kadre de la nacia sanservo kaj do havas multajn kolegojn el aliaj landoj, kaj ni bezonas ĉiujn. Britio estas tro malgranda lando por trakti sola kun aliaj, kaj ekonomia timo pri la estonteco ne estus bona. Ni bezonas amikojn en aliaj landoj, sed ni turnis niajn dorsojn.”

Andreo Peperdajno: Por. „Mi donis mian voĉon kontraŭ breksiĝo, ĉar laŭ mi Britio devos esti parto de pli granda grupo, por ke ĝi povu protekti sin kontraŭ la grandaj komercaj fortoj, kiuj aperis dum la lastaj 50 jaroj. Tamen mi kredas ankaŭ, ke la rezulto estas krio por helpi kontraŭ la regantaro (establo), kaj registara kaj komerca.”

John Roberts: Kontraŭ. „Mi voĉdonis por breksiĝo, unue ĉar mi volis sekurigi demokration en Britio post tiom da jarcentoj kaj ankaŭ helpi redemokratiigi EU-on. Due, kaj bedaŭrinde, mi devis finfine akcepti, ke la strukturoj kaj pensmanieroj de la EU-estraro neniam povos funkcii laŭ la ekonomiaj interesoj de la membroj de EU kaj neniam povos kreskigi la ekonomion kaj krei laboron por nunaj aŭ estontaj gejunuloj en Britio aŭ en EU.”

Angus Wilkinson: Por. „Mi opinias, ke tro da argumentoj koncernis nur la ekonomion, kaj ĉu ni britoj pli riĉiĝos ekster EU. Mi voĉdonis por resti en EU, ĉar mi kredas, ke la devizo ‚amu vian proksimulon kiel vin mem’ devus esti konkrete praktikata.”

Ankaŭ el ekster Britio reagis MONATO-korespondantoj:

Bardhyl Selimi (Albanio): „Ĉiu popolo konas pli bone siajn aferojn, tiel ankaŭ britoj. Cetere ili certe cerbumos pri la situacio, ankaŭ Eŭropo. Eble la reguloj de EU devas pliboniĝi.”

Roberto Pigro (Kipro): „Britio, kien? Britio, nenien. Mi opinias, ke oni (ĉiuj) faros la plejeblon por etigi kaj forgesigi la rezulton de ĉi tiu nur ‚konsulta’ referendumo. La eliro de Britio estas nura sapveziko, simbole grava pro ĝiaj intencoj sed fakte ne simple plenumebla (kaj certe ne plenumebla ene de kelkaj monatoj). Ĝi baldaŭ krevos kaj, miaopinie, neniujn revoluciajn sekvojn havos.”

Julius Hauser (Slovakio): „La referendumo havis multe pli larĝan signifon. La popolo decidis ankaŭ surbaze de emocioj, kiuj resonas dum jardekoj en rilato al la brusela burokrataro. Gravan rolon ludis ankaŭ sento de timo pri perdo de nacia identeco kaj suvereneco. Nun EU havas post la referendumo okazon por redifini la eŭropan projekton, kiu povus kontentigi la aspirojn de la loĝantaroj pri ekonomia, socia kaj lingva justeco.”

REDAKCIE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Redakcie el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17