MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noticoj

Bona novaĵo por artistoj

Pliboniĝos la vivo- kaj labor-kondiĉoj de artistoj, laŭ leĝo alprenita en junio de la togolanda parlamento. Prezentis la leĝo-projekton la ministro pri komunikado, kulturo, sportoj, junularo kaj civila edukado, Guy Madzé Lorenzo.

Li emfazis, ke la nova leĝo ebligos „valorigi artajn kaj kulturajn potencialojn, por ke la kulturo iĝu ne nur identiga esprimo de nia popolo kaj motoro de socia kohereco, sed ankaŭ ekonomia kreskigilo per labordonaj kulturaj entreprenoj.”

Aldonis la 4a vicprezidanto de la Nacia Asembleo, Etienne Baritsè: „Tiu ĉi leĝo donos pliajn respondojn al la problemoj, kiujn la aktoroj hodiaŭ alfrontas.”

La leĝo kondukos al profesiiĝo de artistoj kaj, kreante laborpostenojn, kontribuos al la celata daŭripova evoluo.

Adjévi ADJÉ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Adjévi Adjé el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17