MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Literaturo

ANTAŬ CENT JAROJ

Verko graveda de vortmagio

Precize antaŭ cent jaroj, en 1916, aperis la unua proza verko de Adriaan Roland Holst, kiu baziĝas sur la kelta mitologio: Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ, verko graveda de brila vortmagio kaj sopiro je neatingeblo, vento kaj maro. Ĝian 100-jariĝon oni intencas festi inter la literaturamantoj. Kiel esperantistoj ni kunfestu! – Christian Declerck majstre tradukis ĝin por ni.

Adriaan Roland Holst (1888-1976) estas poeto nederlandlingva, kiu fojfoje verkis ankaŭ proze. Junaĝe, leginte poemaron de sia onklino, la poetino Henriëtte Roland Holst - van der Schalk (1869-1952), li subite konsciiĝis, ke tion fari estas lia estonto: li devos fariĝi poeto.

Baldaŭ siajn unuajn poemojn li verkis kaj en 1908 li debutis en la revuo De XXe eeuw (La 20a jarcento), kiun redaktis la aŭtoro kaj kritikisto Lodewijk van Deyssel. En 1910 sian unuan poemaron li sendis al eldonisto, kiu pro apogo de lia amiko la poeto P.N. van Eyck akceptis kaj eldonis ĝin: Verzen (Versoj) – kiu aperis en 1911 – estas tre neegala poemaro, en kiu tamen jam klare reliefiĝas kelkaj el liaj ĉefaj temoj: la maro, la amo, la vivo kiel fremdulo inter la ceteraj.

En 1918 ĝis sia morto li loĝis sola en dometo apud la maro en la urbeto Bergen. Post lia morto tiun domon oni transformis en laborejon por laŭvice tie loĝanta kaj verkanta aŭtoro proza aŭ poeto.

Mistika

En la 30aj jaroj aperis lia plej konata poemciklo Een winter aan zee (Vintro apud la maro), kiun en 1962 mi legis kun grandega admiro, tiom forta, ke tiun poemaron mi nepre volis mem posedi. Tamen pagi la libreton (tiutempe nur 1,50 guldenojn) mi ne povis, do mi ĝin mane kopiis. Preskaŭ samspire mi ankaŭ kopiis la romaneton Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ: ankaŭ ĝi vere fascinis min. Mi apenaŭ povus vortigi kial, la lingvaĵo estas mistika, kun „grandaj vortoj”, bele strukturita rakontado, kun multe da simboloj, ofte ne estas klare, kion la simboloj indikas – minimume ili indikas ion grandiozan ...

Same kiel en multe da liaj poemoj, ankaŭ en Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ lia lingvaĵo daŭre atestas ian mitologian sopiron al sublima, majesta soleco, iu estado inter vento kaj maro – neatingebla de ni kutime ĉiutagaj homoj. Dum jaroj, ekde la 30aj jaroj de la pasinta jarcento, oni ofte indikis lin kiel „la princon de niaj poetoj”, eĉ en taggazetoj – li ricevis ĉiujn literaturajn premiojn.

La 19an de novembro 2009 la tiama belga ĉefministro, kaj posta prezidanto de EU, Herman Van Rompuy, parkere citis en la Ĉambro de Reprezentantoj kvar versojn el la poemo De ploeger (La plugisto):

Ik vraag geen oogst; ik heb geen schuren,

ik sta in uwen dienst zonder bezit.

Maar ik ben rijk in dit:

dat ik de ploeg van uw woord mag besturen

Ik zal de halmen niet meer zien

noch binden ooit de volle schoven,

maar doe mij in den oogst geloven

waarvoor ik dien ...

Rikolton mi ne petas, tenejojn ne havas,

Mi servas ja vin sen posedaĵo,

Sed mi riĉas en ĉi tio:

ke la plugilon de via vorto mi povas stiri.

La kulmojn mi ne plu vidos

nek kunigos la plenajn garbojn,

sed lasu min kredi je la rikolto

por kiu mi servas ...

Gerrit BERVELING
Adriaan Roland Holst: Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ. El la nederlanda tradukis Christian Declerck. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1988. 52 paĝoj, vinktita. ISBN 90-71205-24-X.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17