MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

REFORMO

Disigas Francion reviziita ortografio

Ĉe la horizonto, ekde la venonta septembro, estas en Francio diskutiga novigo rilate al cepo kaj cepsupo. Temas ne pri la enkonduko de nova, genetike modifita, speco de cepo (cetere tiu ĉi estas la lingva rubriko). Tiam simple ekvalidos ortografia reformo, kiu interalie influos la skribmanieron de la vorto oignon (kiu, en Parizo kaj en la cetera Francio, indikas ĝuste la cepon).

Stoika rezistado

Tiu „i”, en la dua loko, delonge silenta en la elparolo de la francoj, estas fakte ankaŭ skribe malaperonta. Post la somero de 2016, tiu vokalo do tute emeritiĝos, post longa agado, diskreta ĉeestado kaj stoika rezistado, kiuj tamen kostis altvalorajn notojn al ne malmultaj francaj civitanoj kaj tutmondaj gelernantoj de la franca lingvo.

Politika demando

La novaĵo, kvankam venanta el lando, kiu pro daŭraj terorismaj minacoj kaj aliaj notindaj kaŭzoj nuntempe alfrontas ege pli gravajn problemojn ol ĉi tiun pri la ĝusta skribmaniero de iuj vortoj, tamen provokis grandan diskuton en la tuta lando, kie ĝi fariĝis politika demando. Cetere ne ĉiutage okazas tiaj reformoj en eŭropaj lingvoj, tradicie konservemaj kaj fieraj pri la etimologio (ĉi-okaze plejparte latina) de siaj vortoj. La disputo komenciĝis en la pasinta februaro: tiam la loka ministrejo pri edukado sciigis, ke, 26 jarojn post ĝia formala aprobo (ja falinta en la vakuon), la lernejaj manlibroj ekde la venonta studojaro devos finfine adopti la reviziitan ortografion de la franca lingvo.

Oficiala deponprenanto

Ĉi-lasta, laŭ indikoj (kiuj datiĝas de decembro 1990) de la tiama ĉefministro Michel Rocard, estis akceptita ankaŭ de la ne tre ridema Académie française. Temas pri institucio, kiu, ekde la epoko de kardinalo Armand-Jean du Plessis Richelieu, estas oficiala kaj severa deponprenanto de ajna rajto pri tio, kio povas esti difinita, kun la necesaj ŝanĝoj, kvazaŭ la „Fundamento” de la franca idiomo.

Alarm-titoloj

Praktike, spite al iuj ĵurnalaj alarm-titoloj, temas ne pri vera revolucio, sed pri ieaj-tieaj simpligoj, kiuj koncernas la skribadon de 2400 vortoj: kio tamen ne malmultas. La celo? Sekvi tion, kio estas la natura evoluo de la parolata lingvo. Krom la vorto por „cepo”, modifoj venas ankaŭ por nénuphar, „nimfeo”: tiuj skribantaj la vorton jam nun uzu „f” anstataŭ „ph”, se ili ne volas riski ricevi de siaj instruistoj (metaforan) vergofrapon.

Konfuziteco

Adiaŭon ankaŭ al la cirkumfleksa akcento sur la vokaloj „i” kaj „u”, krom en la okazoj, kiam ĝia ĉeesto necesas por distingi samprononcajn vortojn. Ekzemple tiu ĉi tradicia franca akcento travivos ĉe la participo de la verbo „devi” (), samkiel en la adjektivo mûr („matura”), tiel ke ne estiĝu nedezirata konfuzo kun la substantivo mur, „muro”).

Latindevenaj prefiksoj

Danksalutas la streketoj mem, ĝis tiam uzataj en kunmetitaj vortoj, kiuj enhavis latindevenajn prefiksojn, kiel contre, entre kaj extra. Oni fine simpligas kelke da akord-reguloj rilate al kunmetitaj vortoj, dum oficiale eniras la francajn vortarojn iuj neologismoj (kvankam ne tiom novaj: ili estis unuafoje registritaj antaŭ 26 jaroj: sed pli bone malfrue ol neniam, ĉu ne vere?).

Demagogia eminentulo

En la lastaj jaroj la nova ortografio estis plurfoje rekomendita, sed neniam necesigita. Tial ĝi estis fakte nek utiligita nek disvastigita, kio verŝajne provokis tra iuj uloj la nunajn surprizon kaj konsternon. Dekstrula sindikato lanĉis peticion kontraŭ ĉi tiun, laŭdire, „reformon fian”. Eĉ membroj de la menciita Académie estas laŭdire sur la pado de militiro. En la 5a de februaro intervenis tiurilate ankaŭ eminentulo, nome Jean d'Ormesson, kiu parolis pri riskoj pri la franca identeco kaj, iom demagogie, aldonis: „Mi rifuzas paroli pri cirkumflekso, dum estas homoj, kiuj memmortigas”.

Tvitera kampanjo

Oni lanĉis ankaŭ, en Tvitero (Tvitujo), „pepaĵan” kampanjon kontraŭ la reformo (#jesuiscirconflexe, „mi estas cirkumflekso”, ironie simiante la faman kontraŭterorisman sloganon #jesuischarlie), kaj oni kolektas subskribojn por peti la demision de la ministrino Belkacem. Tiun lastan certe defendas tamen la plimulto de la junuloj: ja avertis la fakuloj, ke la misfamaj diktaĵoj, vera koŝmaro de tutlandaj lernejanoj, estos nun tre pli simplaj, tiel ke malaltaj notoj estigos – espereble – malnovan memoron. Se vi parolas la francan kaj deziras taksi vian lertecon rilate al la nova ortografio, nepre vizitu la retejon de la gazeto Le Figaro ( http://www.lefigaro.fr/actualite-france/2016/02/04/01016-20160204ARTFIG00135-testez-vos-connaissances-sur-la-nouvelle-orthographe.php).

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07