MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

ALBANIO

Malnovaj argumentoj de novaj registaroj

Protestis albanoj loĝantaj en la norda parto de Grekio pro vizito al Albanio en junio de la greka ministro pri eksteraj aferoj, Nikos Kotzias.

La albanoj, anoj de la patriotisma asocio Ҫamërio [ĉamerio], regiono kompakte loĝata de albanaj etnuloj, protestis, ĉar la ministro alvenis por altrudi al la loka registaro redifinon de la marlinio interlanda.

La iama registaro demokrata estis devigita akcepti la redifinon, por ke Grekio voĉdonu favore por la liberaligo de vizoj por albanoj. Tamen la konstitucia juĝejo nuligis la interkonsenton.

Milito

Plie, ministro Kotzias repostulis konstruon de pliaj tombejoj kun la ostoj de grekaj soldatoj falintaj en la regiono dum la itala-greka milito 1940-1941. La albana registaro ne kontraŭas sed volas, ke oni konsideru soldato nur tiun, kiu posedis soldatan identigilon. Se ne, oni kiel nun daŭre reentombigus kiel grekajn soldatojn ankaŭ albanajn mortintojn, eĉ infanojn.

La asocio Ҫamërio, de pluraj jaroj organizita kiel politika partio parlamenteca, insistas, ke ĉamoj revenu al siaj teroj en Grekio kaj kompensiĝu. La afero iris jam al la homrajta kortumo en Strasburgo.

Bienuloj

Cetere Grekio havas normalajn rilatojn kun Albanio. La greka malplimulto sude en la lando, delonge servinta kiel terkulturistoj kaj taglaboristoj ĉe albanaj bienuloj, ekde 1991 akiris la rajton posedi teron samkiel ĉiuj aliaj albanoj.

En Grekio jam de 25 jaroj laboras kelkcent miloj da albanaj ekonomiaj rifuĝintoj. Grekio okupas la duan lokon inter investintoj en Albanio kaj ambaŭ landoj kunmembras en Nord-Atlantika Traktato-Organizaĵo (NATO).

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07