MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

MINORITATAJ LINGVOJ

La idiomo de insulo Ĵerzejo

En oktobro 2015 mi feriis kun mia familio sur la insulo Ĵerzejo, la plej granda el la Manikaj Insuloj de Britio. Mi havis du motivojn por deziri vojaĝi tien: unue, ĉar mi estis informita, ke tiu loko estas bela; due, ĉar mi interesiĝas pri minoritataj lingvoj kaj dialektoj.

Distrikta vokto

Vere indas viziti Ĵerzejon. Ĝi estas bela, malgranda insulo, distanca nur dudekon da kilometroj de la franca marbordo. Kvankam oficiale konstituante britan teritorion, ĝi ĝuas altan gradon de aŭtonomio. Oficiale, ĝi estas konsiderata bailliage (franca vorto, anglalingve bailiwick), kies signifo estas voktujo, nome teritorio regata de bailli, distrikta vokto.

La insulo havas siajn proprajn leĝojn, monon, policon, poŝtan servon kaj dissendejon: do oni ricevas la impreson, ke fakte temas pri eta sendependa ŝtato. Iom strange ĝi estas nek parto de Unuiĝinta Reĝlando – kvankam ĝi rekonas la britan reĝinon kiel sian monarkon –, nek membro de Eŭropa Unio. En tiu senco ĝia statuso estas simila al tiu de la manksa insulo. En ambaŭ teritorioj la leĝoj de la brita parlamento ne estas aplikeblaj.

Viktoro Hugo

Geografie kaj geologie (sed ne el politika vidpunkto) Ĵerzejo estas parto de Normandio, kaj tial dum la plimulto de sia historio la insulanoj parolis normandan dialekton. En la jaro 1852, la franca verkisto Viktoro Hugo, kiu estis ekzilita pro politikaj kaŭzoj, translokiĝis ĝuste al tiu ĉi insulo inter Francio kaj Anglio pro tio, ke, kiel li asertis, „en Ĵerzejo ĉiuj parolas la francan lingvon”.

Milito

Bedaŭrinde por tiuj, kiuj amas la francan, ĉi tio ne plu veras. Dum la dua mondmilito la Manikaj Insuloj estis invaditaj de la germana armeo. Je la komenco de la okupado la germanaj soldatoj traktis la loĝantojn relative humane, sed la naziismaj aŭtoritatuloj forportis britojn, kiuj ne estis denaskaj insulanoj, al koncentrejoj sur la eŭropa kontinento, kie kelkaj estis mortigitaj. Plie la nazioj venigis militkaptitojn el aliaj invaditaj landoj kaj devigis ilin labori kiel sklavoj: ili fosis tunelojn en la malmola granito de la insulo, tiel kreante subteran fortikaĵon similan al abelujo. Hodiaŭ la tunela milita malsanulejo tiam konstruita de la menciitaj malliberuloj estas iom makabra turisma allogaĵo. Eĉ pli malplaĉa restaĵo de la nazia okupado estas monumento kun nomoj, naciecoj kaj fotoj de la sklavoj/laboristoj, kiuj mizere mortis sur la insulo.

Germana lingvo

La germanoj provis instigi la etulojn al la lernado de la germana lingvo, sed ŝajne la infanoj ne interesiĝis pri ĝi. Aliflanke, laŭraporte, la insulanoj intence uzis la ĵerzejan kiel sekretan lingvon, kiun la germanoj kaj iliaj interpretistoj ne povis kompreni.

Kiam la Manikaj Insuloj estis liberigitaj je la fino de la milito (fakte tiu estis, inter ĉiuj landoj invaditaj de la germanoj, la lasta liberigita teritorio), ne nur la ekzilitaj ĵerzejanoj revenis al siaj propraj hejmoj, sed ankaŭ granda amaso da neinsulanoj, serĉantaj pli agrablan loĝlokon ol la griza postmilita Britio, „invadis” Ĵerzejon. La alveno de tiom da angleparolantaj novaj loĝantoj el la Brita Insulo grave endanĝerigis la supervivon de la loka, malforta ĵerzeja idiomo.

Deĵoranta junulo

Pro tio, ke, kiel mi jam diris, unu el miaj ĉefaj interesoj estas la lingvoj kaj dialektoj de minoritataj popoloj, mi decidis priesplori la nuntempan situacion de la ĵerzeja. En Saint Helier, la ĉefurbo de la insulo, mi ne aŭdis eĉ unu francan vorton, krom tiam, kiam grupo de turistoj el Francio alvenis al nia hotelo. La stratnomoj ene de la urbo estas indikitaj en la angla kaj en la franca. Tra la tuta insulo preskaŭ ĉiu loknomo estas franca aŭ ĵerzeja, sed ne angla.

Apud la urba muzeo mi trovis la oficejon de la Societo de la ĵerzeja lingvo. Mi petis de la deĵoranta junulo informojn pri la loka lingvo; kaj li turnis min al maljuna sinjoro. Al mia demando, ĉu la ĵerzeja estas ankoraŭ parolata, li asertis, ke jes, ĝi plue viglas. Li diris, ke en la insulaj bazlernejoj la infanoj unue lernas la ĵerzejan kaj poste, nur en la duagradaj lernejoj, ili studas la francan lingvon. Sur stando ene de la societa oficejo troviĝas ilustritaj lernolibroj pri la ĵerzeja, kaj oni povis kompari ĝin kun la laŭnorma franca.

Luksaj vilaoj

Interrete mi poste serĉis pli da informoj pri la insula lingvo, kaj oni pentris malpli brilan imagon ol la entuziasma sinjoro en la oficejo. Laŭ la anglalingva Vikipedio, restas nur 2800 denaskaj parolantoj de la normandaj dialektoj en la tuta Manika Insularo. La ĵerzeja estas superverŝita de la angla pro la alveno de tiom da angleparolantoj. En la postmilita periodo multaj riĉaj angloj konstruis luksajn vilaojn sur la insulo. Iom aŭdace, la tiama vokto (angle: bailiff, france: bailli) de Ĵerzejo invitis plurajn bankojn instali filiojn en Saint Helier, kaj ekde tiam ili estis uzataj de privataj kaj komercaj investantoj por deponi kaj kaŝi sian monon en sekretaj kontoj. Tio ne ĉiam estas kontraŭleĝa, sed ebligas, ke pensiuloj kaj aliuloj pagu malpli da impostoj en Britio. Tiu iniciato ne estas aparte avantaĝa por la indiĝenaj insulanoj, kaj ĝi tre „erozias” la tradiciajn ĵerzejajn kulturon kaj socion.

Portugaloj

Kurioze, multe pli da loĝantoj en Saint Helier parolas la portugalan ol la ĵerzejan. Laŭ publikigita statistiko por la jaro 2011, 8,2 elcentoj de la loĝantoj de Ĵerzejo estas portugaloj (precipe de la insulo Madejro), kiuj ekde la 1960aj jaroj enmigris por labori en la fakoj de agrikulturo kaj turismo, sed nun ludas diversajn rolojn en la socio kaj en kelkaj okazoj estas eĉ medicinistoj.

Verbaj aspektoj

Kvankam la ĵerzeja hodiaŭ sin trovas en tre endanĝerigita stato, organizaĵo nomita Le Don Balleine, financata de la insula konsilantaro, klopodas revigligi ĝin. Laŭ la lasta insula popolnombrado, la nombro de infanoj parolantaj la lingvon iom kreskis, danke al la enkonduko de programo pri instruado de la ĵerzeja en lernejoj.

La ĵerzeja verbosistemo estas iomete pli komplika ol la normala franca. Ĝi fakte distingas perfektan kaj imperfektan aspektojn kaj aldone ebligas iterativan aspekton, ekzemple aver, „havi”, kaj è:raver, „havi refoje”. Nesurprize, kelkaj influoj el la angla lingvo ja estas konstateblaj, precipe ĉe la vorttrezoro.

Nova arkeo

Ne facilas esti tre optimismaj pri la supervivo de tiaj minoritataj lingvoj. Ŝajnas, ke iu forta lingvovora idiomo – nuntempe la usonangla – iom post iom enterigos la malfortajn. Dekoj da etnaj lingvoj ĉiujare malaperas, kaj la procedo ne ĉesas. Bedaŭrinde estas homoj, kiuj bonvenigas ĉi tian evoluon. Kontraste, ie-tie oni legas, ke saĝulo – ĉu Rabindronath Tagor? – deklaris, ke, se en la mondo iam estiĝos ununura kulturo, estos tempo, por ke Dio konstruigu novan arkeon por savi la homaron de nova monda diluvo.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17