MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Sagao pri disfloro kaj pereo

Mikaelo Bronŝtejn aperigis novan libron el la historio de Esperanto-movado en Rusio kaj Sovetio. Pri tiu temo estas jam verkitaj de li la esearo Legendoj pri SEJM kaj romanoj Oni ne pafas en Jamburg kaj Dek tagoj de kapitano Postnikov.

La nova romano rakontas pri la periodo, kiam la movado en la lando evoluis plej rapide, fariĝis plej grandnombra kaj aktiva dum tuta sia ekzisto, kaj fine de kiu ĝi tragike pereis – inter la jaroj 1918 kaj 1938. La romano estas grandega, prezentante ankaŭ la vastan panoramon de la vivo de la lando en tiu treege komplika tempo, kaj ŝanĝoj en la ĝenerala vivo refraktiĝas en la vivo de esperantistoj. La eventoj okazas en Moskvo, Petrogrado-Leningrado, Parizo, Madrido, profunda ukraina provinco, krimea stepo, Palestino ... Verŝajne, la aŭtoro devigis sin kelkfoje halti en certaj priskriboj, por ke la teksto ne ŝvelu ekster akcepteblaj limoj.

Stereoskopia bildo

La romano havas kvin ĉefajn temliniojn, kiuj interplektiĝas, interferas, disiĝas kaj denove kuniĝas, kreante stereoskopian bildon de la vivo de la esperantistoj dum la tuta konsiderata periodo. La ĉefaj protagonistoj-esperantistoj apartenas al diversaj sociaj tavoloj kaj naciecoj: la simpla ukraina kamparano kaj la vilaĝa forĝisto Vasilj, petrograda laboristo, devenanta el juda urbeto, apuda al Vasilj, Ŝlomo, la franca oficistino kaj ĵurnalistino Francine, moskva instruistino, devenanta el Siberio, Vera, kaj soldato-fusilisto el latva regimento, Talis.

Iliaj personecaj, profesiaj kaj familiaj evoluoj dum 20 jaroj estas ligitaj kun Esperanto. Ili vivas en tiu medio; la centra evento de la romano, en kiu ja partoprenas ĉiuj kvin, estas la SAT-kongreso en Leningrado en 1926. La feliĉa kvinopo eterniĝis sur kongrestempa komuna fotaĵo ... Krom tiu kvinopo de personoj fikciaj, en la romano rolas personoj historiaj: famaj esperantistoj kiel Nedoŝivin, Saĥarov, Postnikov (la heroo de la pli frua fama romano de Bronŝtejn), Drezen, Lanti, Demidjuk, Nekrasov, Miĥalski, Sneĵko kaj multaj aliaj. Ni renkontiĝas sur la romanpaĝoj ankaŭ kun la gravegaj personoj de la lando: Lenin, Trockij, Stalin kaj multaj aliaj (kiuj, laŭ la volo de la aŭtoro, ion diras pri Esperanto). Tamen la roloj de ĉiuj realaj personoj (krom unu escepto – Podkaminer) estas epizodaj, kaj ili estas bezonataj por emfazi la realecon de la romano.

Kunvivi la epokon

Kompreneble, la ĝenerale tragika finalo estas antaŭvidebla: ja ni konas la historion kaj scias multon pri la Granda Teroro kaj pri la sorto de la esperantistoj en tiu tempo. Sed unu afero estas simple scii pri la faktoj, kaj la alia – kunvivi la epokon kun la vive prezentitaj homoj, trasenti la tiaman tragedion. Jes, ni scias, ke ne ĉiuj esperantistoj tiutempe pereis aŭ estis persekutitaj; iuj bonŝancis – sed ankaŭ ĉe la „bonŝanculoj” la epoko lasis sian mornan sigelon. Viva bildo de tiu tempo ne simple en nia lingvo, sed en esperantista, movada percepto – tio ĝis nun mankis, kaj tio nun ekzistas!

Profunda esplorlaboro

La romano estas historia ne nur pro tio, ke ĝi rakontas pri iu historia epoko, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estas bazita sur granda profunda esplorlaboro de la aŭtoro kaj estas akompanata de aro da dokumentoj (inkluzive ilustraĵojn), kiuj enplektiĝas en la tekston. Poeziaj citaĵoj el la plej brila tiama tiea poeto Miĥalski (unu el liaj versoj donis la titolon al la romano), artikoloj el esperantistaj gazetoj, citaĵoj el rusaj ĵurnaloj kaj artikoloj de sovetiaj gravuloj enframigas la ĉapitrojn kaj konfirmas tion, kion oni legas en la teksto fikcia. Tial la libron eblas nomi vera romano-esploro (tia jam estis, cetere, Dek tagoj de kapitano Postnikov, do, la stilo por la ĝenro estas por la aŭtoro konata). Fone de ĉiu prezentata epizodo senteblas bazo – grava pluso por historia beletraĵo.

Eraretoj

En tiom grandega historia bildo enŝteliĝis kelkaj eraretoj kaj anakronismoj. Ekzemple, parolado de Lenin al Talis (p. 46) stile aspektas kiel parodio al propagandaj filmoj el la 1930aj. Realece tio ne aspektas. Krome, tie estas eraro: la gazeto Iskra ekzistis en 1900-1906, kaj Lenin pri ĝi okupiĝis ĝis 1903; en 1912 la gazeto de la bolŝevistoj estis Pravda, kiun ili ĵus akaparis de la tiutempe eksterfrakcia social-demokrato Trockij. Sur p. 240 temas pri aprilo de 1925 kaj la celebro de la naskiĝtago de Lenin. Tamen, ekde la morto de Lenin en 1924 ĝis 1955 oni celebris lian memoron en la mortodato (21.01) kaj nur poste – en la naskiĝtago (22.04).

La tradicio de la „leninaj lecionoj” aperis en komsomolo nur en 1970, okaze de la 100-jariĝo post lia naskiĝo. La moskva Kolona Halo (p. 295), kie okazas koncertoj kaj solenaĵoj, troviĝas ne en Kremlo, sed en la Domo de Unuiĝoj (eksa Nobela Kunvenejo). La solena akcepto, kiun partoprenis Francine, pli verŝajne, povis okazi en la Halo de Sankta Georgo de la Granda Kremla Palaco. Nu, da tiaj misoj estas tre malmulte, kaj ilia ĉeesto nur emfazas la ĝeneralan historian verecon de la verko.

Inter lupoj kriu lupe

Granda problemo, pri kiu meditas la aŭtoro, estas la rilato inter la movada strategio, kiun elektis Drezen, kaj sortoj de la movado en Sovetio. Drezen fariĝis movada diktatoro jam en la 1920aj; la aŭtoro, fakte, diras, ke Drezen estis stalinisto antaŭ ol stalinismo, kiel tia, formiĝis! Li rekte aludas pri tio, priskribante konversacion inter Saĥarov kaj Postnikov dum la Viena UK (p. 183). Persona diktatoreco kaj senkompato al ĉiuj kontraŭuloj, ne dezirantaj al li cedi, – jen la strategio de Drezen en la Esperanto-movado. Se ĝi imitis kaj eĉ devancis tion, kio ekzistis en la socio ĝenerale, esprimeblas ankaŭ pli simple: inter lupoj kriu lupe.

Objektive, tiu strategio donis al la movado bonajn fruktojn: kvanto da kursoj, lokaj grupoj; la membraro de SEU kreskis enviinde por kiu ajn periodo – nun ni revi ne povas pri io simila. Ankaŭ certaj signoj de la desupra agnosko ne mankis. Ne malatentindas la evoluo de la kultura flanko: oni kreis bonajn originalaĵojn, tradukis, eldonis revuojn kaj librojn ... Kaj la movado daŭre bone funkciis, eĉ kiam la ekstera premo ekevidenteblis post la definitiva venko de la stalinismo en 1929-1930, kion speciale montras Bronŝtejn en la priskribo de fikciaj, sed elokvente prezentitaj renkontiĝoj de Peters kun Drezen (p. 323-328) kaj de Stalin kun NKVD-estroj (p. 409-412).

Enkadre de tiu strategio Drezen komence ŝiris la rilatojn kun UEA, poste, kiam eknecesis tio, kun SAT ... Ĉio statis bone – sed la aŭtoro per la buŝo de Saĥarov (p. 185) priskribas la danĝerojn de tiu strategio kaj de la vertikala strukturo de la movado: tiu strukturo povas tre facile perei pro falo de sia supro. Kune kun ĝiaj partoprenantoj.

La tragika sorto de la movado en 1937-1938 estas certa sekvo de la centrado de la movado sub diktatoreca gvido de Drezen – pro tio ĝin eblis frakasi tuj. Sed, de alia flanko, tiu organiza maniero, kiu konformisme sekvis la politikajn ŝanĝojn de la totalisma ŝtato, permesis al la movado sukcese travivi kaj la unuan ondon de amasaj reprezalioj en 1929-1931, kaj la duan en 1934-1935, kaj nur la Granda Teroro de 1937-1938 plene ĝin frakasis. Ĉu tio estis nepra destino? Mi ne certas – ja la teroro (kiu mem estis vere neevitebla) povis esti iom malpli granda (same kiel eĉ pli granda!), kaj de tio dependis, ĉu ĝi tuŝos esperantistojn, ĉu ne. La sperto de certaj aliaj landoj, kiuj travivis similajn reĝimojn, montras, ke tiaspeca konformismo ja fojfoje helpis. Do, ununuran respondon, ĉu la movada strategio de Drezen estis plene erara, doni apenaŭ eblas. Estas pli verŝajne, ke sen tiu konformismo la movado povis malaperi eĉ pli frue ...

Ĉu leciono?

Do, ĉu oni povas ekstrakti el tiu periodo iun certan lecionon, mi ne povas respondi. Historio, kiel oni diras, instruas nur pri tio, ke ĝi nenion kaj neniun instruas. Por tio la libro – same, kiel ĉiu honesta historia libro, ĉu scienca, ĉu beletra – ne taŭgas. Sed por kio ĝi ja taŭgas – estas renovigo de rememoroj pri bonaj homoj, sindonaj al sia fina idealo, kiuj eraris, suferis, pereis ..., sed sendube meritas nian dankon pro tio, ke ili evoluigis niajn lingvon, idearon (eĉ per siaj eraroj) kaj kulturon kaj pagis por tio minimume rompitajn sortojn, kaj ofte siajn vivojn. Danke al la granda laboro de Bronŝtejn ni pli bone kaj pli vive ilin imagas – kaj pro tio kun pli forta konscio devas nin klini antaŭ ilia memoro.

Nikolao GUDSKOV
Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado. Eld. Impeto, Moskvo, 2016. 566 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-5-7161-0286-6.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17