MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

KANADO

Mortis eta lingvo, mortis ega kulturo

En februaro 2016 mortis 89-jara viro, kies nomo estis Alban Michael. Kiu li estis? Temas pri la lasta parolanto de nuchatlaht, lingvo de la kanada insulo Nootka [nutka]. Kiel kaj kial la tieaj homoj perdis la kapablon paroli la idiomon de sia propra loĝloko?

Markolo

La insulo Nootka kaj la samnoma markolo situas ĉe la nord-okcidenta bordo de Vankuver-insulo en la tiel nomata Brita Kolumbio. Inter 1774 kaj 1778 alvenis esploristoj el Hispanio kaj Anglio: grandvelajn galionojn ili utiligis kiel veturilojn. Por la indiĝenaj loĝantoj tio estis kvazaŭ oni spertus la alvenon de eksterteranoj el kosmoŝipoj.

Eŭropa mondo

La eŭropanoj ja atingis la nordan Pacifikon samkiel alimondanoj, kaj ili alportis variolon, kiu laŭ kalkuloj mortigis 75 elcentojn de la indiĝenoj. Ili intence volis pligrandigi siajn imperiojn kaj eksporti sian urbecan mondon: militojn, filozofiajn kaj religiajn debatojn, ideojn, kiel tiuj de Jean-Jacques Rousseau, Voltero, Erasmo, John Locke, Neŭtono kaj Galilejo. Ili venis de mondo, kie jam regis amas-komunikado, danke al iliaj skribitaj lingvoj, kiuj, dum pli ol tricent jaroj, jam estis ekspluatintaj la inventon de la gutenberga presilo. Surpaperaj simboloj ŝajnis doni plian signifon al ilia surtera vivo, farita de agronomio kaj beletra civilizacio.

Indiĝena mondo

La popolo de Nootka vivis kaj perceptis sen iuj ajn skribitaj simboloj la surteran vivon. Ilia ĉasista vivmaniero profunde fremdis por la eŭropanoj. Tamen, ĉasante kaj kolektante, la lokaj loĝantoj iumaniere legadis per neskribita lingvo. Ĉiuloke, ĉirkaŭ si, oni iel legadis la senteblan mondon, kiu paroladis psike, praktike, ter-simbole en rokoj, ventoj, montoj, arboj, sezonoj, blekoj de alkoj, ursoj, pumoj kaj agloj. Tradiciaj buŝaj rakontoj instruadis la homojn pri la mondo. La indiĝenoj vagadis laŭsezone inter vilaĝoj por fiŝkapti aŭ ĉasi.

Kulturo

Kulture ili regadis sin per heredaj dinastioj kaj klanoj, tiel kreante ĉiom indan kulturon, kies ingrediencoj estis muziko, danco, kantoj, grandaj kanuoj, tipaj vestaĵoj, iu arkitekturo bazita sur lignaj domoj kaj gravuritaj praavaj totemoj. Ilia vivsinteno antaŭ la naturaj kreitaĵoj, rigardataj kiel egalaj partneroj en la komuna vivmedio, elvokis antaŭtempe la modernajn konceptojn de ĝisostaj ekologoj. Ĉiun vivon, ĉies vivon oni sentis kiel sanktan kaj valoran en si mem, enkadre de interplektita interdependeco.

Kultura genocido

Plejparte la eŭropanoj sentis sin kulture superaj. Ilia agrikultura, scienca, fiks-hejma, urbeca civilizacio ne estis akordigebla kun tiu de ĉasista, vagema socio, kies vivmaniero estis do nekomprenebla. Pri la pensmaniero de homoj, kiuj komune kolektas kaj ĉasas, la eŭropanoj tiam ne plu havis memorojn. Taksante la indiĝenojn kiel nekulturitajn sovaĝulojn, oni ĉiumaniere malpermesis al la indiĝenoj, kiuj postvivis la epidemion de variolo, pluan praktikadon de la propra kulturo. Forigo de la denaska lingvo estis la unua inter la doktrinoj de kultura genocido. Anstataŭigo de la indiĝena „sankta naturismo” per kristanismo estis la dua.

Rakontoj

Post la morto de sia patro Alban Michael povis paroli nur al si mem. La kulturaj interpretoj pri la natura medio, la historiaj rakontoj de la pasinteco nun estas perditaj. Lian voĉon oni registris, kaj lian lingvon oni instruas. Sed bedaŭrinde homoj plejparte lernas nur kelkajn salutojn kaj ceremoniaĵojn.

Wallace GeorgeDU TEMPLE
korespondanto de MONATO en Kanado

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Wallace George du Temple el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17