MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BARATO

Ombro de diskriminacio sub lampo de sukceso

Jen iom pli longa kaj detala versio de la samtitola artikolo, kiu aperos en la magazino.

Mortigis sin en januaro studento de la universitato de Hajderabado en la sud-barata gubernio Telangana; en marto agresis la universitata estraro kontraŭ siaj studentoj. La sinmortiginto, Rohith Vemula, estis dalito, do apartenis al kasto, kiun altkastaj hinduoj traktis kiel netuŝeblan, ĝis la konstitucio formale aboliciis tiun diskriminacion.

Por kompreni la dalitojn, tamen, nepras ion scii pri B.R. Ambedkar (1891-1956). Detaloj troveblas ĉe Vikipedio, sed Ambedkar estis la ĉefa arkitekto de la konstitucio de Barato kaj mem apartenis al unu el la dalitaj kastoj.

Malgraŭ formala abolicio de diskriminacio, tamen, kiel oni scias el la spertoj de la nigruloj en Usono, la socia realo malofte tuj ŝanĝiĝas.

Marĝeniĝo

La hodiaŭaj dalitoj, do la eksaj netuŝebluloj, multaj el ili kaptitaj en la kamparana malriĉeco, luktas kontraŭ la kulturaj restaĵoj de la delonga marĝenigo. La konstitucio instalis aranĝon de pozitiva diskriminacio por renversi la maljuston.

Laŭ tiuj aranĝoj, Barato rezervas fiksitan proporcion da laborpostenoj kaj edukejaj enirbiletoj por kandidatoj el dalitaj kastoj, aŭ indiĝenaj popoloj, aŭ alia marĝena kategorio. La altkastaj hinduoj regas la instituciojn kaj rezistas la klopodon de la dalitoj kaj aliaj marĝenuloj elveni el la socikultura handikapiteco.

La ĉefrolulo, Rohith Vemula (1989-2016), estis intelekte elstara dalito. Li ne uzis sian kastan bileton por eniri la universitaton de Hajderabado, altrange magistriĝi pri zoologio, gajni ŝtatan esplorstipendion kaj eniri samloke esplorprogramon pri la sociologio de scienco kaj teknologio.

Maldekstruloj

En tiu universitato, sur la tereno de la kultura-politika aktivado, li komence provis kamaradi kun aliaj maldekstruloj, sed konstatis, ke la maldekstran studentaron regas altkastanoj. Rohith tial aliĝis al ASA, dalita organizaĵo inspirita de d-ro Ambedkar. Sub lia gvidado, tiu asocio vigle funkciis, kio aspektis minaca al la dekstra studenta organizaĵo, sponsorata de la nuna registaro.

Komence de aŭgusto ASA aranĝis la prezentadon de dokumenta filmo. Tiu analizas la sangan konflikton de 2013 inter hinduoj kaj islamanoj en Muzaffarnagar kaj trovas kulpaj ĉiujn politikajn partiojn, precipe la partion BJP nun regantan. La BJP-ligita studenta organizaĵo ABVP perforte disrompis la prezentadon de tiu filmo. ASA protestis pri ĝia atako.

La prezidanto de ABVP, Susheel Kumar, afiŝis en Facebook, nomante la ASA-anojn gangsteroj. Multaj ASA-anoj, inkluzive de Rohith Vemula, iris al lia ĉambro kaj, en la ĉeesto de sekureco-stabanoj, petis de li skriban pardonpeton.

Repripenso

Susheel Kumar poste plendis, ke la ASA-anoj batis lin. La administracio la 3an de septembro 2015, suspendis Rohith kaj tri aliajn dalitajn studentojn, tamen post repripenso – ĉar la akuzo montriĝis nepruvebla – la 11an de septembro retiris la suspendon.

Nova rektoro proksima al BJP, Apparao Podile, ekoficinte la 22an de septembro, 2015, ricevadis leterojn el deputitoj kaj ministroj de BJP insistantajn, ke li tamen punu la dalitajn studentojn.

Lia administracio la 16an de decembro 2015 decidis puni Rohith kaj kvar aliajn dalitojn laŭ kurioza metodo: ili rajtu plu studi, bibliotekumi, seminarii, tamen ne rajtu loĝi/manĝi en la studentaj loĝejoj/manĝejoj. Ĉi tiu metodo uzis la ilaron de moderna institucio por konsterne paŭsi iujn trajtojn de la klasika hindua ostracismo kontraŭ la dalitoj.

Tendoj

Tiuj studentoj, tranoktante en tendoj sur universitataj gazonoj, protestadis kontraŭ tiu ĉi decido. Dum pluraj monatoj, la universitato blokis ilian stipendion. Dalitoj, kies familioj ne havas fortan financan bazon, malfacile eltenas tian sieĝon.

En decembro Rohith skribis leteron al la rektoro, proponante, ke tempe de la akcepto de dalitaj studentoj en la universitaton la rektoro bonvolu donaci al ili venenon. La rektoro ne respondis.

Antaŭ sia sinmortigo en la 17a de januaro 2016, Rohith verkis leteron emfazantan, ke lian stipendion por la ĵusaj sep monatoj oni bonvolu pagi al lia patrino. Eble por faciligi la akcepton de tiu financa peto, li petis, ke neniu ĝenu liajn „amikojn aŭ malamikojn”

Poeto

Lia sperto kiel poeto kaj verkisto aperas en la formato de lia antaŭmorta letero. Tie Rohith diras, ke li ambiciis esti scienc-populariga aŭtoro kiel Carl Sagan, sed ke li finfine estos konata nur kiel la verkinto de tiu ĉi noto pri sinmortigo. Li volis verki pri la steloj, kaj nun esperas spirite ĝisveturi la stelojn – spirite, ĉar kiel ateisto li lucide alfrontas sian finon kun plena kompreno, ke en neniu formo li mem persistos preter tiu sojlo.

Tiu ĉi sinmortigo de intelekte reliefa dalito, kiu ankaŭ estis poeto, post tuta serio da similaj sinmortigoj en tiu kaj aliaj universitatoj, rompis digon. Okazis tutlandaj protestoj. Oficiala enketo provizore kulpigis la universitatan administracion. Komenciĝis formalaj procedoj por pristudi la konduton de la rektoro Apparao, kiu prenis longan forpermeson.

Sloganoj

Dume la dekstraj fortoj turnis la atenton al aliaj edukejoj. Ili komencis en la ĉefurbo Delhio, kie en februaro la polico arestis la maldekstran studenton Kanhaiya Kumar. Tiu estras la studentan unuiĝon de la universitato Ĝavaharlal Nehru kaj estis respondecigita pri tio, ke dum kultura-politika programo iuj studentoj kriis sloganojn „kontraŭnaciajn”.

Tie kaj en la altlernejo Ferguson en Pune, la dekstraj studentaj organizaĵoj rolis kvazaŭ senditoj de la registaro. En la universitato de Alahabad la dekstra rektoro minacis la maldekstran gvidantinon de la studenta unuiĝo pri suspendo kaj eventuala elpelo el la universitato.

La polusiĝinta studenta komunumo en la universitato de Hajderabado, malgraŭ ĉi tiu malboniĝinta etoso en la tuta lando, tamen jam komencis iom resaniĝi de la propraj vundoj, kiam abrupte la 22an de marto la reinstaliĝo de la rektoro Apparao denove frakasis la pacon.

Apogemo

De la fakto, ke la proceso kontraŭ li sub la Leĝo de Preventado de Atencoj kontraŭ Listigitaj Kastoj ne progresas (pro la malvolonto de la registaro de la gubernio Telangana aresti lin kaj lanĉi jurajn paŝojn surbaze de la akuzo), Apparao konkludis, ke li povas kalkuli pri silenta apogemo ĉe la gubernia registaro.

Tial Apparao envokis policanojn kaj arestigis du instruistojn kaj 25 studentojn, plejparte dalitajn. Lia administracio koluzie kun simpatiantoj inter la teknikaj kaj mastrumaj stabanoj senigis dum du tagoj ĉiujn studentojn (ne nur la laŭ ili kulpajn) je manĝaĵoj, akvo, Interreto, aliro al la monmaŝinoj, kaj la rajto kuiri sur la gazonoj por solvi la krizon.

Studenton tie kuirantan la policanoj brutale batis. La administracio krome fermis la pordegojn de la universitato por malhelpi, ke eksteruloj envenu por liveri manĝaĵon aŭ akvon al la sieĝataj studentoj. Ĉi tiun senprecedencan agreson kondamnis homrajtaj organizaĵoj. La arestitoj estas kontraŭkaŭcie liberigitaj.

Agreso

Tamen la administracio, apogate de la federacia registaro, nek pripentas nek bedaŭras sian agreson, sed daŭrigas la sieĝan staton ĉe la pordegoj. Oni konstatas malstreĉiĝon nur ĉe la internaj liveroj: la studentloĝejaj kafejoj denove funkcias, same kiel Interreto.

La ĉefe altkasta funkciularo de la universitatoj en la nuntempa Barato jam de jardekoj malfavore reagas al la pligrandiĝintaj vicoj de la dalitoj kaj aliaj eksviktimaj popoltavoloj inter la studentoj. La ferociĝinta agresemo estas nova simptomo, ligita al la ekstrema karaktero de la nuna registaro en Delhio.

La rezistmovadon kontraŭ ĉi tiu agreso gvidas en la universitato Ĝavaharlal Nehru la tradicie maldekstraj organizaĵoj. En la universitato de Hajderabado temas pri tiu dalita asocio, al kiu Rohith Vemula turnis sin post senreviĝo pri la maldekstro.

Rakonto

La premo de la dekstro kreas novan ĥemion inter la diversaj rezistantaroj, kun sekvoj ankoraŭ ne prognozeblaj. La internacie papagata rakonto de industria progresego en Barato donas tian prestiĝon al ĝia registaro, ke la mondaj amaskomunikiloj elektas ne atenti la ombron sub tiu lampo, alianca kun la subprememaj regantoj de aliaj landoj.

Eĉ kiam Rita Izsák-Ndiaye, la speciala raportisto pri malplimultoj al la Homrajta Konsilio de UN, mencias en sia raporto en 2016 la persistan diskriminaciadon kontraŭ dalitoj en Barato, la mondaj amaskomunikiloj bedaŭrinde ne metas sub la lupeon ĉi tiun formon de diskriminacio, kiu sabotas la funkciadon de demokratiaj socioj.

Probal DASGUPTA
korespondanto de MONATO en Barato

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Probal Dasgupta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07