MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Mia malgranda kontribuo kontraŭ terorismo

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Usono havas sian nine eleven, sian dek-unuan de septembro, Parizo sian dek-trian de novembro kaj nun Bruselo sian dudek-duan de marto, datojn en kiuj ĉio ŝanĝiĝis. En la tagoj antaŭ tiu fatala mateno ĉiuj pli-malpli havis la saman amaran ideon: La demando ne estas „ĉu teroratencoj iam okazos en Belgio?”, sed „kiam ili okazos?”.

Ĉio ŝanĝiĝis, ne nur en la vivo de la viktimoj kaj de iliaj familio kaj amikaro, sed en la ĉiutaga vivo de la tuta loĝantaro. Jam monatojn antaŭe policanoj kaj militistoj patrolis en Antverpeno, en Bruselo, en Lieĝo kaj en ĉiuj iom grandaj urboj de Belgio kun la mitraloj pafpretaj. Ili ricevis ridetojn kaj manpremojn, eĉ florojn aŭ donacetojn fojfoje, de homoj, kiuj profunde interne pensis: „Vi ja protektos nin, ĉu ne?”. Nun la policistoj kaj militistoj daŭre patrolas, sed kun hontema vizaĝo rigardas la civitanojn: ne, karuloj, ni ne povis kaj sendube neniam povos tute protekti vin.

Ĉu do nun regas paniko en la stratoj? Tute ne. La homoj butikumas prepare al la varmaj someraj tagoj, ili sidas sur la terasoj kaj trinkas sian bieron. Demandite, ĉu li ne timas nun sidi en publika loko, 72-jara antverpenano respondis: „Tute ne. Ĝuste tion la teroristoj esperas, ĉu ne? Ili deziras malstabiligi nian socion. Ili povas mortigi kelkajn inter ni, sed ili neniam povos mortigi nian spiriton, niajn idealojn pri libereco de esprimado, nian respekton por la virinoj.”

Simile reagis la muzikisto Bent van Looy: „Ne, mi ne nuligos miajn koncertojn. Nun muziko estas pli grava ol iam ajn. Precize nun ni devas sendi belaĵojn en la mondon.”

La ĉefministro de Belgio, Charles Michel [ŝarl miŝél], tuj post la atakoj havis similan mesaĝon por la teroristoj kaj li alparolis ilin televide: „Ni defendos nian liberecon kaj protektos ĝin. Vi estas kovarda malamiko, sed ni restos kuraĝaj kaj kunaj.”

Same kiel post la atakoj en Parizo, multaj reagis per humuro. Aperis desegnaĵoj en kiuj la nacia simbolo de Belgio, la frito, aperas kiel suprenmontranta meza fingro kaj aliaj en kiuj la simbolo de Bruselo, la pisuleto, pisas sur la kalaŝnikovojn de la teroristoj. Multe da varmo do por kontraŭbatali la fridan atmosferon de la teroro.

Tamen estus nejuste priskribi nur la varmon, kiu ekregis inter la loĝantoj tuj post la atakoj. Inter la varmoplenaj homoj kaj inter la kantantoj de „Imagu!” de John Lennon sin kaŝas pluraj centoj da aliaj, kiuj estis en Sirio kaj tie lernis kiel batali kontraŭ la okcidentaj valoroj. Ili estas inter ni. Ili sukcesis forlasi Sirion kaj nevidite reveni al Belgio por tie prepari siajn atakojn. Tiuj centoj ne estas rifuĝintoj, kiel provis ŝajnigi kelkaj orient-eŭropaj amaskomunikiloj, kaj pri ilia estado en Bruselo ne kulpas Angela Merkel. Almenaŭ tiuj, kiuj eksplodigis sin en Bruselo kaj en la apuda Zaventem, estis bruselanoj, homoj kun la belga civitaneco.

Kaj jen eble unu el la kialoj de la timo, kiu regas kune kun la varmaj sentoj de solidareco. Ibrahim el-Bakraoui, kiu eksplodigis sin en la flughaveno de Zaventem, naskiĝis en Bruselo, havis belgan pasporton. Post kiam li „finstudis” en la tiel nomata Islama Ŝtato, ĉe la turka limo en Gaziantep, li estis arestita kaj aviadile sendita al Nederlando. De tie li senprobleme pluvojaĝis al Bruselo montrante sian belgan identeckarton. Kiom da Ibrahimoj estas inter ni?

Ĉu do la situacio estas senespera? Ĉu neniam ni plu estos sekuraj en okcidenta Eŭropo? Ne, ni ne perdu esperon. Ĉio en la historio havas komencon kaj finon. Tiuj kelkaj centoj, kiuj estas inter ni kaj deziras malstabiligi nian socion, finfine komprenos, ke ilia batalo estas vana, ke ili povos iom vundeti la socion, sed ke la vundoj saniĝos. „Venkos ni en gloro” kantis iam la usona movado por civitanaj rajtoj de ĉiuj rasoj. La kanto estas pli aktuala ol iam ajn. Venkos kristanoj, islamanoj, nekredantoj kaj ĉiuj de bona volo super la etmensa teroro.

Hodiaŭ matene, irante hejmen tra la pluvo, mi renkontis vualitan islaman virinon. Mi ridetis al ŝi, kaj ŝi reciprokis la rideton de sub sia vualo. Tio estis mia kaj ŝia malgranda kontribuo kontraŭ terorismo. Ni ĉiuj kontribuu same.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07