MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

RIFUĜANTOJ

Kune al komuna solvo - sen Grekio

Ekskludita de internacia konferenco en Aŭstrio por diskuti la eŭropan rifuĝanto-krizon estis Grekio. Ateno, laŭ Vieno, estas parto de la problemo, ne de la solvo.

Por mildigi tiun impreson la konferenco deklaris, ke „esencas” kunlabori kun Grekio. Tamen Grekio revokis sian ambasadorinon el Vieno kaj kulpigis Aŭstrion pri „malamikeco”. Observantoj opiniis, ke la greka registaro volus havi per tio pli bonan pozicion dum estontaj intertraktoj kadre de EU.

La konferenco en Vieno fine de februaro celis reguligi la alfluon al Eŭropo de rifuĝantoj el Sirio kaj Irako kaj kunlaborigi la landojn, tra kiuj pasas la enmigrintoj.

Ministroj

Laŭ invito de Aŭstrio venis ministroj el Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Kosovo, Kroatio, Montenegro, Serbio kaj Slovenio. Per la konferenco, „Kune mastrumi migradon” (angle: „Managing Migration Together”), Aŭstrio strebis premi Eŭropan Union por komune solvi la rifuĝanto-problemon.

Sebastian Kurz, ministro pri eksteraj aferoj de Aŭstrio, diris, ke plibonigita kunlaboro de la balkanaj landoj kun Aŭstrio devas grave redukti la rifuĝanto-nombrojn. Laŭ aŭstra iniciato Makedonio devus akiri ŝlosilan pozicion. Ties suda limo al Grekio devus esti plifortigita, por ke oni regu kaj malpliigu la nombron de rifuĝantoj.

Iniciato

Tio postulas gravan personan kaj konstruan plifortigon de la limgardado, ĉar Makedonio sola ne povus sukcese plenumi la taskon. La konferencanoj promesis ĝin subteni. Estis pripensata ankaŭ la uzo de soldatoj por gardi la limon. Oni interkonsentis, ke Makedonio reguligu pluan alfluon de rifuĝantoj al Eŭropo.

La ministroj ellaboris 15-punktan planon, el kiu gravas plua veturo laŭ la balkana koridoro nur por sirianoj kaj irakanoj, kiuj bezonas protekton; komunaj normoj ĉe registrado kaj eblaj forsendoj; azilrajto ne signifas rajton elekti azil-landon; malakcepto de rifuĝantoj kun falsaj pasportoj; kaj reciproka subteno de landlimoj (Aŭstrio plimultigis la nombron de siaj policistoj en Makedonio al 20).

Oni intencas pliintensigi ankaŭ la batalon kontraŭ la mafio de pasigistoj. Aŭstrio fariĝos centro por kontraŭbatali la fipasigistojn. Esplorjuĝistoj el Aŭstrio kaj balkanaj landoj restos en konstanta kontakto kun Interpol- kaj Eŭropol-policoj.

Kritiko

Post la konferenco la aŭstra ministrino pri internaj aferoj, Johanna Mikl-Leitner, diris, ke la unuiĝo de Aŭstrio kaj la balkanaj landoj ne estas nur aŭstra afero. Ŝi reagis kontraŭ kritiko el Bruselo kaj el germanaj amaskomunikiloj, kiuj nomis la aŭstran ofensivon „pakto” kontraŭ la politiko de la germana kancelierino Angela Merkel.

En februaro Aŭstrio decidis akcepti tage 80 azilpetojn kaj tralasi 3 200 rifuĝantojn al Germanio. Sammonate Makedonio fermis la limon kontraŭ afganoj, tiel ke nur sirianoj kaj irakanoj kun validaj pasportoj transiras la grekan-makedonan limon.

Multaj rifuĝantoj estis forsenditaj al limoj de balkanaj landoj, ĉar ili estis taksataj ekonomiaj migrantoj. Komence de marto en Grekio restis pli ol 20 000 rifuĝantoj, kiuj ne povas transiri la grekan-makedonan limon.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17