MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Jam venkis Donald Trump - en EU

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Dubindas, ĉu la iama usona ministro pri eksteraj rilatoj Henry Kissinger fakte demandis: „Al kiu mi telefonu, se mi volas paroli kun Eŭropo?”. Povas esti, ke la vortoj atribuitaj al Kissinger eniru la mitaron, kiu iom post iom konstruiĝis ĉirkaŭ Eŭropa Unio. La sama mitaro, parenteze, kiu dum jardekoj nutras britojn kaj ilin kredigas, ke fia EU volas senkurbigi bananojn, elstratigi duetaĝajn aŭtobusojn, aŭ devigi uzon nur de latinaj nomoj en tradiciaj fiŝ-kaj-terpomfingraj vendejoj.

Tamen ĉu aŭ ne mito, la demando ankoraŭ aktualas. Kiu, en kriziĝanta kaj ŝajne disfalanta EU, povas paroli por Eŭropo kaj, pli grave, krei koheron en pli kaj pli senkohera t.n. unio? Senkohera, evidente, pro la rifuĝanto-krizo, kaj pro la naciaj, landaj reagoj, kiuj diversmaniere plenigis la vakuon, kie staru internacia, EU-reago.

Eĉ la plej fervora EU-entuziasmulo emas ekplori pro manko de komuna politiko por solvi la rifuĝanto-krizon. Giganta tasko, klare: nepras interna politiko por pritrakti almenaŭ parte eksteran problemon. Tamen, kiam miloj kaj miloj da t.n. eksteruloj albordiĝas al Grekio, ili fariĝas vole nevole internuloj. Kaj la premo de tiom da homoj montras la faŭltojn en la politika terkrusto de Eŭropo.

Laŭ Frontex, la limgarda agentejo de EU, alvenis al Grekio dum la du unuaj monatoj de 2016 30-oble pli da homoj ol en la samaj monatoj de 2015. Fine de februaro senpacienciĝis 8500 homoj ĉe la fermita landlimo inter Grekio kaj Makedonio. Tio estigis akran komenton de homrajta protekta organizaĵo Human Rights Watch, kiu kondamnis Eŭropan Union pro ĝia „plena fiasko kolektive kaj kompate reagi al la rifuĝanto-fluoj”.

Ne mankas regionaj iniciativoj por trovi solvojn. Kiel raportite en tiu ĉi numero de MONATO, Aŭstrio kunlaboras kun balkanaj landoj por ellabori komunan politikon. Tamen ne partoprenis la intertraktadojn Grekio, rigardata kiel parto de la problemo, ne la solvo. Kaj la iniciativo, ĉar regiona, restas nepre limigita.

Intertempe, dum Ateno petas de EU 480 milionojn da eŭroj por helpi rifuĝantojn, kaj la germana kanceliero Angela Merkel tordadas la manojn kaj diras, ke EU pritraktu „firme” la situacion, unuopaj landoj reagas per unuopaj rimedoj.

Tiuj inkluzivas, kontraŭe al la spirito de la Ŝengen-traktato, do EU sen internaj bariloj, plian policadon ĉe ŝtataj landlimoj (eĉ inter Belgio kaj Francio pro forigo de la kaleza rifuĝantejo, la t.n. Ĝangalo) kaj, pli maltrankvilige, kilometrojn da landlima pikdrataro. Aperas ĉe la limoj soldatoj, kiuj jam uzas larmgason: kiom longe, ĝis rifuĝanto estos mortpafita?

Donald Trump, probabla usona prezidanto-kandidato, ĝojus. Distrumpetis Trump, ke li volas muron laŭlonge de la meksika limo por eviti, ke latin-amerikanoj eniru Usonon. Jam plenumas eŭropuniaj ŝtatoj la vizion de Trump, samtempe mokante la aspirojn de la fondintoj de EU, kiu senhelpe, senkonsile, flanke staras, anoncinte nenion pli ambician ol pinto-kunsidon.

Ĉion ĉi spektas britoj, kiuj la 23an de junio partoprenos referendumon por decidi, ĉu eliri el EU. Ĉ. 30 % de la popolo volas resti, ĉ. 30 % ne: la rezulto dependos de ankoraŭ ŝanceliĝanta 40 %. La impreso, ke EU ne povas „defendi” siajn limojn, ne helpas konvinki nedecidintojn pri la valoro de la unio.

Jardekoj da progreso en EU, rilate al homaj rajtoj, minimumaj salajroj, labor-kondiĉoj, estas forgesitaj. Ĉio pivotas ĉirkaŭ memregado kaj la kapablo decidi, kiu eniros, kaj ne eniros, Brition. Subtekste: ksenofobio.

Imageblas, ke, se Britio sukcese eliros, aliaj membroj same ekaktivos por forĵeti aŭ malpezigi la bruselan „jugon”. Jen risko, kiun EU volas eviti. Egalas, ĉu aŭ ne geografie periferia kaj konstante kverelema membro decidas adiaŭi, sed, se sekvas eksiĝo-lavango, la EU-projekto estos minacata.

EU eniris longan, malluman tunelon. Ankoraŭ ne videblas la sopirata fintunela lumo, ĉar neniu pretas teni la lampon ... aŭ eĉ respondi al hipoteza telefonvoko de Kissinger.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17