MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

PROGRESO

La homa vivo en la 22a jarcento

Teamo de sciencistoj, arkitektoj kaj urboplanistoj klopodis respondi la trafan demandon, kiumaniere la personoj vivos sur la tero post jarcento. Farita komisie de la kompanio Samsung, la raporto SmartThings mencias la tipojn de produktoj, kiujn eblos uzadi (ekzemple meblojn kaj manĝaĵojn realigitajn per tridimensiaj printiloj); la teknologiojn, kiuj faciligos la vivon de maljunaj homoj (ekzistos hejmoj ekipitaj per ĉiu ajn medicina aparato); la manieron, kiel oni laboros (estos uzataj hologramoj por labori de malproksime, kio malaltigos la konsumon de energio kaj samtempe la poluadon). Oni fine provis antaŭvidi, kion la uloj faros en sia libera tempo – kun la eblo ekskursi al la kosma spaco – kaj, kompreneble, en kiaj domoj ili loĝos.

Komunumoj

Pro la nehaltigebla kresko de la monda loĝantaro kaj la efikoj de klimata ŝanĝiĝo la fakuloj eltiras la konkludon, ke grundo, kie oni povos libere konstrui ion, ja fariĝos tre malofta afero. La solvoj? Homaj komunumoj subakvaj aŭ flosantaj surmare. Kio tamen pri pli tradiciemaj personoj, kiuj ankaŭ estontece volos resti sur la tero? La progreso en la evoluigo de novaj materialoj (inkluzive de karbonaj nanotuboj, kiuj estas potenciale 169 fojojn pli fortaj ol betono, kaj de tiel nomataj diamantaj nanofadenoj. Tiuj povus anstataŭi ŝtal-kablojn, montrante reziston centoble pli grandan kaj samtempe estante sesoble pli malpezaj ol ili) igos ĉielskrapantojn – treege pli altajn ol la nuntempaj – plej taŭga loko por vivi.

Terskrapantoj

La fakuloj supozas, ke ekzistos ankaŭ „terskrapantoj” (ĉielskrapantoj fositaj subgrunde), kiuj ebligos al homoj vivi ĉe multnivelaj subteraj instalaĵoj. „La avantaĝoj fosi turdomegojn subgrunde anstataŭ konstrui ilin surgrunde inkluzivas la eblon izoli sin de la atmosferaj elementoj kaj uzi la naturajn izoladajn ecojn de la grundo por protekti sin kontraŭ varmo kaj malvarmo kaj tiumaniere redukti la energikonsumon”, la raporto komunikas.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17