MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

EMERITIĜO

Kvazaŭ ĉiu tago estus dimanĉo

La pasintan semajnon mi emeritiĝis. Kvardek tri jarojn mi memdediĉe laboris por mia kompanio. Per mia laboro mi iom kontribuis al la socio. Fakte pro laboro mi ne povis zorgi pri mia familio. Sed per mia laboro kaj enspezo mi subtenis mian familion: mian edzinon kaj du gefilojn. Nun komenciĝos nova vivo kiel pensiulo, kvazaŭ ĉiu tago estus dimanĉo.

Kvankam la pensio ne estos granda, se ni modeste elspezos, ni povos vivteni nin. Kelkfoje mi povos ĝui enlandajn vojaĝojn kun mia edzino. Unusola maltrankvilo estas pri miaj filo kaj filino, kiuj laboras sed ne povas trovi partnerojn, do ili daŭre loĝas ĉi tie, kiel duon-parazitoj.

Mi vizitas lokan klubon de maljunuloj. Mi volas konatiĝi kaj amikiĝi kun miaj najbaraj kunuloj. Krome, se eblus, mi volus kontribui per volontula laboro al la komunumaj aferoj. Mi min prezentas: „Mi estis estro de la ABC-fako de la XYZ-kompanio. Mi iniciatis kaj ellaboris grandan projekton de XXX ...” Neniu aŭskultas. La viroj interesiĝas nur pri ŝakludo kaj pri basbalo. La virinoj dronas en babilaĉado pri bagatelaj aferoj.

Mi spektas televidon. Surprize al mi ankaŭ en klerigajn, informajn programojn invadas komikistoj, kiuj maldensigas la enhavon per ŝercoj kaj sensencaĵoj. Dirlididi! Ŝajne hodiaŭ eĉ seriozaj programoj, ekzemple pri historio, politiko aŭ geografio, ne povas estiĝi sen ŝercoj kaj kvizoj.

Oni prave nomas la televidon „idiotkesto”. Mia edzino entuziasme rigardas koreajn sapoperojn. En la internaciaj novaĵeroj mi rimarkas, ke ĉiuj tiel nomataj gvidantoj, la prezidantoj kaj la ĉefministroj, aperantaj sur la ekrano estas stultuloj. Ili baldaŭ kondukos la mondon en abismon.

Jam delonge grincas kaj doloras miaj genuoj. Tial mi vizitas ortopedian fakon ĉe la urba hospitalo. La ejo plenas de maljunuloj, el kiuj multaj ĉeestas ŝajne nur por babili kaj sin distri. Mi atendas pli ol unu horon, sed la konsulto de la kuracisto daŭras nur tri minutojn. Danke al sociala sekureco, ni maljunuloj devas pagi nur 10 % de la tuta kosto de kuracado kaj medikamentoj. Tio tre favoras maljunulojn je la kosto de junuloj, kiuj pagas 30 %.

En la vagonaro al kaj de la urbo, ĉiuj enrigardas en tiel nomatajn saĝtelefonojn. Neniu legas ĵurnalon aŭ libron. Onidire lastatempaj junuloj ne spektas televidon, kiun anstataŭas la saĝtelefono, alia idiotkesto. En la stacidomo pro miaj genuoj mi devas uzi la rulŝtuparon, kiun mi malofte uzis. Kial gejunuloj uzas rulŝtuparon? Sanaj kaj viglaj gejunuloj uzu ŝtuparojn.

Hejmenirante, mi vizitas superbazaron, kaj aĉetas kelkajn aĵojn. Ĉe la kaso maljuna virino antaŭ mi malrapide serĉas monerojn en sia monujo, kio min ege iritas. Kiam ŝi hazarde turnas sin, mi furioze mienas al ŝi.

Hodiaŭ mia edzino foriros pro dutaga vojaĝo al varma fonto kun siaj amikinoj. Ŝajne ŝi ne ŝatas vojaĝi kun mi.

En la loka ĵurnalo oni raportas, ke plano konstrui infanvartejon estas nuligita, ĉar la loĝantoj ĉirkaŭ la planita loko kontraŭis. Laŭ ili la bruo kaj krio de infanoj ĝenos, do ne elteneblos. Ho, kiaj maltoleremaj homoj! Infanoj estas trezoroj de la lando. Ĉu tiuj loĝantoj forgesis sian infanan tempon? Se ne ekzistas infanvartejoj, gejunuloj ne estos helpataj subteni sian familion. Ne mirinde, ke la loĝantaro de nia lando malgrandiĝas.

Mia edzino subite deklaras, ke ŝi eksedziniĝu. Ho, ve! La propono estas por mi tondro en serena ĉielo, sed ŝajne jam delonge ŝi ĉion detale preparas. La leĝo rajtigas ŝin postuli duonon de mia pensio, ŝi informas. Kion fari?

P.S. La supra viro estas karikatura, kunmetita figuro de multaj japanaj maljunuloj, kiuj trovas sian lokon nek en la hejmo nek en la komunumo.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17