MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Atencoj en Parizo: kunkulpas la politikistoj

Post la atencoj en la franca ĉefurbo Parizo la 13an de novembro 2015, kiam teroristoj de la tiel nomata Islama Ŝtato (IS) mortigis 130 homojn kaj vundis centojn da aliaj, necesas ne nur montri kompaton, sed pripensi kaŭzojn kaj sekvojn.

Ĉu tiuj atencoj, kun graveco neniam spertita en Francio, rezultas de reago de Islama Ŝtato al franca agreso? Ĉu do temas pri venĝo? Jam dum kelkaj monatoj francaj ĉasaviadiloj, kadre de koalicio estrata de Usono, atakas IS-poziciojn en Sirio kaj Irako.

Observantoj, ofte sin nomante specialistoj, rimarkigas, ke Francio denove havas armeon, kiun ĝi emas sendi eksterlanden, ekzemple al la Centra Afrika Respubliko aŭ al Malio (kie kelkajn tagojn post la parizaj atencoj teroristoj mortigis 21 homojn en hotelo en la ĉefurbo Bamako). Nun al Sirio. Ili memorigas, ke Sirio, kun Libano, estis inter la du mondomilitoj franca protektorato. Tial, verŝajne, Britio ĝis nun hezitas tro interveni.

La eksa prezidanto, Nicolas Sarkozy, same sendis ĉasaviadilojn al Libio por helpi senpotencigi la diktatoron Ĥadafi. La rezulto nun klare videblas: ĥaoso.

Eblas argumenti, ke francaj prezidantoj militemas eksterlande por kaŝi siajn fiaskojn enlande. Ili alfrontas al malfacile solveblaj sociaj problemoj, ekzemple al ŝrumpanta ekonomio, al senlaboreco. Sukceso, aŭ almenaŭ pria impreso, fojfoje pli facile troveblas ekster la propraj landlimoj.

Tamen prezentas sin aliaj kaŭzoj. Sendube IS klopodas estigi internan militon en landoj kiel Francio, kie homoj de malsamaj religioj kaj kredoj pace kunvivas, ĝenerale sukcese. Estus granda atingo por IS, se ĝi prosperus disigi francajn islamanojn disde aliaj civitanoj, kiuj ilin emus kulpigi pri terorismo.

Feliĉe la plimulto de la francoj ne enfalos ĉi tiun kaptilon – krom manpleno da faŝistoj.

Aliflanke oni vidas, ke preskaŭ ĉiuj atakintoj estis junuloj naskiĝintaj kaj edukitaj en Francio – ankaŭ ĉe la januaraj atencoj kontraŭ la gazeto Charlie Hebdo kaj la superbazaro Hypercacher. Preskaŭ ĉiuj estis konataj de la polico pro deliktoj kiel ŝtelado aŭ misuzo de narkotaĵoj. Multajn junulojn la franca ŝtato perfidis, en la senco, ke aparte tiuj, kies radikoj kuŝas ekster Eŭropo, sentas sin ekskludataj de la franca socio.

Tamen tiu ĉi situacio estas longe konata. Temas ĉefe pri socia problemo, malgraŭ religiaj aŭ historiaj aspektoj, kiel spuroj de koloniado. Ankaŭ la solvoj estas konataj. Necesas frue fiksi buĝetojn por plia ekonomia integrado kaj pli bona edukado por malfermi al junaj homoj taŭgajn labor-postenojn.

Jam en kelkaj kvartaloj la proporcio de senlaboruloj atingis pli ol 50 %. Sed en lando superŝutita de ŝuldoj, kun limigita buĝeto kaj gvatata de Bruselo, dubindas, ĉu eblos realigi tiajn planojn. Sed jen la sola maniero krei longdaŭran solvon kaj kontraŭbatali la ekstremismon de IS.

Intertempe kreskas la timo de ordinaraj civitanoj pri la alveno de migrintoj, pro militoj aŭ religia persekutado, el Sirio, Irako, Afganio kaj aliaj landoj.

Mi dubas, ĉu francaj politikistoj volas aŭ eĉ kapablas estigi la bezonatajn rimedojn, sociajn kaj ekonomiajn, por solvi la problemon. Ili pensas pri venontaj elektoj kaj ne deziras elspezi monon por helpi gejunulojn, ĉar tio signifus altigi impostojn kaj samtempe malpopularecon.

Pli facile estas flegi propekan kapron kaj forturni la atenton de la propraj misoj al tiuj de teroristoj. Ĝuste tiel puŝas ekstremdekstraj partioj, kiel Nacia Fronto gvidata de Marine Le Pen. Certe okazos pliaj atencoj. La francoj sin preparu por milito.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17