MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ARMENIO

Spica novjaro

La antikvaj armenoj havis tri novjarajn festojn. Ĝis la 25a jarcento antaŭ la nuna erao la nova jaro komenciĝis la 21an de marto, printempe, kiam vekiĝas la naturo.

La duan novan jaron, aŭ Navasard (nav, nova; sard, jaro), oni festis en la somero. Laŭ legendo, Hajk Aĥeĥnavor venkis la malamikon Bel kaj donis liberecon al sia popolo. Tio okazis la 11an de aŭgusto en la jaro 2492 antaŭ la nuna erao. Ĉi tiu festo indikis la komenciĝon de la armena nova jaro.

Tiun feston ĉeestis la gecaroj kun la armena armeo kaj partoprenis homoj el la tuta lando. Celate estis ne nur ĝojigi sed ankaŭ unuecigi la popolon. Oni festis dum kelkaj tagoj, konsumante dolĉajn trinkaĵojn kaj malfortajn vinojn.

Tritiko

Malmulton oni manĝis, sed surtable nepre staris pladoj el ronda tritiko, kiu kreskis nur en Armenio. El tiu tritiko oni bakis panon, kiun dum tiuj ĉi tagoj oni rajtis nek prunte doni nek preni. Troveblis ankaŭ pladoj kun spico el la floreto ngatcaĥik, kiu kreskis sur deklivoj de la monto Ararat.

Ekde la 18a jarcento la nova jaro ekas la 1an de januaro. Interese, ke surtablaj pladoj komenciĝas per no: ngatcaĥik (absinto), nur (granato), nuŝ (migdalo) kaj aliaj.

Lida ELBAKYAN
korespondanto de MONATO en Armenio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lida Elbakyan el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17