MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

PALEONTOLOGIO

Sensacia fosilio

Televida elsendo hazarde atentigis la verkanton pri grava trovitaĵo. Antaŭ nelonge anonima kolektanto prezentis tre interesan primat-fosilion trovitan en 1983 en la germana minejo Messel. Ĉi-lasta kuŝas apud la urbo Darmstadt kaj estas konsiderata monda heredaĵo, kaj tie estis trovitaj multaj famaj fosilioj, rilataj al tiel nomata praĉevaleto (Propalaeotherium Parvulum) kaj al aliaj rimarkindaj best-kruciĝoj (ekzemple inter soriko kaj lutro). Demandite tiurilate, la paleontologo Jens Franzen [francen] deklaris: „Miaopinie ĉi tiu fosilio estas la oka mondmiraklo. Temas pri malkovro eklipsonta ĉiun alian.”

Ida

La fosilio, al kiu Franzen tiel entuziasme aludas, estas tiu de „adapedo” 58 centimetrojn longa (proksimume kiel marmoto); la aĵo aĝas 47 milionojn da jaroj, do la besteto vivis ene de eoceno. Internacie konataj esploristoj tutsekrete ekzamenis per plej modernaj teknikoj la fosilion, inkluzive dentojn kaj la enhavon de la stomako (laŭŝajne estigatan de fruktoj kaj folioj). La juna femala primato estis siatempe bona grimpistino, vivanta sur arboj. Oni nomis ĝin Ida, sed ĝia scienca nomo estas Darwinius Masillae – por soleni la ducentjaran jubileon de la naskiĝo de Charles Darwin. Unuavide ĝi similas al duonsimiaj lemuroj nuntempe vivantaj en Madagaskaro, sed mankas kelkaj tipaj karakterizaĵoj, kiel grat-ungo ĉe la etfingro kaj kombila dentaro en mandiblo. Simile al homo, la adapedo montras kontraŭmeteblan polekson kaj ungojn anstataŭ krifojn; en la malantaŭaj piedoj oni aldone trovis elementojn, kiuj pensigas pri verŝajna transiro al stara pozicio kaj rektakorpa irado.

Lago

Konstateblas frakturo, pro kiu la besto (kiu en la epoko de la morto havis 9 monatojn) verŝajne ne plu kapablis grimpadi bone. Eble trinkante akvon ĉe lago, ĝi enspiris venenajn vulkan-gasojn kaj, perdinte la konscion, falis enakven kaj dronis; tie ĝi estis fosiliiĝonta dum jarmilionoj. Sciencistoj malkovris klarajn signojn kaj karakterizaĵojn, kiuj, kiel ni jam rimarkis, estas signifoplenaj rilate al la evoluo de homoj. La vizaĝo, krome, ne havas tipan lemur-muzelon kun longaj makzeloj. La tranĉodentoj (incizivoj) estas pli vertikalaj ol ĉe lemuroj. La antaŭaj molaroj (premolaroj) jam havis reduktitan grandecon.

Sedimentoj

Ida – kies trovo estis difinita tiom grava, kiom estus por arkeologo la malkovro de la arkeo de Noa – sendube ebligas novan komprenon pri la evoluo de tiel nomataj antropoidoj. Tio estas la grupo, kiu inkluzivas primatojn kaj homojn. La fosilio estas platigita pro la alta premo de sedimentoj, tamen preskaŭ (95-elcente) kompleta.

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17