MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FUNEBRAĴOJ

Lasta ŝoto

En la pasintaj jardekoj multe ŝanĝiĝis la sepulta kulturo, almenaŭ en regionoj, kiujn antaŭe dominis la kristana kredo kun siaj longtempe fiksitaj reguloj kaj ritoj.

Konsiderinde multe pli da homoj preferas nun la bruligadon de sia kadavro, anstataŭ tradician enterigon. Laŭ la nuna koncepto, urnaj tomboj estas pli ekologiaj kaj socikonvenaj. Krome ili ne okupas multan spacon, ne nepre bezonas flegadon fare de postrestintaj familianoj kaj ne tro kostas.

Tendencoj

Observeblas tamen diversaj tendencoj. Estas tiuj, kiuj ne nur rezignas pri pompa entombigo, sed ordonas, ke ili postmorte fariĝu anonimaj. Aliaj kontraste jam antaŭmorte tre konscie organizas siajn lastan vojon kaj solenaĵon, kvazaŭ ili ŝatus mem ĉeesti.

Ili volas forlasi la mondon tiel, kiel ili vivis: laŭte kun moda muziko, bunte kun adekvataj ĉeestantaro kaj ĉerko, bufede kun agrablaj trinkaĵoj, distingiĝe per potenca motorciklo, renoma aŭtomobilo, eĉ aviadilo kun cindroŝuto en la maron.

Teamoj

Nova oferto, kiu jam multe superis tradiciajn lokajn tombejajn skulptistojn kaj ĝardenistojn, estas objekto trovita ĉe la Manhejma Maja Foiro en Germanujo. Unuavide ĝi aspektas kiel piedpilko, havebla en la koloroj de ŝatataj futbalaj teamoj. La rondaĵo estas tamen urno por la cindro de futbal-adepto.

Ne estas konate, ĉu la t.n. spirita akompananto (nun ofte laiko en kvazaŭpastra kostumo) de la solenaĵo komencas la ceremonion per fajfilo kaj poste fortatrete kikas la urnon en golejecan tombotruon.

Egale, la liverinto de la cindro tiun postmortan eventon evidente dumvive aspiris kiel kulminan „lastan ŝoton”.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17