MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

PIĜINOJ

La berbera, lingvafrankao vera

Vere leginda verko, por ĉiuj ŝatantaj lingvosciencon kaj ne nur, estas la itallingva monografio La lingua franca barbaresca, fare de profesoro Guido Cifoletti. Temas pri lingvisto el la itala universitato de Udine (urbo situanta en la regiono Friulo, apud Aŭstrio kaj Slovenio), kiu jam de duona jarcento okupas sin precipe pri lingvoj ŝemidaj. Li tamen havas unu kroman, kaj gravan, lingvistikan intereson: piĝinoj, intergentaj lingvoj. Kaj al tia aparta lingvo, ja atestita siatempe en norda Afriko kaj de tie – sen tamen neatakeblaj pruvoj – disvastiĝinta ankaŭ aliloke, li dediĉis la menciitan esploron.

Kio estas piĝino, intergenta lingvo aŭ lingvafrankao? Ĉefe ĉi-lasta estas esprimo, kiu ĉiam interesis kaj allogis eŭropanojn kaj ajndevenajn personojn „emajn serĉi la fantomon de lingvo, kiu ebligu al homoj, kvazaŭ pro magiaĵo, superi ĉiuspecan disiĝon”. Temas tamen pri esprimo inflaciita kaj fojfoje devojiga, kiun uzas netaŭge libroj kaj televidaj raportoj por aludi al lingvaj fenomenoj efektive tre malsimilaj unu al la alia (ekzemple la pragreka kaj la latina en la antikva erao; la tiel nomata Russenorsk, kune kun la angla kaj Esperanto en la moderna aŭ nuntempa mondo; sed ankaŭ tuta serio de piĝinoj el ĉiu loko kaj epoko). Oni, aldone, ne malofte utiligas tiun esprimon por indiki aferojn, kiuj havas absolute neniun rilaton kun lingvistiko (ekzemple, kiam oni priskribas eŭron kiel „lingvafrankaon” de la eŭropaj ekonomio kaj financoj).

Mediteraneo

Guido Cifoletti prizorgis manlibron, kiu finfine klarigas, kio estas lingvafrankao el nure scienca vidpunkto. Ŝajnas, ke iu intergenta lingvo estis iam disvastiĝinta en la tuta Mediteraneo (oni utiligas ĉi-rilate la nomon „mediteranea lingvafrankao”), sed ne estas konate, ke nur en iuj areoj de norda Afriko ĝi lasis rimarkindajn spurojn el kvalita kaj kvanta vidpunktoj. La libro, eldonita en 2010 kiel pliboniĝo de ties antaŭa versio, estis difinita de profesoro Harro Stammerjohann, verkinto de la enkonduko, kiel „la plej kompleta priskribo kaj klarigo de lingvafrankao iam aperinta”, ĉio ĉi plivalorigita de la agrabla, neformala, fojfoje eĉ duonŝerca stilo de la aŭtoro.

Krucmilitistoj

La libro konsistas el du partoj, unu teoria (dediĉita al la ena strukturo de la lingvafrankao mem kaj al ĝiaj karakterizoj) kaj unu praktika, riĉa de realaj dokumentoj kaj materialoj. Profesoro Guido Cifoletti havas la humilecon, ne tre komunan, korekti kelkajn asertojn pasintece faritajn kaj regalas la legantaron ankaŭ per vortaro, unuafoje eldonita, pri sabiro. Li rimarkigas, ke eĉ renomaj fakuloj, ekzemple Robert A. Hall Jr., pioniro de studoj pri la kreola lingvaĵo, parolis pri „lingvafrankao” sen fari precizan esploron pri la temo, kvazaŭ sekvante tiamajn onidirojn. Disvastiĝinta opinio, kiun profesoro Cifoletti hastas dementi, estas tio, ke la lingvafrankao utiligata iam de krucmilitistoj devenas de nord-italaj kaj provencaj/okcitanaj dialektoj. Eĉ pli erara estas la elvokiva teorio, ke la mediteranea lingvafrankao estis uzata kiel „komerca lingvo” fare de plej diversaj popoloj aŭ religiaj komunumoj (hebreoj, maronitoj, grekoj, italoj, katalunoj ...). La aŭtoro starigas plurajn rezervojn pri tio, substrekante, ke la lingvafrankao de li analizita (la unusola, pri kiu ekzistas konkreta kaj tuŝebla materialo, nome la piĝino uzata ĝis 1830 en Berberio: vasta areo, kiu inkluzivis Alĝeron, Tunizon kaj Tripolon) montras nenian (kaj estu klare: nenian) ateston pri ĝia utiligo enkadre de komerca agado.

Motoro

„Stabila piĝino nomebla historie kaj lingvoscience lingvafrankao estas atestita abunde kaj daŭre nur en la berberaj regionoj, dum aliloke (ekzemple en Venecio aŭ en Mez-Oriento) verŝajne ekzistis lingvaj realoj pli malfortaj kaj nefacile priskribeblaj (la fontoj ne transigas dokumentojn precizajn pravigantajn lingvistikan pritraktadon pri ili). Alivorte, mi ne neas la ekziston de iu tut-mediteranea lingvafrankao, kun variantoj ligitaj al diversaj epokoj kaj lokoj, sed mi asertas, ke la berbera piĝino agis kiel propulsa kerno, kiel centra motoro, por ĝi”, deklaras Cifoletti en sia libro.

Gramatiko

La ĉefaj karakterizoj de la berbera lingvafrankao estas la jenaj:

1) ofte mankanta distingo inter singularo kaj pluralo: „l'amigo” signifas kaj „la amiko” kaj „la amikoj”;

2) la verboj antaŭvidas – por prezenco, preterito kaj futuro – la saman formon ne fleksiitan (ne konjugitan) por ĉiuj personoj: „questi Signor star amigo di mi”, „ĉi tiuj sinjoroj estas amikoj de mi” (en Esperanto, kiel ni vidas, okazas la samo);

3) la imperativo egalas al la infinito, kvankam ĝi ofte antaŭvidas la uzon de subjekto;

4) por preterito oni uzas perifrazan formon kun helpverbo: ekzemple „mi estar andato/andado” („mi estas irinta”, do „mi iris”). „Estar” („esti”) estas, kiel en Esperanto, la regula helpverbo;

5) la adjektivoj distingas viran kaj inan formojn, krom se ilia finaĵo estas „-e” (ĉi lasta validas por ambaŭ genroj, kiel en la itala kaj la hispana);

6) ankaŭ futuro antaŭvidas iun perifrazan formon: „bisogno mi andar” (kio laŭlitere tradukeblas kiel: „bezonas mi iri”, do „mi iros”);

7) en demandaj propozicioj la vortordo ne ŝanĝiĝas; kio ŝanĝiĝas, estas nur la tono de la voĉo, krom – kompreneble – tiam, kiam oni utiligas demand-vorton: „cosa ti ablar?” („kion vi parolas?”, do „kion vi diras?”);

8) la vortprovizo estas miksaĵo de la itala, franca kaj hispana, en multaj okazoj kun la ĉeesto de pluraj konkurencaj formoj (bono/bueno, „bona”; testa/cabeza, „kapo”);

9) fojfoje okazas ankaŭ inversiĝo de literoj („crompar”, „aĉeti”) kompare al la originalaj lingvoj, kiuj alpruntis iujn vortojn, kaj oni preferas paratakson ol hipotakson, sen ke ĉio ekskludas fojfojan utiligon de pli kompleksa sintakso.

Zamenhof

Ne eblas, pro kompreneblaj kialoj, republikigi ĉi tie la tutan libron skribitan de la nord-itala interlingvisto, sed estas rekomendinde, ke ĉiu persono, al kiu plaĉas piĝinoj, legu tiun verkon. Esperanto-parolantoj cetere trovos plurajn similaĵojn, rilate al gramatiko, leksiko kaj prononco, inter la berbera lingvafrankao kaj la internacia lingvo kreita en 1887 de Zamenhof, kio igos sendube la legadon pli absorba kaj fascina.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Lingvo” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17