MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

INDONEZIO

Pontolingvo en sud-orienta Azio

Jam de longa tempo la insulara regiono de sud-orienta Azio havas unu komunan lingvon, specon de loka Esperanto: temas pri la malaja lingvo. Unu el la malgrandaj dialektoj de la malaja lingvo, kiu estis uzata dum la Sriviĝaja Regno en la regiono Riau (Sumatro), evoluis kiel lingvo de la tuta Indonezio ekde la 7a jarcento p.K. Kiel tio okazis?

Triboj

Indonezio estas vastega lando, kiu konsistas el pli ol 17 000 insuloj kaj nombras pli ol 300 tribojn kaj pli ol 700 lingvojn. Se la indonezia lingvo ne estus kreita, sendube la loĝantaro ne povus bone interkomunikiĝi. En la ĉefa insulo, Javo, ekzistas fakte minimume dek lingvoj. En kelkaj regionoj ĉiu provinco havas sian lingvon. Rimarkinda estas la insulo Nov-Gvineo, kie ĉiu vilaĝo (!) havas propran lingvon: rezulte de tio ekzistas en tiu ĉi insulo centoj da idiomoj.

Tiaj estas la kialoj, pro kiuj oni konstatas en Indonezio tiom da malsamaj lingvoj. Kelkaj el la plej gravaj? Estu ĉi tie menciitaj la java, la sunda, la madura, la balia, la malaja, la batakaj lingvoj, la minankabaŭa kaj la tiel nomata ĉinida lingvogrupo.

Varieco

Kvankam la plimulto de la tieaj lingvoj apartenas al la sama – aŭstronezia – lingvaro, multaj el ili ne estas interkompreneblaj. La papuaj idiomoj, kiuj tiom kontribuas al la loka lingva varieco, eĉ ne apartenas al la sama lingvaro kiel la indonezia lingvo. Do, ili estas tute nekompreneblaj por la parolantoj de aligrupaj lingvoj.

Promeso

Kion eblas fari, kiam oni volas havi ŝtaton, en kiu estas parolataj pli ol 700 lingvoj? Oni starigas komunan lingvon. La indonezia jam delonge estas konsiderata la loka pontolingvo. La agnosko de la indonezia lingvo kiel nacia lingvo okazis en la jaro 1928 per la Sumpah Pemuda (junulara promeso) dum la Dua Indonezia Junulara Kongreso, en kiu ĉeestis gejunuloj el la tuta regiono de Nederlanda Hindio, kaj ĉiuj konsentis, ke la indonezian lingvon oni subtenu kiel nacian lingvon. La indonezia lingvo estis oficiale agnoskita tuj post la sendependiĝo de Indonezio, tio estas la 17an de aŭgusto 1945.

Lernejo

Tamen, spite al sia oficiala statuso, la indonezia estas plejparte dua lingvo por indonezianoj. Kutime ilia unua lingvo, ilia gepatra lingvo, estas la propra etna lingvo. Nur en posta momento la indonezianoj studas, en la lernejo, la komunan indonezian, ĉar ĝi estas la oficiala instruada lingvo en Indonezio. Eblas facile kompreni, ke multaj indonezianoj estas do almenaŭ dulingvaj; multaj cetere parolas ankaŭ aliajn etnajn (kaj eĉ kelkajn fremdajn) lingvojn.

Registroj

Nuntempe parto de la junularo rigardas la lokajn/etnajn lingvojn kiel nemodernan aferon, kaj multaj jam forlasis sian etnan lingvon, kvankam ili ĝin komprenas. La kreskanta rolo de la indonezia lingvo iom malpliigis la uzadon de etnaj lingvoj: eĉ inter homoj, kiuj havas la saman etnan lingvon, ofte oni preferas uzi la indonezian. La etnaj lingvoj aliflanke estas relative malpli facilaj ol la indonezia, kaj bezonatas tempo por pensi kaj komunikiĝi en etnaj lingvoj. Tio okazas, ĉar en etnaj lingvoj ekzistas diversaj registroj, kaj oni parolas alimaniere al aliaj uloj.

Turism-areoj

Cetere, la vasta disvastiĝo kaj utiligo de la angla lingvo en grandaj urboj kaj en la ĉefaj turism-areoj pligrandigas la popularecon de la angla, ekzemple en Ĝakarto, Bandungo, Balio kaj iuj aliaj regionoj. Tio influas pli kaj pli malfavore la situacion de la etnaj lingvoj. Pro la kreskanta uzado de la indonezia kaj angla lingvoj nuntempe oni opinias, ke etnaj lingvoj ne plu necesas kaj tial forlasindas. Pro tio kelke da etnaj lingvoj preskaŭ mortis, kaj rezistas nur malmulte da parolantoj.

Iniciatoj

Tamen pluraj homoj konscias, ke etnaj lingvoj estas grava parto de la indonezia kulturo, do plenvaloras provi konservi ilin. Ekzemple, en kelkaj regionoj oni starigis specialan tagon por komunikiĝi pere de etna lingvo: tio okazas i.a. en la urbo Bandungo, kie oni estas vokata paroli la sundan ĉiumerkrede. Oni kredas, ke per tiaj iniciatoj eblas helpi kaj savi la etna(j)n lingvo(j)n.

Esperantistoj

Plure da esperantistoj, kiuj ŝatas la indonezian, diris al mi: „Mi ŝatas ĉi tiun lingvon, ĉar ĝi estas tute simila al Esperanto, do certe la lingvo de Zamenhof havas ŝancon sukcesi en la estonteco.” Nu, tio estas nur parte vera. Pro la bezono efike ligi homojn, kiuj parolas tre malsamajn lingvojn, la indonezia lingvo ja pruntas multegajn vortojn el pluraj lingvoj, ne nur el etnaj lingvoj, sed ankaŭ el fremdaj idiomoj. Iu diris al mi, ke „se iu parolas la sanskritan, la nederlandan, la anglan kaj la araban, tutcerte tiu komprenas la indonezian”. Efektive la indonezia havas multajn vortojn sanskritajn, nederlandajn, anglajn kaj arabajn. Tamen la influo de etnaj lingvoj ne neglektendas, aparte koncerne la influon de la java, sunda, malaja kaj minankabaŭa lingvoj.

Gramatiko

La indonezia lingvo, krome, iom varias de loko al loko pro la forta influo de la etnaj lingvoj. Ekzemple, por sundanoj ne eblas prononci la sonojn [f] kaj [v], do ili uzas anstataŭe la sonon [p] preskaŭ regule. Javanoj, siaflanke, uzas aspiraciajn sonojn – [p h], [b h], [g h] – anstataŭ la ordinarajn [p], [b] kaj [g]. La malsameco rilatas ankaŭ la gramatikon: tiuj, kies etnaj lingvoj apartenas al la papuaj lingvoj, uzas iom „strangan” gramatikon kompare al tiu de la indonezia lingvo, sed ja eblas ilin kompreni.

Variantoj

Pro la supre priskribitaj aspektoj la indonezia estas sufiĉe simila al Esperanto: ĝia vortotrezoro devenas rekte de aliaj lingvoj kaj ekzistas diversaj lokaj variantoj pro la influo de subtavolaj lingvoj. Tamen la indonezia estas pli natura lingvo. Ĝi estas ne tute artefarita, kiel oni kredas. La indonezia nature evoluis el la komenca riaua malaja lingvo, pruntis multajn vortojn, estis agnoskita kiel nacia lingvo kaj fine oni komencis ĝin utiligi laŭ la nuntempa uzo. Do, tiaj opinioj, ke la indonezia estas tre simila al Esperanto, estas nur duonveraj.

Konkludo

La Respubliko Indonezio havas sian piĝinon, aŭ intergentan lingvon, kiu konektas la 250 milionojn da homoj tie vivantaj. Mi volis paroli pri ĝi en ĉi tiu ejo, ĉar ĝia celo spegulas tiun de Esperanto, kiu similmaniere volas komunikigi kaj interkomprenigi la homaron: ĉi tion efike kaj delonge faras en sud-orienta Azio la indonezia.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17