MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

MEMORO

Studas fakuloj movojn okulajn

Kiam ili devas retrovi antaŭe enmemorigitajn informojn en la meandroj de la memoro, la homaj okuloj funkcias kiel du zorgaj celumistoj. Nia cerbo registras ĉiujn donitaĵojn, ordigante ilin de maldekstre al dekstre, kaj, kiam ni bezonas trovi ion gravuritan en nia memoro, ni movas la okulojn en la sama direkto por skani nian mensan spacon. Jen la rezulto de esploro eldonita en la revuo Cognition, plenumita de la itala universitato de Milano-Bicocca kunlabore kun la svisa universitato de Zuriko.

La esploristoj – sciigas la universitatoj per pria komunikaĵo – analizis pere de specialaj okulvitroj la spontaneajn movojn de la okuloj, kiam oni enmemorigas kaj kiam oni rememoras informojn, kiuj koncernas la tiel nomatan mallongdaŭran memoron. La esploro konfirmas la fakton, ke nia cerbo pli facile memoras informojn, se ĝi estas staplinta ilin de maldekstre al dekstre. Unuafoje ĉi tiu hipotezo estas konfirmita danke al la analizado de la spontaneaj okulaj movoj, kiuj akompanas la serĉadon kaj la postan reakiradon de enmemorigitaj informoj.

Sekvenco

La fakuloj petis dek partoprenantojn enmemorigi sekvencon de kvin numeroj, kiuj aperis unu post la alia centre de iu ekrano, kaj, en posta momento, montris al ili aliajn numerojn (de 1 ĝis 10) petante, ke ili indiku parole, ĉu la ĵus aperintaj numeroj apartenas aŭ ne apartenas al la sekvenco iom pli malfrue staplita. En la fina stadio de la testado la partoprenantoj devis ripeti ĉiujn nombrojn voĉe, laŭ la ordo de la staplado.

Strategio

Ekspluatante la metodon EyeSeeCam – temas pri transruĝa sistemo, kiu kaptas la pozicion de la okuloj –, la esploristoj registris kiel eble plej precize la spontaneajn okulmovojn por studi la strategion, kiun oni adoptis por efektivigi la taskon. Analizante ĉe la partoprenantoj la movojn de la okuloj, oni vidis, ke ili utiligas difinitan kaj similan vidan strategion por esplori la respektivan memoron. Pli precize, la okuloj movis sin de maldekstre dekstren, kio sugestas ne nur tion, ke ordaj sekvencoj estas space organizataj ene de nia memoro, sed ankaŭ tion, ke ni movas niajn okulojn por esplori la spacon uzitan por enmemorigi informojn.

Bretaro

Ĉi tiuj rezultoj – volis klarigi Luisa Girelli kaj Luca Rinaldi, la aŭtoroj de la esploro – montras, ke nia cerbo uzas kaj vidajn kaj spacajn strategiojn por kodi kaj reprezenti al si mem ajnan informon ricevitan. Ŝajnas, ke la okuloj estas utiligataj kiel aktiva instrumento por serĉi en la memoro informon ĵus lernitan kaj staplitan sur „bretaron” space aranĝitan.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17