MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

ARGENTINO

La kimra lingvo en Patagonio

Antaŭ jaroj mi loĝis kun mia familio en Argentino. Pro mia laboro mia edzino kaj mi entreprenis rondvojaĝon tra Patagonio, la konusforma suda ekstremaĵo de la amerika kontinento. Tie vivas posteuloj de kimraj enmigrintoj, kiuj ankoraŭ konservas siajn lingvajn kutimojn kaj tradiciojn.

Por tiuj, al kiuj la nomo kimroj estas nekonata, temas pri keltaj loĝantoj de Kimrio, regiono (fakte nacio) situanta en la sud-okcidenta parto de la britaj insuloj. Dum jarcentoj, kiam Kimrio estis regata de anglaj gereĝoj, la kimra lingvo estis subpremata, kaj oni trudis la anglan lingvon al la loĝantoj. Eĉ ĝis la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, infanoj, kiuj parolis la kimran, ricevis severan punon.

Barda seĝo

Jam en la urbego Bonaero ni havis kontakton kun patagoniaj kimroj. Unu el niaj amikoj estis kimro, kiu antaŭe laboris kiel provaĵkorektisto ĉe kimralingva ĵurnalo en Patagonio. Alia kimro montris al mi bardan seĝon, kiun parenco lia gajnis dum la patagonia eisteddfod. Ĉi-lasta estas tradicia kimra festivalo de muziko, poezio kaj literaturo, kiu okazas ĉiun jaron. Grava parto de la festivalo estas poezia konkurso. La poeto, al kiu estas aljuĝata la unua premio, estas kronata en solena ceremonio, dum kiu li ricevas ornamitan lignan seĝon: la t.n. „bardan tronon”.

Kelkaj urboj en argentina Patagonio estis fonditaj de kimraj enmigrintoj kaj tial havas nomojn, kiuj devenas de la kimra lingvo. Ekzemple Esquel [eskel], el la kimra vorto Yscol [iskól], „lernejo”, kaj Trelew [treléŭ], kies nomo devenas de la kimra Tre(f), „urbo”, kaj de Lew, mallongigo de la persona nomo Lewis, „Luiso/Luizo”. En Trelew, ni trovis viron en la flughaveno, kiu vendis tradiciajn kimrajn kukojn. Poste, kiam ni estis en alia suda urbo, ni vidis afiŝojn de politikaj kandidatoj por venonta balotado.

Ruĝa drako

Pluraj havis kimrajn nomojn, kaj al ni ŝajnis iom kurioze legi sloganojn en la hispana kiel Voĉdonu por Gwynfor Lewis!. Alia surprizo en la patagonia urbo, kiun ni vizitis, estis malgranda placo, kie staris monumento kun bildo de ruĝa drako, la simbolo de Kimrio, kaj la kimra devizo Y Ddraig Goch Ddyry Cychwyn [i ðrajg goĥ ðiri kiĥuin], „La ruĝa drako instigas al agado”.

La kimra komunumo (kimre: Y Wladfa Gymreig, „La kimra kolonio”) estis fondita en 1865, precipe laŭ la atlantika marbordo de la provinco Chubut, en la izolita sudo de argentina Patagonio. En la 19a kaj frua 20a jarcentoj, la registaro de Argentino instigis enmigradon el Eŭropo, por loĝigi la teritorion ekster la regiono de Bonaero. Enmigrado el Kimrio komenciĝis per malgrandaj grupoj, kiuj establiĝis en diversaj lokoj, sed precipe en Chubut, kun centroj en Gaiman, Trelew kaj Trevelin. Komence de la 21a jarcento, proksimume 50 000 loĝantoj de Patagonio estis de kimra origino.

Lingva diskriminacio

Kutime, homoj elmigras por trovi pli bonan materian vivon, kaj tio validas ankaŭ por la kimroj, kiuj eniris Argentinon. Tamen, ilia ĉefa motivo estis kultura. En sia hejmlando, la kimroj – multaj ministoj laborantaj en severaj kaj danĝeraj kondiĉoj – ja ambiciis eskapi el malriĉeco kaj el industria ekspluatado, sed ili precipe suferis pro lingva diskriminacio. Ili deziris loĝi en lando, kie ili havus plenan rajton paroli sian lingvon kaj instrui ĝin al siaj infanoj. Ilia unua celo estis Usono aŭ Kanado, sed ili baldaŭ konstatis, ke la tieaj angleparolantaj aŭtoritatoj, samkiel en la kimra hejmlando, trudas la anglan lingvon, do ili akceptis la proponon de Argentino.

Kondiĉoj en Patagonio estis seniluziige malfacilaj, ĉar granda parto de la regiono estas duondezerta, senakva kaj malfekunda. Plie, ĝi estis tiam loĝata de indiĝenoj Tehuelche. Tamen, malsame ol aliaj homoj eŭropdevenaj, kiuj volis ekstermi la indiĝenojn – kaj pliparte sukcesis –, la kimroj kaj la indiĝenoj amikiĝis. El la indiĝenoj la kimroj lernis, kiel vivteni sin en la malmilda teritorio, kaj danke al la iniciato de kimra virino, Rachel Jenkins [rejĉel ĵenkinz], ili lernis ekspluati la riveron Camwy – kiu sporade transbordiĝis kaj inundis la ĉirkaŭaĵon – por irigacii la grundon. Pro tio, la kimra kolonio en Patagonio iĝis unu el la plej verdaj kaj fekundaj regionoj en la tuta teritorio.

Metodista konfesio

La kolonio jam devis decidi kiun formon de la kimra lingvo uzi kaj instrui. Sub la angla regado Kimrio estis efektive disigita en du partojn, nome Nordan Kimrion kaj Sudan Kimrion, kun iom malsamaj dialektoj. Leviĝis la demando, kiun dialekton paroli. La decido estis aŭdaca. La plimulto de la enmigrintoj apartenis al la metodista konfesio kaj alkutimiĝis al la alta literatura formo de la lingvo, nome tiu de la Biblio. Ĉi tiu lingvo iĝis la komuna idiomo de la komunumo. Rezulte, la patagonia kimra estas rigardata kiel la plej pura, ĝusta kaj altkvalita varianto de la kimra lingvo, tre respektata eĉ en la hejmlando.

Kredeble la patagoniaj kimroj ne estas la solaj, kiuj, adoptante literaturan idiomon en sanktaj skriboj, solvis la problemon de komunikado. Eble komparebla estas la uzado de la klasika araba de la Korano inter popoloj parolantaj la diversajn – ne ĉiam interkompreneblajn – regionajn arabajn dialektojn.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de „Monato” en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17