MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

SKOTLANDO

Gaelaj naciaj kostumoj

Longe antaŭe, kiam turistoj unue vizitis Eŭropon aŭ vojaĝis aliloken en la mondo, unu el la plej allogaj tiamaj vidaĵoj estis belaj, buntaj naciaj kostumoj, kiujn diversaj popoloj ĉiutage portis, aŭ en kiuj regule oni aperis okaze de festo aŭ – kiel en kristanaj landoj – dimanĉe. Iuj el tiuj tradiciaj kostumoj ankoraŭ estas uzataj, sed multe pli malofte, kaj en kelkaj lokoj ili tute malaperis. En la pasinta jaro ni feriis en Skotlando kaj observis, ke nemalmulte da homoj estis vestitaj per la tradicia gaela kostumo – nun rigardata kiel la nacia vira vestaĵo de skotoj. La historio de tiu vestaĵo estas plena de peripetioj.

La gaeloj estis la loĝantoj de la montaraj regionoj kaj okcidentaj insuloj de Skotlando, sed iom post iom ili disvastiĝis tra la tuta lando. Ili konsistis el granda nombro da militemaj klanoj, parolantaj la gaelan (keltan) lingvon. Ili portis unikan kostumon, en kiu la plej grava parto estis la tiel nomata „granda kilto” (gaellingve: féileadh mór), nome peza lana kovrilo preskaŭ kvin metrojn kaj duonon longa kaj iom pli ol unu metron kaj duonon larĝa.

Tage tiu lanaĵo kovris la ŝultrojn kaj la talion, sekurigitan per leda zono, kaj nokte ĝi servis kiel dormokovrilo. Ĉar tiu longa drapaĵo ne estis praktika en batalo, ekzistis alia vestaĵo, kiu nomiĝis „malgranda kilto” (gaele: féileadh beag). Tiu lasta estas la origino de moderna civila kilto kaj de milita kilto, portata de la skotaj armeaj regimentoj. Neniu nun uzas la grandan kilton. Hodiaŭ por kilto oni bezonas de 6 ĝis 8 jardoj (5,48 - 7,31 m) da ŝtofo. La tuta kilto, krom la antaŭa parto (nomata la antaŭtuko), estas plisita. La malsupra orlo de la kilto devas nur tanĝi la grundon, kiam la portanto genuas sur unu kruro.

Partoj de la gaela vestaĵo

La tuta kostumo konsistas el la sekvaj pecoj: ĉemizo (gaele: lèine); „malgranda kilto” el tartano (lanŝtofo kun diverskoloraj strioj ortangule kruciĝantaj, gaele breacan); „sporran” (gaele: sporan), monujo el ledo aŭ bestopelto, kiu samtempe retenas la ĝustan formon de la kilto kaj kovras la ingvenon; longaj lanaj ŝtrumpoj kun krurzonoj, ornamitaj per rubandoj; fortaj truigitaj ŝuoj (aŭ dancŝuoj, por festoj) kun kruciĝantaj laĉoj. Fiksita je la supro de unu el la ŝtrumpoj oni portas mallongan ponardon kun nigra tenilo (gaele: sgian dubh).

Laŭprefere oni povas aldoni tradician ĉapon kun kvasto kaj/aŭ rubandoj kaj mezlongan jakon, faritan el manteksita ŝtofo (angle: tweed), kiu devenas de insuloj Lewis kaj Harris (gaele: Leòdhas kaj Na Hearadh).

Kvankam la klansistemo ne plu ekzistas kiel socia organizaĵo, skotoj scias, al kiu klano ili apartenas (se ili estas klananoj). Kaj ĉiu klano havas sian propran tartandesegnon, kiun nur anoj de tiu klano rajtas uzi. Virinoj ne rajtas vesti sin per vira kilto, sed povas uzi longan jupon laŭ la tartano de la familio kaj longan skarpon de la sama tartano, fiksitan je unu ŝultro per granda tradicia kelta broĉo (gaele: dealg gualainn). Fojfoje junaj skotaj dancistinoj portas kilton, sed neniam konvenas, ke ili uzu ledan monujon. Kaj ili neniam portas ponardon.

La vestaĵo de skotaj soldatoj estas simila al la civila kostumo, sed kun milituniforma supervesto anstataŭ jako el tvido, ĉapo, botoj kaj gamaŝoj. Tradicie ne estas permesite, ke la soldatoj uzu subpantalonojn eĉ vintre. Tiun spartan 1 uniformon portis anoj de skotaj regimentoj en ĉiu milito, inkluzive de la unua mondmilito. Eĉ pli sparta estis kutimo dum batalo, ke kuraĝa kilte vestita nearmita sakŝalmisto (gaele: pìobaire) antaŭeniru kaj konduku siajn kamaradojn por instigi kaj kuraĝigi ilin. Nesurprize, la sakŝalmisto ofte estis la unua soldato, mortigita dum atako.

Detruo de la gaela kulturo

La tuta gaela socio estis detruita post la jakobista ribelo kaj batalo de Culloden (gaele: Cùil-lodair), en kiu la princo Charles Edward Stuart, pretendanto pri reĝeco de Anglio kaj Skotlando, kaj lia armeo el nord-skotaj gaelaj klananoj, estis venkitaj de armeo, konsistanta el angloj kaj malaltlandaj skotoj. Dum la postaj jaroj (1747-1782) la tuta gaela kulturo – uzado de la tartana kilto, rekono de la gaela lingvo, la klansistemo ktp – estis anatemita kaj malpermesita sub mortopuno. Iom stranga escepto estis ĉe la skotaj soldatoj en la oficiala reĝa armeo, kiuj rajtis plu porti la kilton kiel parton de sia uniformo. Okazis kruela, sed ne tre efika persekutado de la altlandaj skotoj kaj de la gaela vivmaniero. La restanta kelta kulturo estis grave vundita, sed iomgrade ĝi daŭras ĝis hodiaŭ.

Tamen dum la regado de reĝino Viktoria la prestiĝo de kilto kaj gaela kostumo altiĝis pro la fakto, ke Viktoria vizitis nordan Skotlandon kaj estis tiom ravita de la tiea pejzaĝo, ke ŝi aĉetis grandan kamparan bienon, kie ŝia germana edzo princo Albert konstruigis luksan palacon en pseŭdoskota stilo. La tuta reĝa familio adoptis iom romantikigitan formon de la altlanda skota kostumo, kaj – laŭ mencio en la eldonita taglibro de la reĝino (Paĝoj el mia altlanda ĵurnalo) – Albert eĉ provis (malsukcese) lerni la gaelan lingvon. Ekde tiam la „malgranda kilto” iĝis moda inter la skota nobelaro, sed neniam plu estis ĉiutaga vestaĵo de la kampara gaela popolo.

Lastatempe, dum la malsukcesa kampanjo por skota sendependeco, estis videblaj sur la stratoj multaj entuziasmaj „jesuloj”, portantaj la kilton kaj svingantaj la skotan flagon. Inter ili ni vidis almenaŭ unu vestitan kiel antikva klanmilitisto.

Postskribo

Dum la periodo post 1745, kiam la uzo de kilto estis malpermesita, la gaela poeto Iain Mac Fhearchair (angle: John MacCodrum) (1693-1779) verkis satiron kun la titolo „Kanto pri la gaela vestaro”. Jen traduko de versoj el tiu poemo:

Mi estas trista, turmentita, langvora, laca,

katenitaj estas miaj membroj, mi ne povas paŝi;

malbenon al la reĝ', kiu nian tartanon malpermesis;

estu ties tagoj mallongigitaj, tiu, kiu plilongigis niajn ŝtrumpojn;

kvankam nun ŝtrumpo longas kaj krurringo larĝas,

mi ŝatis la kurtegan, kies tuta longo

estis malpli ol span' de kalkano ĝis krurzono.

Ne estas pli bona vest' somera ol tartano;

leĝera ĝi estas kaj agrabla, kiam neĝas;

kovril' ĝi estis iam de l’herooj viglaj,

kiuj plendas, ekde kiam ĝi al ili mankas;

la vestar', kiu ŝirmis ĉiun gaelon bravan.

Ho reĝ', vi malice malpermesis ĝin.

Espereble la popoloj de la mondo ne forlasos, sub influo de la tutmondismo, siajn belajn buntajn naciajn kutimojn, siajn lingvojn kaj dialektojn, kiuj kulture tiom riĉigas la vivon kaj profitdone instigas la turismon.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. Sparta: severa kaj rigora kiel la militemaj civitanoj de Sparto, antikva urbo de Helenio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17