MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

KULTURA HEREDAĴO

Germanaj defendopreĝejoj en Rumanio

Jam pli ol okcent jarojn germanaj setlintoj precipe el mozelaj kaj rejnaj landoj loĝas en Transilvanio (Rumanio), sub la regado de hungaraj reĝoj, de la Habsburga Imperio, de la komunismo de Ceaușescu [ĉaŭŝesku]. Ili kultivis kamparane la regionon kaj okupiĝis pri minekspluatado kaj komercado. Krome ili gardis la karpatajn pasejojn kontraŭ orientaj rabistoj. Por la protektado de la lando germanoj kreis kaj prizorgis arbar-arbustan limostrion, malfacile traireblan fare de invadaj rajdobatalantoj.

Por la protekto de la propraj vilaĝoj ili konstruis „defendopreĝejojn”, kiuj estis veraj kasteloj, regataj ne de nobeloj, sed de la loĝantaro mem. Tie ili povis kaŝi sin kun familianoj, bestoj kaj transportebla posedaĵo en okazoj de portempaj minacoj. Tamen ofte ili ne povis eviti la forkondukon de homamasoj en la turkan sklavecon.

Malgraŭ fojfoje kruelegaj eventoj kaj la perdo de iamaj privilegioj, tiuj tiel nomataj „Sepkastelaj saksoj” (germane Siebenbürger Sachsen) konservis ĝis la dua mondmilito aŭtentan germanan luteranan kulturon kun daŭraj kontaktoj al la du mil kilometrojn fora patrolando. Tio okazis apud la hungara minoritato kaj plimultiĝanta rumana etno.

Tamen programo de la okcident-germana registaro (1970–1990) celis per konsiderinda monsumo „rehejmigi” tiujn homojn. Sekve de tio la restantoj grave perdis forton samkiel kulturan, ekonomian kaj politikan influon. Sufiĉas mencii, ke multaj antaŭe tute germankulturaj vilaĝoj transiris en aliajn manojn kaj, se milde diri, poste ne spertis saman flegadon kiel en la pasinteco.

Tio koncernas ankaŭ la defendopreĝejojn. El iam ĉirkaŭ 300 restas nun maksimume 150. Inter ili oni prezentas turisme kaj muzee ankoraŭ ses. Ili apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Tamen granda kvanto de ili perdis siajn instalaĵojn, valoraĵojn kaj socian signifon. La novaj posedantoj aŭ ne aprezas, ne komprenas la germanan postlasaĵon, aŭ la ŝtato, ĝenerale ekonomie en mizera stato, ne povas kaj emas finance subteni la vivtenadon de la evangelia kultura heredaĵo (kiu ja religie ne estas la ortodoksa-kristana de rumanoj).

Ankoraŭ funkcias restaĵoj de la iam florantaj germandevenaj komunumoj en la regiono, sed malforte kaj reduktite. Kelkaj maljuniĝintaj nostalgiuloj kaj novriĉaj nepoj, revenantaj feriocele por renovigi familian posedaĵon, ne povas kompensi la perdon. Tial disfalas iam bonordaj bienoj kaj detruiĝas la plimulto de la defendopreĝejoj. Apenaŭ estas iu, kiu povus ilin efektive protekti.

En la historio kulturoj daŭre ŝanĝiĝis kaj pereis. Tiu de la Sepkastelaj saksoj ankoraŭ rudimente ekzistas kaj nepre meritas konservadon kaj vizitadon.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17