MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Rakontoj

La miraklo de la parolo

Mi diris al panjo, ke mi iras serĉi mian ŝancon en la vivo. Nenion ŝi respondis. Ŝi nur kapjesis. Ŝi sciis, ke mi foriros por ĉiam kaj ŝi restos sola. Ŝi certis, ke tiel devas okazi. Iam antaŭ tre longe, antaŭ mia naskiĝo, ŝi same diris al sia patrino, ke ŝi foriras. Kaj ŝia patrino, mia avino, nenion diris, ne haltigis ŝin. Eble ankaŭ la avino nur kapjesis.

Mi sciis, ke loĝi en granda urbo ne estas facile, sed mi deziris konvinki min mem, ke mi estas forta, ke mi povas naĝi en la ondoj de la vivo kaj mi ne dronos. Mi ekiris de la fundo, kaj mi devis elnaĝi, atingi bordon. Mi ne havis alian eblecon. Aŭ mi restu en la vilaĝo ĉe panjo, aŭ foriru.

La granda urbo estas terura, sed mi diris al mi mem: mi ne ektimu. Mi estu kuraĝa. Mi estis dekokjara. Kiam oni estas dekokjara, oni opinias, ke ĉiuj pretas helpi onin. Mi posedis nenion, nur mian koron. Mi ne havis diplomon kaj monon. Mi estis sola. Mi luktos, neniu helpu min. Mi vidos, ĉu mi venkos.

En ĵurnalo, pli precize sur peco de disŝirita ĵurnalo, mi tralegis, ke en iu privata hospitalo oni serĉas sanitaristinon. Iom malfacile mi trovis la hospitalon. Mi veturis per tramo, per aŭtobuso, poste denove per alia aŭtobuso, kaj fin-fine mi trovis la hospitalon. Ĝi estis preskaŭ ĉe la urborando, proksime al arbaro. Mi eniris ĝin, kaj viro-pordisto haltigis min. Mi montris la peceton el la ĵurnalo, kaj mi diris al li, kial mi venis. La pordisto ekrigardis min de la kapo ĝis la piedoj. Li ne estis juna, lia vizaĝo estis kvazaŭ ĉizita el ŝtono. Liaj nigraj okuloj rigardis min suspekteme. Tutan minuton li silente observis min kaj poste telefonis al iu. Post dek minutoj venis dika virino kun blanka mantelo.

– Venu – diris ŝi al mi, kaj ni iris al ĉambro sur la dua etaĝo.

Ŝi komencis demandi min, kiel mi nomiĝas, de kie mi estas, kial mi deziras labori en hospitalo. Ŝi avertis min, ke la laboro en hospitalo estas tre malfacila. Mi zorgos pri malsanuloj, iuj el ili tre malsanaj, aliaj kapricaj, nervozaj, sincere dirite – frenezaj. La laboro estas malagrabla, malpura, kaj la salajro mizera. Mi respondis al ŝiaj demandoj mallonge. Kiam ŝi demandis min, ĉu mi estas edziniĝinta kaj ĉu mi havas infanojn, mi diris nur:

– Ne.

– Bone – ŝi alrigardis min. – Vi komencos labori ĉi tie. Via plej granda avantaĝo estas, ke vi junas. Ĝis nun venis nur pensiulinoj. Gravas, ke vi junas kaj belas. Ĉi tie, en la hospitalo, devas labori belaj junulinoj kiel vi, kiuj ridetu kaj donu esperon al la malsanuloj. La juneco estas espero, ke la mondo estas ĝojo sen doloro kaj turmento.

Mi komencis labori. Oni donis same al mi blankan mantelon kaj etan blankan ĉapelon. De la kapo ĝis la piedoj mi estis blanka. Kiam mi rigardis min en la spegulo, mi ne povis ekkoni min. Nur miaj okuloj brilis kiel du nigraj butonoj, kaj miaj brovoj similis al komoj.

La laboro ne estis facila, sed mi estis diligenta, ĉar iam panjo ofte diris, ke ne estas hontinda laboro kaj mia pano estos dolĉa, se mi mem perlaboros ĝin. De mateno ĝis vespero mi estis inter malsanuloj, kaj mi provis esperigi ilin, kiel diris al mi la flegistino. Mi ridetis al ili, kaj de mia rideto iliaj vaksaj vizaĝoj ekbriletis, kaj iliaj sekaj lipoj flustris „dankon”. Mi ĉiam estis tie, kie oni bezonis min, kaj mi jam trankvile naĝis en la maro de la vivo, en kiun mi saltis, kiam mi ekiris de mia naska vilaĝo. Mi jam deziris esti flegistino.

Foje la ĉefkuracisto alparolis min. Jam antaŭe li vidis min, sed ĝis nun neniam alparolis min.

– Kio estas via nomo? – demandis li.

Mi levis la kapon kaj respondis:

– Jana.

Li estis nur tridekjara kaj jam ĉefkuracisto. Laŭ ĉiuj en la hospitalo li spertis solvi eĉ la plej malfacilajn problemojn. Li estis alta, svelta kun malhela krispa hararo kaj okuloj, kiuj similis al grandaj vinberoj. Lia nazo estis iom agla, kaj pro tio li havis severan mienon.

– Via voĉo estas bela – diris li, sed kvazaŭ al si mem.

Mi ne komprenis, kial li mencias mian voĉon. Mia voĉo havis nenion komunan kun mia laboro en la hospitalo. Mi lavis, purigis, puŝis invalidveturilojn, kaj mi preskaŭ ne parolis, ne konversaciis. Kial li interesiĝis pri mia voĉo?

Li demandis min:

– Ĉu vi povas legi?

Tio konsternis min. Ĝis nun neniu en la hospitalo demandis, ĉu mi povas legi. Mi alrigardis lin por konstati, ĉu li parolas serioze. Eble li ŝercis, sed en tiu ĉi tago mi ne havis bonhumoron por ŝercoj. Li tamen tiel rigardis min, kvazaŭ li deziris alrigardi mian animon. Mi respondis, ke mi povas legi, ke mi ne estas analfabeta, ke mi finis gimnazion kaj li ne pensu, ke mi estas iu, kiu nenion lernis.

– Bone – diris li. – La junulo, kiu kuŝas en la ĉambro numero kvin sur la dua etaĝo estas senkonscia. Mi havas ideon. Vi ĉiun tagon devas esti ĉe li kaj legi al li voĉe.

– Kion mi legu? – ne komprenis mi.

– Libron.

– Kian libron?

– Romanon aŭ novelaron – diris li iom abrupte. – Mi deziras vidi, ĉu la legado helpos lin rekonsciiĝi.

Mi jam opiniis, ke la doktoro estas tute freneza aŭ ĵus komencis freneziĝi. Ĉu eblas tio? Mi legos, kaj la malsanulo rekonsciiĝos? Kion opinias la ĉefkuracisto? Ja, la kuraciloj ne helpas lin, kaj ĉu la legado helpos? La hospitalo ne estas lernejo. Mi pretis ekridaĉi, sed la doktoro alrigardis min severe.

– Ĉio estas klara, ĉu ne? Morgaŭ matene vi komencos legi!

– Jes, sinjoro doktoro.

– Kaj ne legu rapide. Vi legu malrapide kaj klare.

– Jes, sinjoro doktoro. Mi legos malrapide kaj klare.

Vespere, kiam mi revenis hejmen, mi komencis cerbumi, kian libron mi legu. En la ĉambro, kiun mi luis, mi ne havis librojn. Mi ne alportis el la vilaĝo librojn. De kiam mi estis en la urbo, mi ne aĉetis libron. Mi opiniis, ke mi bezonos nek romanojn, nek novelarojn. Kial necesis al mi libroj, ĉu ili povis helpi min? Subite mi memoris, ke en la unua semajno, kiam mi alvenis en la urbon kaj mi konis neniun, mi estis en la urba bazaro. Mi sidis tie, sur benko; ĉe mi estis miaj du grandaj sakoj. La homoj preterpasis sen alrigardi min. Eble ili opiniis, ke mi sidis por almozpeti. Mia kapo estis klinita, mi estis laca pro la vagado tra la urbo. Subite iu haltis ĉe mi. Estis junulo, iom pli aĝa ol mi, eble studento, vestita en elfrotita nigra jako kun longa ŝalo kaj nigra ĉapelo. Liaj okuloj estis verdaj kiel siropo el mento. Mane li tenis libron kaj donis ĝin al mi.

– Prenu – li diris. – Mi tralegis ĝin, kaj ĝi plaĉis al mi.

Li ŝovis la libron en miajn manojn, kaj li foriris. Mi rigardis lian dorson, meditante, ke la frenezuloj iĝas pli kaj pli. Poste mi alrigardis la kovrilpaĝon. La titolo de la libro estis –Mara Stelo– de Julian Modest. Mi intencis ĵeti la libron en la plej proksiman rubujon, sed mi ne scias, kial, mi metis ĝin en unu el la sakoj. De tiam la libro kuŝis en la sako. Mi forgesis ĝin tie. Nun mi elprenis ĝin.

Venontmatene mi eniris la ĉambron numero kvin, kie kuŝis la junulo. La ĉambro estis hela kun unu lito. La junulo aspektis tridekjara. Lia vizaĝo blankis kiel kreto, kaj liaj okuloj estis fermitaj. Se oni ne scius, ke li estas senkonscia, oni opinius, ke li dormas profunde. Ĉe la lito estis seĝo. Mi sidiĝis kaj komencis legi. Mi tralegis la unuan novelon en la libro. Temis pri knabo, sen gepatroj, en lerneja pensiono. Mi legis sen deziro, kredante, ke estos nenia rezulto de mia voĉlegado. Tamen mi devis legi. La ĉefkuracisto povus veni kaj kontroli, ĉu mi plenumas mian taskon. Mi legis malrapide, kiel diris la doktoro, kaj iom post iom la legado iĝis por mi interesa. Mi imagis la knabon en la lerneja pensiono. Familio el Norvegio adoptis lin. Eble en la mondo vere okazas mirakloj. La knabo estis cigano. La norvega familio adoptis lin, zorgis pri li, li plenkreskis kaj iĝis inĝeniero. Verŝajne kun mi povos okazi io simila. Mi deziras estis flegistino kaj labori en tiu ĉi hospitalo. Poste eble mi edziniĝos al iu juna kuracisto, ni havos infanojn, kaj ni estos bona familio. Mi ne deziris multe de la vivo – nur havi laboron, familion kaj infanojn.

Mi legis dum horo, kaj de tempo al tempo mi alrigardis la junulon. Li kuŝis senmova sur la lito, kaj sur lia vizaĝo, glata kiel porcelano, eĉ ne unu muskolo ektremis. Mi opiniis kun bedaŭro, ke li neniam vekiĝos kaj neniam rekonsciiĝos. Vanaj estas la klopodoj kaj la eksperimento per la legado de la ĉefkuracisto.

La sekvan tagon mi denove eniris la ĉambron, kaj mi denove komencis legi. Mi legis, sed miaj duboj restis. Ĉu la legado havas sencon? Ĉu li aŭdas mian voĉon, aŭ eble lia konscio perceptas tion, kion mi legas, eble li komprenas la historiojn, priskribitajn en la noveloj. Verŝajne mia voĉo emocias lin, kaj li dezirus vidi min. Li dezirus malfermi la okulojn kaj vidi mian vizaĝon, miajn okulojn. Kio estas la senkonscia stato? Kia sekreto, mistero ĝi estas? Kiel la senkonscio trafas la homojn, kaj kiel post longa tempo ili rekonsciiĝas?

Kelkajn semajnojn mi legis, kaj la rakontoj el la libro allogis min. De tempo al tempo mi alrigardis la junulon, kaj mi parolis al li. Mi demandis, kiel li fartas, ĉu la rakontoj plaĉas al li kaj ĉu li kiel mi imagas la heroojn, pri kiuj temas en la rakontoj?

Iun tagon, post unuhora legado, subite ŝajnis al mi, ke la junulo iom moviĝis. Mi alrigardis lin konsternite. Mi sidis senmova sur la seĝo kaj strabis al lia vizaĝo. Ŝajnis al mi, ke li moviĝis, aŭ eble mi ege deziris, ke li ekmoviĝu. Mi denove eklegis, sed mi rimarkis, ke li vere moviĝas. Mi rigardis lin. Tre malrapide li malfermis la okulojn kaj alrigardis la plafonon, poste turnis la kapon al mi. Mi sidis kiel pajloŝtopita, kaj mi ne kuraĝis eĉ spiri. Antaŭ mia rigardo la junulo kvazaŭ reviviĝis.

– Kie mi estas? – demandis li flustre.

– En hospitalo – respondis mi.

– Ĉu en hospitalo? Kial? Kial mi estas ĉi tie?

– Bonvolu ne paroli – diris mi kaj tuj sonorigis por alvoki la deĵorantan flegistinon.

Post minuto ŝi eniris la ĉambron.

– La malsanulo rekonsciiĝis! – preskaŭ ekkriis mi.

La flegistino ne kredis miajn vortojn. Ŝi alrigardis la junulon.

– Jes – diris ŝi kaj tuj vokis la ĉefkuraciston.

Li venis, kaj liaj unuaj vortoj estis:

– Nekredeble! Mia eksperimento per la legado sukcesis!

Mi feliĉis. Mi ankoraŭ ne kredis, ke mia legado vivigis la junulon, aŭ eble ne la legado. Tamen io profunde en mi certigis min, ke la legado faris miraklon, ke la parolo estas miraklo.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17