MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

BRITIO

Scilly-insularo: Eta paradizo

En Irlando ŝajne malmultaj homoj scias, ke tre proksime al ilia lando situas eta insularo kun preskaŭ mediteraneaj pejzaĝo kaj flaŭro. Por tion sperti oni ne bezonas flugi al fora suda feriejo. Ĉi-printempe ni estis invititaj viziti parencojn en okcidenta Anglio kaj decidis profiti la okazon por ekskursi al la Insuloj Scilly (angle Isles of Scilly [ajlz ov sili] kornvale Syllan, esperante verŝajne Silioj), kiuj situas 45 km for de la kornvala duoninsulo.

Kornvalo mem estas la plej sudokcidenta regiono de la brita ĉeftero. Ĝi estas malgranda duklando, kies oficiala reganto kaj posedanto estas la princo Karlo (Charles), plej aĝa filo de la aktuala reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando. Kvankam administracie la insularo estas parto de Kornvalo, ĝi havas lokan konsilantaron kaj iom da aŭtonomio.

Alveturo

Por atingi la insulojn ni flugis de Exeter [ékseta] en la angla graflando Devon. La vojaĝo daŭris preskaŭ unu horon. Tamen de Kornvalo al Saint Mary's [sejnt mejriz], la plej granda insulo, la flugo estas multe pli mallonga. Tiuj, kiuj ne ŝatas vojaĝon en aviadilo, povas veturi surmare ekde la kornvala duoninsulo per la bela ŝipo Scillonian.

La arkipelago konsistas el 5 loĝataj insuloj, 5 neloĝataj kaj 45 rokaj insuletoj. La plej granda (Saint Mary's, kornvale Ennor, kio signifas „ĉeftero”) havas 1666 loĝantojn kaj areon de 6,29 km 2.

Sur la due plej granda insulo Tresco [tresko], kiu estas privata, sed malfermita al la publiko, estas unu el la plej belaj ĝardenoj de Britio, havanta ekzotikajn arbojn kaj plantojn el multaj landoj, inkluzive speciojn el Aŭstralio, Suda Afriko kaj Ameriko. Ĉiu insulo de la arkipelago estas ĉarma kaj florplena.

Saint Mary's similas bele ordigitan mikrosocion kun du urbetoj nome Hugh Town [hju taŭn] kaj la pitoreska Old Town [old taŭn]. En Hugh Town estas granda haveno, historia fortikaĵo, butikoj kaj kooperativa superbazaro, apoteko, hoteloj kaj gastejoj. Aliloke sur la insulo estas hospitalo, flughaveno, ĉarmaj ĝardenoj, naturpromenejo, bavara kafejo, interesaj arkeologaj restaĵoj, du lernejoj – unu tre granda, por la infanoj de la tuta insularo – preĝejoj anglikana, katolika kaj metodista, puraj plaĝoj kaj esplanadoj, kaj aliaj allogaĵoj.

Saint Mary's havas fajrobrigadon kaj du policanojn, kiuj subtenas la pacon en la insularo. Estas malmulte da agrikulturo sur la limigita kultivebla tereno. La fundamenton de la insula ekonomio estigas precipe turismo kaj kultivado de narcisoj, eksportataj al la ĉeftero.

De la haveno de Saint Mary's ekskursboatoj veturigas turistojn al la aliaj insuloj. Do ĉiutage oni povas viziti ilin aŭ ĉirkaŭveturi la insuletojn por observi marbirdojn, fokojn kaj alian maran faŭnon. Kiam la vetero estas malpli bonveniga, oni povas pasigi iom da tempo en la fortikaĵo, la urba muzeo aŭ en unu el la komfortaj trinkejoj, kiuj proponas bongustan manĝaĵon kaj kornvalan tradician cidron, bieron aŭ vinon. Nia gastejo en Saint Mary's estis tre bona, kaj niaj gastigantoj vere simpatiaj.

Revigligo de la kornvala

Sed nun valoras skribi ion pri la kornvala lingvo. Tradicie oni diras, ke tiu lingvo, kiu apartenas al la tiel nomata P-kelta grupo de la kelta familio de lingvoj, malaperis pro la morto de la virino, Dolly Pentreath, supozeble la lasta denaska parolanto de la kornvala. Tamen estas evidente, ke kono kaj interesiĝo pri la kornvala daŭris dum la 19a jarcento, kaj en la 20a okazis rimarkinda renaskiĝo de la lingvo. Du el la plej aktivaj gvidantoj de tiu renaskiĝo estis Henry Jenner [henri ĝena] (1848-1934), fakulo pri la keltaj lingvoj, kaj Robert Morton Nance [nans] (1873-1959), mara arkeologo.

Nun en la tuta Kornvalo okazas eventoj en kaj pri la lingvo. En preskaŭ ĉiuj urboj en la duklando troviĝas lernejaj klasoj, kie oni instruas ĝin. Kaj lernantoj kaj parolantoj montras grandan entuziasmon malgraŭ la fakto, ke la kornvala ne estas facila lingvo pro sia komplika sistemo de konsonanta ŝanĝiĝo. Ekde la revigligo de la lingvo sufiĉe multaj libroj estis eldonitaj en tiu lingvo, kaj daŭre aperadas pli da titoloj. La nombro de parolantoj konstante kreskas, kaj ekzistas malgranda grupo da denaskaj parolantoj.

La kornvala lingvo estas simila al la kimra kaj eĉ pli al la bretona, kiu fakte devenas de la lingvo de britoj (keltoj), kiuj elmigris dum la frua mezepoko al la franca teritorio, nun nomata Bretonio. La kornvala ne devenas rekte de la antikva gaŭla lingvo. En la jaro 2002, laŭ la dua parto de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, la kornvala estis agnoskita, kaj en 2009 Unesko rangaltigis sian klasifikon pri ĝi de la kategorio „mortinta” al „endanĝerigita”.

Sur la Insularo Scilly ni trovis indikon pri la influo de la lingvo en la nomoj de pluraj domoj en Saint Mary's kaj la kornvalaj nomoj de la unuopaj insuloj. Tamen ni aŭdis nur la anglan (kaj fojfoje la polan!).

Kiel postskribo mi menciu, ke antaŭ longe (pli ol 50 jaroj!) ni konatiĝis kun ĝardenisto, kiu estis unu el la tiam ne tre multaj parolantoj de la kornvala en la vilaĝo Perranporth. Li ĝentile invitis nin al sia hejmo, kie lia patrino regalis nin per teo kaj tradicia kornvala safrankuko.

Plie, antaŭ ne tiom longe ni troviĝis en Kornvalo, kaj vizitante la bibliotekon en Newquay [njuki] (kornvale Tewynn Pleustri), la kornvala ĉefurbo, mi surpriziĝis pri la fakto, ke tuŝekrano apud la enirejo estis kaj en la angla kaj en la kornvala lingvoj.

La Insularo Scilly kaj la kornvala ĉeftero estas vere alloga celo por feriantoj.

Garbhan MACAIODH
korespondanto de „Monato” en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAiodh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-28