MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AGRIKULTURO

Terpomoj gravedaj

Antaŭ 50 jaroj la terpomo grave kontribuis al la familia nutrado en Eŭropo postmilita. Tiam oni ne akiris ĝin en supervendejo, sed aĉetis ĝin ĉe kamparano en pezaj sakoj. Prefere tiu kamparano estu parenco, kiu donis la kvanton kontraŭ kunlaboro en la familia bieno.

Kiam post ŝparema vintro la ĉiam ankoraŭ konsiderinda resto ŝrumpis kaj la fruktoj en la malhela kelo premis siajn ŝosojn ne en esperigan grundon, sed vane en la obtuzan aeron de la sentera senluma kelokavo, iu devis senŝosigi la bulojn por posta uzado.

Estis mi, kiu devis disdividi la ŝose interkroĉiĝintajn terpomojn kaj forŝiri la longajn, aĉajn, araneokrur-similajn elkreskaĵojn. Okazis tio en la kele situanta breta kuba ujo, kiun mia patro fervore iam kunmartelis. Tiu laŭplane funkcius nur kiel kuŝejo de sanaj glataj terpomoj, sed ne por plusa peza moviĝanta prizorganto de kadukiĝintaj fruktoj.

Mi dum tagoj engrimpis tiun ujon kaj forigis la ŝosojn, ja multe pli preferante mian modestan laborlokon en nia kuireja angulo por lerni latinajn aŭ grekajn malregulajn verbojn. Kaj tiel okazis dum jardeko.

Intertempe mi liberiĝis de la devenfamiliaj devoj. Tamen restis la daŭra zorgo pri la bazaj vivrimedoj aktualaj, inter ili nelaste terpomaj. Kaj tiujn mi ne rigore aĉetas en superbazaro aŭ ĉe bienegoj, sed vidas, kiom tiuj kamparanaj fabrikistoj lasas perdiĝi surkampe en nia frukte dorlotata regiono („Palatinato, la ĝardeno de Germanio”: vidu artikolon pri tio en MONATO 2010/02. „Terpomoj reenterigataj”)

Tion mi ne eltenas, mi, kiu kiel knabo dum kristanaj kampoprocesioj preĝis frumatene kontraŭ damaĝaj veteroj kaj por bona rikolto. Nun mi foje „savas” la fruktojn postlasitajn surkampe kontraŭ perdiĝo.

Por la bieneguloj ne plu valoras tien sendi siajn polajn kaj rumanajn „sklavojn”, ĉar jen la prezo de la varo sinkis, jen la grundo pro la pezaj maŝinoj fariĝis tro densa, tro ŝlima, kaj ne redonas senpene la fruktojn.

Nu, ankaŭ post 50 jaroj la terpomoj ne ĉesas elpuŝi ŝosojn, kaj tute ne en malhela kelo, kvankam tie ja prefere. Fine de la vintra sezono, preskaŭ jam somere, mi glatigas la lastajn terpomojn, kiuj denove provis plukreski per ŝosoj.

Sed la unuan fojon en mia terpomologia vivo mi povis observi, ke tiuj terpomoj ne nur produktas ŝosojn kele, sed ankaŭ junajn idojn, terpomajn infanojn. Terpomoj probable estas senkonsciaj kaj nur obeas al la instinktoj, al la strukturaj leĝoj metitaj en ilin.

Ili ne scias, ke ne estas ŝanco por transvivi en obtuza kelo. Tamen ili, kontraŭ ĉiu racio, elpuŝas ŝosojn kaj eĉ generas idojn.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17