MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Kial ne manĝi hundaĵon?

Kritikata estas Japanio pro tio, kie ĝiaj civitanoj kaptas kaj manĝas balenojn kaj delfenojn (vidu MONATO, 2014/6, p. 9). Lastatempe aŭdiĝas ankaŭ riproĉoj, ke en orienta Azio, en partoj de Ĉinio, Koreio kaj Vjetnamio, oni manĝas hundan viandon.

Manĝantoj kaj amantoj de tiaj viandoj siavice protestas, demandante: „Kial ne hundaĵo? Kio pri bovaĵo aŭ porkaĵo? Lasu nian tradician gastronomian kulturon!”

Se diri ĝenerale, oni respektu la manĝkutimojn de aliaj nacioj. Tamen estas dezirinde ne manĝi la viandon de bestoj, kun kiuj multaj homoj simpatias. Mi persone manĝas viandon de bovoj, porkoj, kokoj kaj fiŝoj, sed ne tiun de baleno, delfeno aŭ hundo.

Koro kaj animo

Tamen mi ne certas, kial oni manĝu bovaĵon, porkaĵon aŭ kokaĵon, sed ne balenaĵon aŭ hundaĵon. Ĉu ĉar balenoj kaj delfenoj estas mamuloj saĝaj? Ĉar hundoj estas amikoj de la homo? Ĉar bovoj, porkoj kaj kokoj estas ekde la komenco kreitaj por nutri la homaron, aŭ estas industriaj produktaĵoj kvazaŭ sen koro aŭ animo?

Tiuj supremenciitaj kialoj ne ĉiun konvinkas. Homoj havas diversajn religiajn, filozofiajn, historiajn kaj tradiciajn kutimojn kaj morojn. Ne eblas morale kaj klare distingi inter manĝado unuflanke de hundoj kaj delfenoj kaj aliflanke de porkoj kaj bovoj.

Kelkaj insistas, ke delfenoj estas saĝaj kaj do tial oni ilin ne mortigu. Sed studaĵoj indikas, ke ĉiuj specioj „saĝas” kaj adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj naturaj medioj. La polpo estas eble la plej saĝa animalo. Sed neniu argumentas, ke oni ne manĝu polpaĵon.

Ŝanĝi kaj detrui

La homaro, sukcese irante sur du piedoj, uzante ilojn kaj kunlaborante inter si, efike kaptis bestojn kaj kultivis plantojn, tiel ke ĝi staras pinte de la nutroĉeno. Nun la homaro regas la mondon, kun potenco eĉ ŝanĝi la klimaton kaj detrui sian medion kaj eĉ per nuklea bombo sin mem.

Ni scias, ke la homaro respondecas pri la terglobo kaj pri alispecaj vivaĵoj. Sed ni scias ankaŭ, ke la homaro ne povas vivi eĉ unu tagon sen manĝo de alia vivaĵo, ĉu planto, ĉu besto.

Konscio pri la homa pozicio kaj pri la rilato kun aliaj vivaĵoj kondukas min (kaj multajn japanojn) al jena sinteno kaj praktiko: ĉetable, antaŭ ol manĝi, mi, kunmetante la manplatojn, dankas al ĉiuj vivuloj, kiuj min nutras.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de „Monato” en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17