MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BRITIO

Jes ni povas ... kaj ili povis.

Dum pli ol tri jardekoj li restis ordinara, ekster parlamentaj rondoj apenaŭ konata membro de la brita ĉambro de deputitoj, ribelema (jam pli ol 500 fojojn li defiis siajn partiestrojn), politike maldekstra, ĉiam ŝajne senzorge vestita: nun tamen Jeremy Corbyn [ĝéremi korbin] trovas sin, en la aĝo de 66 jaroj, je sia granda surprizo (kaj tiu de siaj samlandanoj), ĉepinte de la brita laborista partio.

Pro skua malvenko dum naciaj elektoj en majo (MONATO, 2015/07, p.6-7) tuj eksiĝis la tiama partiestro. Nepris elekti alian. Prezentis sin tri kandidatoj de la dekstro/centro de la teorie maldekstra, socialisma partio: nur lastminute estis nomumita kiel kandidato Corbyn, ĉar manpleno da deputitoj deziris, ke dum la debato pri nova partiestro estu aŭdata alternativa, maldekstra voĉo.

Ekde la unuaj debatoj, kiam la kvar kandidatoj sin televide aŭ kunvene prezentis, evidentis, ke Corbyn ne parolas la lingvon de la aliaj. Ili elgurdis la samajn melodiojn, kiuj tiom misagordiĝis en la oreloj de elektuntoj en majo.

Bankistoj

Provante loki la partion en la centron de la politika spektro, ili ripetis esence la ideojn de la reganta, dekstra konservativa partio: bankistoj kaj entreprenistoj riĉigas la landon, do nepras ilin finance apogi; la rolo de la ŝtato estu minimumigata favore al privataj kompanioj; retenata estu nuklea defendo-(atako-)kapablo.

Pro tio, almenaŭ parte, la laborista partio suferis ĉe la urnoj en majo. Kial voĉdoni por pala centrisma/dekstreta imitaĵo, kiam eblas dekstra realaĵo?

Tamen Corbyn, kvazaŭ memorante, ke la t.n. laborista partio reprezentu unuavice laboristojn, substrekis la ligojn inter la partio kaj la jam de jardekoj flankenpuŝataj sindikatoj. Li promesis aserti la rolon de la ŝtato, ĉesigi la iom-post-ioman privatigon de la nacia sanservo kaj aliaj tradicie ŝtataj funkcioj, kaj reŝtatigi la privatigitajn fervojojn (kiuj, ironie, apartenas kelkokaze al ŝtate posedataj nebritaj fervojoj).

Samtempe li montris sin kontraŭulo de la registara ŝpar-politiko. Laŭ Corbyn, dum ekonomia krizo la ŝtato investu, ne tranĉu. Pro tio aplaŭdis la elekton de Corbyn la estro de la spirite parenca hispana partio Podemos, Pablo Iglesias. „Nia rolo estas reprezenti la socian plimulton, la homamasojn pistitajn de registara modelo favora al la financaj elitoj kaj iliaj klientoj,” skribis Iglesias en brita gazeto.

Platformo

Sampartianoj, inkluzive de iamaj estroj kaj ĉefministroj kiel Tony Blair kaj Gordon Brown, atakis la platformon de Corbyn. Ili taksis lin neelektebla kiel estontan ĉefministran kandidaton kaj kredis, ke li detruos la laboristan partion – almenaŭ la dekstretan, kiun ili konstruis.

Malkonsentis la popolo. Rekorde oni aliĝis al la laborista partio simple por povi partopreni en la partiestraj elektoj. Aparte junuloj, ĝenerale indiferentaj rilate politikon (ĉio samas) kaj politikistojn (ĉiuj mensogas), entuziasmiĝis. Ili vidis en Corbyn (malgraŭ lia aĝo, malgraŭ tio, ke li prezentas ideojn ofte de la 1980aj kaj pli fruaj jaroj) ion freŝan, honestan kaj fidindan. Krome – granda pluso – li nek sonas nek aspektas kiel profesia politikisto.

Videblis T-ĉemizoj kun devizo aludanta al la antaŭnomo de la kandidato: „Jez we can” („Jez [jes] ni povas”). Jen Podemos denove: ankaŭ tio signifas „Ni povas”. Kaj fine la Corbyn-adeptoj ja povis. Venkis ilia heroo en la unua baloto kun preskaŭ 60 % de la voĉoj.

Gazetaro

Tuj, tamen, videblis fendoj en la laborista partio. La potenca dekstra alo, kun tradiciaj blair-ecaj granduloj, rifuzas kunlabori kun Corbyn. Oni flustras jam pri puĉo, por ke Corbyn ne estru la partion okaze de venontaj naciaj elektoj en 2020.

Ankaŭ la konservativa kaj dekstrega nacia gazetaro en Britio atakas lin. Jam legeblas, ke ĉefministro Corbyn lasos la landon sendefenda, senprestiĝa, se tiu ĉi „komunisto” rezignas, kiel li volas, pri la brita nuklea arsenalo.

Ĉio ĉi restas en la estonteco. Nun, tamen, ne nur maldekstremuloj sed ankaŭ tiuj, kiuj opinias, ke politikistoj ilin prifajfas, bonvenigas la alvenon de Corbyn. Fine, ili kredas, aŭdiĝos denove voĉo, kiu honeste, nehipokrite, parolos kun kaj por la marĝenigitaj etulo-tavoloj en Britio.

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO kaj korespondanto en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17