MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

KLIMATŜANĜIĜO

Ĉu la vera kialo de la romia falo?

Kio determinis la finon de la romia imperio? Se legi ajnan libron pri historio, la respondo estas, ke kulpis la barbaraj invadoj. Sed verŝajne piednoto, aŭ pli ampleksa aldono, estos baldaŭ bezonata: Esploro lastatempe eldonita en la scienca revuo Nature fakte asertas, ke la barbaroj ne agis solaj. Ili ricevis rimarkindan eksteran helpon, konsistantan el tuta serio de naturaj katastrofoj, kiujn malbridis fortaj vulkanaj erupcioj. Tiuj kaŭzis malfavorajn veterkondiĉojn, malsaton, epidemiojn, kiuj faligis imperion jam malstabilan.

Kiel la studo montras, 15 el la 16 plej varmaj someroj okazintaj inter 500 a.K. kaj 1000 p.K. antaŭis notindaj erupcioj. Aliflanke, kvar el la plej malvarmaj someroj en la sama periodo venis tuj post erupcioj. Oni atingis tiujn konkludojn danke al la eltirado – en Gronlando kaj Antarkto – kaj la posta analizado de pli ol dudek glaciaj cilindroj. Tio fortigas la sciencan teorion, kiu vidas ligitecon inter vulkana aktiveco kaj klimata ŝanĝiĝo. Oni multe diskutas pri la origino kaj la konsekvencoj de la ŝajne eksterordinaraj klimatŝanĝiĝoj.

Laŭ la aŭtoro de la esploro, d-ro Michael Sigl, laboranta ĉe Desert Research Institute de Reno kaj en la svisa Paul-Scherrer-Institut, tiuj tuŝis Eŭropon kaj Mez-Orienton en la epoko de la romia falo kaj komenciĝis per la tiel nomata „mistera nubo” de 536 p.K.

Ĉenreago

Estas konataj minimume du grandaj vulkanaj erupcioj en tiu historia periodo. Ja ŝajnas, ke la tiama malaltiĝo de la temperaturo sur la tero rilatis al eroj de vulkana sulfato, kiuj kovris la supran parton de la atmosfero kaj tiel filtris la sunradiojn. La malfavoraj veterkondiĉoj sekve provokis ĉenreagon, kiu rezultigis malsaton, malsanon, detruon, ruinon, sekecon. Krome ne forgeseblas la tiel nomata „pesto de Justiniano”, inter 541 kaj 542 p.K. Tiu mortigis trionon de la loĝantaro de la eŭropa kontinento.

Malforteco

Kasiodoro (politikisto, verkisto kaj historiisto, kiu vivis dum la tiel nomata rom-barbara ostrogota reĝado kaj kiu estis prefekto komence de la 6a jarcento p.K.) skribis, en la jaro 536 p.K., ke Italio spertis vintron sen tempestoj, malmildan printempon kaj nevarman someron. Do estas pravigeble hipotezi, ke malfavora klimato ja aldonis sin al la milita malforteco, kiu jam karakterizis tiutempe la imperion. Pluraj historiistoj konsideras la peston kiel la finofaran baton, kiu finfaligis imperion jam senfortigitan, pro tio, ke ĝi perdis povon kaj politikan influon pro la venkoj de barbaraj armeoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17