MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

LUKSEMBURGIO

Trifoja neado

La 8an de junio matene per telefonvoko al nia urbodomo mi informiĝis, ke tie oni (ankoraŭ?) ne aprobis la peton ŝanĝi fenestron al pordo sur nia domo. Fakte, se nia luksemburgia najbarino konsentus, urbodoma aprobo ne necesus. Sed ŝi ne konsentas.

Preskaŭ duono – fakte 46 % – de la loĝantoj de Luksemburgio ne povas, ĉar ne rajtas, influi la politikajn decidojn de la lando. La 7an de junio la luksemburgia voĉdonantaro povus aprobi per referendumo, ke tio ŝanĝiĝu. Sed la voĉdonintoj ne konsentis.

Eble mi rakontas malklaraĵojn. Nu, mi klarigu: el la 562 958 loĝantoj de Luksemburgio, 258 679 (46 %) estas eksterlandanoj (pli ol trione portugaloj). Krom tio, la lando ĉiutage (sed ne ĉiunokte) „kreskas” pro la porlabora alveno de ĉ. 167 000 translimuloj.

Laborpostenoj

Tio necesas, ĉar en la lando ekzistas 402 577 laborpostenoj („nur” 11 % en la financa sektoro, cetere). Tiujn postenojn okupas, pli ol trione, la pendolantaj translimuloj, kaj, po malpli ol trione, eksterlandanoj rezidantaj en Luksemburgio, kaj, fine, la „veraj” luksemburgianoj mem. (En la ĉefurbo nur triono havas luksemburgian pasporton.)

Kiaj estas la tipaj voĉdonrajtuloj, ŝtatanoj de Luksemburgio? Nur duono estas profesie aktiva, kaj 88 % el ĉi tiuj laboras en dungo ŝtata aŭ rekte dependa de la ŝtato. Ili estas mezume pli ol jardekon pli aĝaj ol averaĝa loĝanto de la lando.

La ekonomio de Luksemburgio certe ne funkcius, se ĝi dependus nur de la voĉdonhavantoj. Ĉu do ne logike, ke delongaj loĝantoj de la lando, kiuj ĝin kunkonstruas kaj pagas al ĝi impostojn, rajtu baloti por ties parlamento, same kiel ili jam rajtas partopreni en la lokaj elektoj?

Lokaj elektoj

Ĝuste tiun demandon starigis la referendumo: Ĉu longtempaj (10 jarojn) luksemburgiaj rezidantoj-neŝtatanoj rajtu baloti en parlamentaj elektoj, kondiĉe, ke ili pli frue partoprenis lokajn aŭ eŭropajn elektojn en Luksemburgio?

Kaj krome du aliajn: Ĉu luksemburgianoj rajtu baloti en parlamentaj elektoj ekde la aĝo de 16 jaroj, ne 18 jaroj kiel nun? Ĉu oni limigu la daŭron de seninterrompa aneco en la registaro al 10 jaroj?

La rezultoj, respektive: 78,02 ne; 80,87 ne; 69,93 ne. La sola sendependa granddukujo de la mondo decidis, ŝajne, fidele al sia slogano: „Ni volas resti, kio ni estas.”

Satira romaneto

Tian rezulton jam antaŭtimis la franca/luksemburgia verkisto/aktoro Claude Frisoni, kiu eldonis en marto satiran romaneton Lettre d'amour au peuple qui ne connaissait pas le verbe aimer (Amletero al la popolo, kiu ne konis la verbon ami).

Temis pri la fikcia pacifika insul-ŝtato Vatounu (inspirita de Vanuatuo), kun tre miksita loĝantaro kaj multaj „transinsululoj”. Tie regas granda riĉeco kaj paradizaj cirkonstancoj, ĝis la tago, kiam la „veraj” vatounu-anoj decidas, ke sufiĉis pri tiuj aliinsulanoj ... ke ilia restadloko prefere estu kratero de erupcianta vulkano.

Luksemburgio certe ne staras rande de tia erupcio, sed io subgrunde bolas.

István ERTL
korespondanto de MONATO en Luksemburgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17